Ruĝeca muŝkaptulturdo
Ruĝeca muŝkaptulturdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝeca muŝkaptulturdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Neocossyphus fraseri' (Strickland, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝeca muŝkaptulturdo (Neocossyphus fraseri or Stizorhina fraseri) estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi estas membro de la genro Neocossyphus kiu enhavas speciojn loĝantajn en Afriko; nome tiu specio troveblas en Angolo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Gvineo, Niĝerio, Sudano, Tanzanio, Ugando kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
La Finŝa muŝkaptulturdo estas ofte konsiderata samspecifa kun tiu (BirdLife International 2004). Tamen, la Finŝa muŝkaptulturdo estas traktata ĉi tie kiel separata specio laŭ la Handbook of the Birds of the World (del Hoyo et al. 2005). Krome la genro de muŝkaptulturdoj estas foje lokata en separata genro, Stizorhina (BirdLife International 2004), sed ĉi tie aperas ene de la genro Neocossyphus, denove laŭ Hoyo et al. (2005).
Tiu specio estas ĝenerale bruneca, kiel multaj turdoj, sed pli ruĝecbruna ol plej parto el ili kaj kun tre ruĝaj nuancoj en brusto kaj dorso, el kiuj la unua estas fakte ruĝoranĝa kaj la dorso sufiĉe ruĝeca. De tiu ĝenerala nuanco devenas la nomo de la specio. Nur la kapo estas pli bruneca sen ruĝeca nuanco. Iriso kaj beko estas nigrecaj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Stizorhina fraseri[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 27an de julio 2007.
- del Hoyo, J.. (2005) Handbook of the Birds of the World. Vol. 10: Cuckoo-shrikes to Thrushes. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 978-84-87334-72-6.