Rebecca Pidgeon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rebecca Pidgeon
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1965 (1965-10-10) (58-jaraĝa)
en Kembriĝo, Masaĉusetso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto vd
Familio
Edz(in)o David Mamet vd
Infanoj Clara Mamet vd
Profesio
Okupo aktorokantistokantoverkistokomponisto • poeto • teatra aktoro • filmaktoro • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1986– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rebecca Pidgeon (2008)

Rebecca Pidgeon (naskiĝis la 10-an de oktobro 1965 en Cambridge en usona federacia ŝtato Massachusetts) estas aktorino kaj kantistino.

Pidgeon, filino de skota profesoro, plenkreskis en Skotlando. Ŝi studis en la londona Royal Academy of Dramatic Arts, en la 1980-aj jaroj ŝi estis membro de brita muzika grupo Ruby Blue. Pli poste ŝi translokiĝis en la Usonon.

Pidgeon debutis en Broadway-teatraĵo de Mamet, Old Neighborhood. Ŝi ludis en filmo The Dawning (1988) kun Anthony Hopkins, en filmo The Spanish Prisoner (1997) kun Campbell Scott kaj Steve Martin kaj en filmo Heist (2001) kun Gene Hackman kaj Danny DeVito. En 1994, aperis ŝia solo-albumo The Raven, pli poste New York Girls' Club kaj en 1998 The Four Marys.

Pidgeon geedziĝis en 1991 kun David Mamet kaj ili havas du infanojn. Ŝi ŝanĝis sian religion de kristansimo al judismo, pro kredo de la edzo.

Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1988: The Dawning
  • 1989: She’s Been Away
  • 1990: Homicide
  • 1991: Uncle Vanya
  • 1997: The Spanish Prisoner
  • 1999: The Winslow Boy
  • 2000: Catastrophe
  • 2000: State and Main
  • 2001: Heist
  • 2005: Edmond
  • 2005: Shopgirl
  • 2006: Provoked: A True Story
  • 2006-2007: televida serio The Unit
  • 2008: Redbelt
  • 2008: The Lodger
  • 2010: R.E.D.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 1994: The Raven, Chesky
  • 1996: The New York Girls' Club, Chesky
  • 1998: Four Marys, Chesky
  • 2003: Retrospective, Chesky
  • 2006: Tough on Crime, The Lab
  • 2008: Behind the Velvet Curtain (Soundtrack al filmo "Redbelt")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]