Rita de Cascia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Rita de Cascia
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1381 (1381-01-01)
en Roccaporena
Morto 22-an de majo 1457 (1457-05-22) (76-jaraĝa)
en Cascia
Tombo Saint Rita Basilica vd
Religio Katolika Latina Eklezio vd
Lingvoj itala vd
Profesio
Okupo monaĥino • filozofomonaĥino vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rita de CasciaSankta Rita estas sanktulino, iama itala aŭgustena monaĥino, patronino de senespereblaj aferoj. Ŝia origina nomo estis Margherita Lotti.

Rita de Cascia naskiĝis en 1381 en Roccaporena (Papa Ŝtato). Ŝi mortis la 22-an de majo 1447 en Cascia.

Rita de Cascia kun vundo sur sia frunto

Biografio[redakti | redakti fonton]

Margherita (Rita) edziniĝis frue. Ŝi toleris krudajn kondutojn kaj insultojn de la edzo dum multaj jaroj. La geedziĝo daŭris 18 jarojn, kiam pro kverelo la edzo estis murdita fare de alia familio. Ŝi sukcese petis la filojn ne venĝi la morton spite la kutimon. Rita donis publikan pardonon ĉe la entombigo. Ŝiaj filoj mortis pro malsano en la sekva jaro. Post la mortoj de sia edzo kaj filoj ŝi iĝis monaĥino ĝis sia morto. Ŝi ne estis entombigita, sed oni gardas la ĉerkon en kirko de Cascia.

Maljuna monaĥino, Rita provis vivi ĝis la fino la postulojn de sia stato: vivo de preĝo, obeo, malriĉeco kaj pentofarado. Post prediko de Saint Jacques de la Marche pri la pasiono, ŝi petis Dion, ke ŝi partoprenu, en sia karno, en la suferojn de Kristo. Ŝi estus respondita kaj dorno el la krono de Kristo, antaŭ kiu ŝi preĝis, estus dekroĉita por veni kaj alkroĉi sin al ŝia frunto. Tial ŝi estas prezentita kun nekuracebla vundo sur la frunto. Stigmatita de ĉi tiu marko, ŝi eltenis la suferon, kiun ŝi petis.

La Eklezio Romkatolika sub la papado de Leono la 13-a oficiale enkanonigis Rita-n en 1900. Ŝia festotago estas la 22-a de majo.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • El historio de Rita oni kreis italan filmon en 2004 ("Santa Rita da Cascia")

Fontoj[redakti | redakti fonton]