Rebstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rebstein
Blazono de Rebstein
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Koordinatoj  47° 24′ 0″ N 9° 35′ 0″ O / 47.40000 °N, 9.58333 °O / 47.40000; 9.58333 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N 9° 35′ 0″ O / 47.40000 °N, 9.58333 °O / 47.40000; 9.58333 (mapo)
Areo 4,26 km²
Alteco 425 m super marnivelo
Poŝtkodo 9445
Komunumkodo 3255
Mapo de Rebstein
vdr

Pri la komunumo

Rebstein estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4193 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Rebstein situas ĉe la okcidenta deklivo de la Rejnvalo sub la Apencelaj Montetoj. Ĝian sudorientan limon formas la Rhein-Binnen-Kanalo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordokcidento al la komunumo kaj distrikto Reute en Kantono Apencelo Ekstera, en nordoriento al Balgach, en sudoriento al Oberriet SG kaj en sudokcidento al Marbach SG.

Trafiko

Rebstein dividas sian stacidomon de trajnlinio Sankt-Margreto al Buchs SG de la Svisaj Federaciaj Fervojoj kun la najbara komunumo Marbach. La komunumo ankaŭ estas ligita per lokaj busoj kun Altstätten SG. Tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo havas alirojn plej proksimajn en Kriessern kaj en Widnau.

Nomo kaj historio

La nomo Rebstein signifas en la germana lingvo vito-ŝtono. Jam en la 9-a jarcento oni plantis vitojn en Rejnvalo. Sur la teritorio de la komunumo Rebstein la vitokultivado supozeble komenciĝis en la 13-a jarcento. La vitoj ĝis hodiaŭ karakterizas la kamparon de la vilaĝo. La nomo de la komunumo ankaŭ respeguliĝas en la blazono kaj flago.

La unua dokumenta mencio de Rebstein datiĝas el la jaro 1270 kiel Rebistain. Dum mezepoko ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Rebstein estis kiel la tuta Suba Rejnvalo sub la regado de la Monaĥejo Sankt-Galo. En 1798 la Rejnvalo dum kelkaj monatoj formis sendependan ŝtaton, la tiel nomitan Respublikon Rejnvalo, sed jam samjare Rebstein integriĝis al la helveta Kantono Säntis. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803, Rebstein fariĝis komumo en la nove fondita Kantono Sankt-Galo.

Kiel la nomo indikas ĝis la meliorigo de la marĉa Rejnebenaĵo inter 1941 kaj 1953 la ĉefa ekonomia fonto estis la vito-kulturado.

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la vorto Stein en la nomo.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto