Rimetea
El Vikipedio
Rimetea (hungare: Torockó torocko:, germane: Eisenburg estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Aiud. Administre al ĝi apartenas Colţeşti.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 1512 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj), en 1992 640 (80% hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝia unua mencio estas en 1257. De 1332 ĝi estas ekleziejo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Béla Bartók kolektis tie 9 popolmelodiojn tekstajn kaj instrumentajn.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj [redakti]
- István Borbély (23-a de novembro 1886 – (Cluj, 20-a de marto 1932): teologia verkisto, literaturhistoriisto.
- Andor Czupor (6-a de oktobro 1902 – Budapest, 27-a de aŭgusto 1960): inĝeniero pri minejoj, fakulo de produkto de la petrolo
- Anna Gelei, edzino de József Király (1899-1966) popolpoeto.
- Ferenc Király (*23-a de aprilo 1953): popolartisto.
- Kinga Kiskasza (*3-a de januaro 1975): ĵurnalistino.
- István Lázár (3-a de septembro 1742. – Kolozsvár, 7-a de oktobro 1811): unitáriisma episkopo, eklezia verkisto.
- Máté Toroczkai (? 1553 - Kolozsvár, ? 1615): unitariisma eklezia verkisto.
