Sándor Brodszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Brodszky
Sándor Brodszky
Sándor Brodszky
Persona informo
Naskonomo Brodszky Sándor
Naskiĝo 20-an de julio 1819 (1819-07-20)
en Tóalmás
Morto 23-an de januaro 1901 (1901-01-23) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno • Akademio de Belartoj Munkeno
Okupo
Okupo pentristo • fotisto
vdr

Sándor Brodszky [ŝAndor brodski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Brodszky Sándor estis hungara pentristo.

Pentraĵo de Sándor Brodszky pri Buda

Sándor Brodszky [1] naskiĝis la 20-an de julio 1819 en Tóalmás, li mortis la 23-an de januaro 1901 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Brodszky studis medicinon en Reĝa Universitato de Pest, antaŭ ol studi pentroarton en 1841 en belarta akademio en Vieno. Tamen li finis la studadadon en 1845 en belarta akademio en Munkeno. En la sekva jaro li pentradis en Tirolo kaj Svislando, poste li vivis en Munkeno jardekon. En 1856 li hejmenvenis al Pest (urbo), kie li estis konata pentristo pri pejzaĝoj. Inter 1862 kaj 1864 li havis fotoatelieron en Győr kune kun József Molnár (pentristo).

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Pest ekde 1842
  • Munkeno 1847
  • ekde 1849 en pluraj urboj de Germanio

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Budavár és a Gellérthegy látképe Pest felől 1846-ban (vidu la apudan bildon!)
  • Ŝtormo ĉe Balatono (vidu la suban bildon!)
  • Arbara pejzaĝo kun rivereto (vidu la suban bildon!)
  • Esztergom (vidu la suban bildon!)
  • Lago en Alpoj (1853, vidu la suban bildon!)
  • Como (vidu la suban bildon!)
  • Vido al la Balatono
  • Visegrád (1861)

Fontoj[redakti | redakti fonton]