Ruĝventra blua muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝventra blua muŝkaptulo
Ruĝventra blua muŝkaptulo
Ruĝventra blua muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. rufigastra
Cyornis rufigastra
(Raffles, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝventra blua muŝkaptulo (Cyornis rufigastra) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj, kio estas malkutime ĉe tiu genro.

Ĉe tiu specio maskloj havas tre bluajn suprajn partojn, dum inoj havas brunajn suprajn partojn, tiele temas pri kazo de seksa duformismo. Tamen subaj partoj estas pli egalaj kun oranĝecaj brusto kaj flankoj (kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie rufigastra devenas el la latina radiko “rufus” por “ruĝeca” kaj la radiko el antikva greka “gaster” por ventro aŭ stomako) kaj blankeca ventro. La beko estas granda kaj longa kompare kun la kapo, nigra kaj iom hokoforma en la supra makzelo. La masklo havas tre bluan vizaĝon klare limigita el la oranĝeca gorĝareo kaj nigrecan areon inter la okuloj kaj la bekobazo kiu estas ĉirkaŭata de harecaj plumetoj.