Rear Window
| Malantaŭa Fenestro | |
|---|---|
| Originala titolo | Rear Window |
| Produktadlando | Usono |
| Filmita en | Usono |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | 1-a de aŭgusto 1954 |
| Daŭro | 112 minutoj |
| Ĝenro | Mistero |
| Kameraado | q1319095 |
| Buĝeto | Usona $1.000.000 |
| Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
| Produktisto(j) | Alfred Hitchcock |
| Scenaro | John Michael Hayes |
| Laŭ la verko de | Cornell Woolrich |
| Muziko | Franz Waxman |
| Ĉefrolantoj | James Stewart, Grace Kelly, q1340156, q229266, q336877, q3089145, q1313284, q1176607, q763065 |
| Distribuo | Paramount Pictures |
| IMDb | |
Rear Window (angle: "Malantaŭa Fenestro") estas murdmistera filmo de Alfred Hitchcock el la jaro 1954, bazita de novelo de Cornell Wolrich, It Had to Be Murder ("Ĝi devis esti murdo") el la jaro 1942. Aperas en la filmo steluloj: James Stewart kiel fotoĵurnalisto, Grace Kelly kiel lia karulino kaj fotomodelino, kaj Raymond Burr kiel la suspektata murdisto. La filmo kunigis la ĉefan temon de murdmistero kun kritika ekzameno de etiko de geedziĝo kaj vojerismo. La filmo estas konsiderata de multaj kritikistoj kiel unu el la plej bonaj kaj intensaj filmoj.
Resumo [redakti]
James Stewart ludas kriplan fotografiston en rulseĝo post akcidento. Enuigita, li spionas siajn najbarojn tra sia malantaŭa fenestro. Post kelkaj tagoj, li kredas ke murdo okazis. Kun la helpo de sia karulino, ludita de Grace Kelly, ili provas solvi la misteron.
La filmo estis refarita en 1998 kun Christopher Reeve en la ĉefa rolo.
