Regiono Tanga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Tanzanio

Regiono Tanga (svahile Mkoa wa Tanga) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝi estas nomita laŭ sia ĉefurbo Tanga.

Laŭ censo de 2002 la regiono havis 1.642.015 loĝantojn. Ĝia areo estas 26.808 km².

Norde la regiono limas al Kenjo kaj regiono Kilimanĝaro, sude al regionoj Pwani kaj Morogoro, okcidente al regiono Manyara. Oriente estas la Hinda Oceano kun la insuloj Pembo kaj Zanzibaro.

La regiono estas dividita al sep distriktoj: Tanga, Muheza, Korogŭe, Luŝoto, Pangani, Handeni kaj Kilindi.