Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
emblemo de la ligo
emblemo de la ligo

La Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo (germana nomo Esperanto-Verband Rheinland-Pfalz, malpli longe Esperanto Rheinland-Pfalz aŭ ankoraŭ malpli longe Esperanto RLP respektive kun ligostreko Esperanto-RLP) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.

Laŭ la geografia situo de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, la organizaĵo Esperanto RLP aparte intense kunlaboras kun la najbaraj Esperanto-asocioj en Sarlando, Luksemburgio kaj Valonio. La esperantistoj el la norda distrikto Ahrweiler (aparte en la urbo Bad Neuenahr-Ahrweiler) ankaŭ havas proksiman kunlaboron kun kiuj el la pleja sudo de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, do aparte en la urbo Bonn kaj la distrikto Rhein-Sieg, kaj tiuj el la urbo Ludwigshafen kun la proksimaj esperantistoj el la nordo de la federacia lando Baden-Virtembergo, aparte en la urboj Mannheim kaj Heidelberg.

Historio - Postmilita restarigo de SOGELO

Pro malpermeso de Esperanto-agado en la nazia epoko ne ekzistis iuj oficialaj Esperanto-asocioj en Germanio inter 1936 kaj 1945.

La demando pri limoj de la novkonstruendaj subŝtatoj de la postmilita Federacia Respubliko Germanio estis aparte ne-klara en la sudokcidento, kaj por Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo nur fine deciditaj en la 1970-aj jaroj. [1]

La esperantistoj nek povis nek volis atendi, ĝis tiaj debatoj estis finitaj kaj restarigis la antaŭajn Esperanto-ligojn. En 1947 restariĝis SOGELO (Sud-Okcidenta Germana Esperanto-Ligo), kiu ampleksis la regionon Palatinato de (hodiaŭa) Rejnlando-Palatinato kaj la regionon Badeno, post ekesto de la federacia lando Baden-Virtembergo ĝian tutan teritorion. Sed tiu strukturo ne plu estis taŭga post kiam la federacia lando Rejnlando-Palatinato estis fiksita en sia hodiaŭa formo per la lasta plebiscito en 1975. Sekve do fondiĝis apartaj Esperanto-asocioj por Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo.

Estraro

Laŭ la periodo 2011 ĝis 2013, la estraro de la Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo konsistas el

Junularo

La junularo de la ligo nomiĝas Esperanto-Junularo Rejnlando-Palatinato respektive germane Esperanto-Jugend Rheinland-Pfalz, kaj estas la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo. Kune kun la landaj sekcioj de GEJ en Hesio kaj en Sarlando ĝi havas apartan dissendoliston en la retejo yahoo.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo (esperantlingve kaj germane) greke la dissendolisto „herepasejo“ („He-RePa-S-ejo“) de la landaj sekcioj de GEJ en Hesio, Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando en la retejo yahoo

Notoj

  1. En postmilita Germanio estiĝis multaj "hibridaj" subŝtatoj, kiuj devis esti konfirmitaj per plebiscitoj. Por Rejnlando-Palatinato tio okazis en la jaro 1956, konfirmita en 1975. En Baden-Virtembergo estis plebiscito la 9-an de decembro 1951, en kiu la majoritato en la virtembergaj partoj rezultigis akcepton de komuna subŝtato - kvankam en la badena parto estis plimulto por la restarigo de apartigita badena subŝtato. La "federacia lando" Baden-Virtembergo estis konstituita je la 25-a de aprilo 1952, kvankam kvereloj pri la memstariĝo de Badeno daŭris ĝis nova plebiscito (7-a de junio 1970), kiu favoris la komunan subŝtaton per 81,9 % da "por"-voĉoj. Vidu pli detale pri tio en la tekstoj pri Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo, respektive en la korespondaj germanlingvaj artikoloj Rheinland-Pfalz kaj Baden-Württemberg.