Robert F. Kennedy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert F. Kennedy

Robert F. KENNEDY (aŭ mallonge: RFK) (20-a de novembro 1925 - 6-a de junio 1968) (angle, Robert Francis Kennedy) estis la pli juna frato de la usona prezidento John F. Kennedy (JFK, r. 1961–63). En 1968, RFK staris kontraŭ la milito en Vjet-Namo, kiun Usono tiam batalis, kaj tial en marto 1968, li staris kiel kandidato por prezidento kontraŭ la tiama prezidento kaj sampartiano, Lyndon B. Johnson (LBJ). La 5an de junio, RFK mem estis pafmurdita de Sirhan Sirhan, kiel lia frato kvin jarojn antaŭe. Novembron, kvin monatoj post la morto de RFK, Richard Nixon gajnis la prezidentecon.

Pri RFK en decembro 1967 de la plumo de amiko Jack Newfield (Village Voice, la 28-an de decembro 1967), kiam RFK decidis ĉu li estos kandidato kontraŭ Jonsono:

Kennedy estas korŝirita pri tio, kion li faros. La parto de li, kiu estas la senkora, cinika politikestro kun instinkto pri aritmetikaj plimultoj, pensas ke li ne povas venki, ke eĉ se li prenus la kandidatecon for de LBJ, la partio estos tiel fendita, ke li neniam venkus en novembro. Tio estas la "Malbona Boĉjo", kiun Jules Feiffer brile satirigis antaŭ kelkaj monatoj. Li estas kutimema, sekura, ambicia. Kaj, se li fine dominos super la alia Kennedy, kaj formortigos la alian, subteran Kennedy-on, niaj esperoj pri li cindriĝos.

Sed ekzistas alia Kennedy. Tio estas la Kennedy, kiu sonas kiel Fidel Castro, kiam li estas kortuŝita de la vido de kamparanoj, kiuj travivas manĝante krabojn, kiuj travivas manĝante ekskrementon en Brazilo. Tiu estas la Kennedy, kiu emocie diris al la junulinoj de la Kolegio Marymount, ke Usono faras al la vjet-namanoj tion, kion la germanoj faris al la judoj. Tio estas la Kennedy, kiu povas legi je Camus kaj subite eltrovas, ke li jam ne kredas je mortpuno.

Se Kennedy ne estas kandidato en 1968, la plej bona flanko de lia karaktero mortos. Li mortigos ĝin ĉiufoje, kiam li buĉas sian konsciencon kaj parolas por Johnson venontan aŭtunon. Ĝi mortos ĉiufoje, kiam junulo demandas lin, ke se li estas tiagrade kontraŭ la vjet-nama milito, kial li metas partion super principon? Ĝi mortas ĉiufoje, kiam fremdulo citas al li liajn proprajn vortojn pri la valoro de kuraĝo kiel homa eco.

La plej bona eco de Kennedy estas, ke li povas esti li mem, esti aŭtentika en ĉi tiu ekzistencialista senco. Tiu estas la eco, kiun la plej bonaj de la junularo kunsentas tiel instinkte en Kennedy. Kaj tiu estas la eco, kiun Kennedy perdos, se li ne staras nun kontraŭ Johnson. Li fariĝos roboto buŝe dirante malhonestan retorikon, kiel la ceteraj politikistoj.

Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero. Ĉi tiu estas tempo difinita de plago kaj sezono por kuraĝo...


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Robert Francis Kennedy » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»