Romba tridekedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romba tridekedro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Speco Kataluna solido
Latero-transitiva, zonopluredro
Edra figuro V3.5.3.5
Verticoj 32
Lateroj 60
Edroj 30
χ 2
Geometria simetria grupo Ih
Duedra angulo 144°
Duala Dudek-dekduedro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la romba tridekedro estas konveksa pluredro kun 30 rombaj edroj. Ĝi estas kataluna solido kaj zonopluredro. Ĝi duala pluredro estas la dudek-dekduedro. Ĉar ĝi estas kataluna solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.

La rilatumo de la longa diagonalo al la mallonga diagonalo de ĉiu edro estas la ora proporcio φ. La akutaj anguloj de ĉiu edro estas 2 tg−1(1/φ) = tg−1(2), aŭ proksimume 63.43°. Ĉiu el ĉi tiaj romboj estas nomata kiel ora rombo.

La romba tridekedro estas unu el la naŭ latero-transitivaj konveksaj pluredroj, ili estas 5 platonaj solidoj, kubokedro, dudek-dekduedro, romba dekduedro kaj romba tridekedro.

La romba tridekedro estas unu el projekcioj de 6-dimensia hiperkubo al 3 dimensioj.

Uzoj

La romba tridekedro estadas uzata kiel ĵetpluredro kun 30 edroj (d30).

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)

Eksteraj ligiloj

greke Eric W. Weisstein, Romba tridekedro en MathWorld. greke Virtualaj realaj pluredroj - la enciklopedio de pluredroj