Richard François Philippe Brunck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard François Philippe Brunck
Persona informo
Richard François Philippe Brunck
Naskiĝo 30-an de decembro 1729 (1729-12-30)
en Strasburgo
Morto 12-an de junio 1803 (1803-06-12) (73-jaraĝa)
en Strasburgo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo klasika filologo • literaturkritikisto • klasikisto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard François Philippe BRUNCK (naskiĝinta la 30-an de decembro 1729 en Strasburgo, mortinta samloke la 12-an de junio 1803) estis franca filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukite fare de la jezuitoj en Parizo ĉe la renomita Gimnazio Louis-le-Grand li partoprenis la Sepjaran militon kiel milita komisario kaj dediĉis sin, malgraŭ maldungiĝo, post la reveno tute al filologaj studoj ekde 1760 en Strasburgo. Helpis lin i.a. Johann Gottlob Schneider.

Dum la Franca revolucio de 1789 li enkarceriĝis estante malradikulo; liberiĝo lia estis nur post la falo de la tiranio de Robespiero.

El la helenaj verkistoj li eldonis »Analecta veterum poetarum graecorum« (Strasburgo 1772–76), Anakreonon (Strasburgo. 1778), »Gnomici poetae graeci« (Strasburgo 1778), plurajn verketojn de helenaj tragediistoj, aĵojn de Apolono de Rodo (Strasburgo 1780), de Aristofano (Strasburgo 1781–83) kaj aparte Sofoklon kun latina traduko, komentojn ktp. (Strasburgo 1786-1789). Liaj eldonoj de latinaj poetoj inverse, ekz. de Vergilio (Strasburgo 1785), Plaŭto (Zweibrücken 1788) kaj Terentio (Bazelo 1797), ne havas ian sciencan signifon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 495 (surrete)