Regiono Ruvuma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Tanzanio

Regiono Ruvuma (svahile Mkoa wa Ruvuma) estas la plej suda regiono de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo estas Songea.

Laŭ censo de 2002 la regiono havis 1.117.166 loĝantojn. Ĝia areo estas 63.498 km².

La nomon de la regiono donis rivero Ruvuma, kiu grandparte konsistigas ĝian sudan limon; escepto estas peco inter Malavia Lago kaj urbo Mitomoni, kiu pli-malpli sekvas la sudan latitudon de 11° 34'. Ĉe la laga bordo situas haveno Mubambo, ligita per ŝoseo al Mtwara ĉe la Hinda Oceano.

La regiono situas en la sudo de la lando. Ĝiaj limoj estas al:

La regiono estas administre dividita en jenajn kvin distriktojn:

  • Mbinga
  • Namtumbo
  • Songea Kampara
  • Songea Urba
  • Tunduru