Sándor Réső Ensel (pli aĝa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Réső Ensel
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de oktobro 1787(nun 1787-10-25)
en Hungario Sók (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 29-an de majo 1860
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Familio
Infano Sándor Réső Ensel (pli juna)
vdr

Sándor Réső Ensel [ŝAndor rEŝO enŝel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Réső Ensel Sándor estis hungara advokato. Lia filo estis la samnoma Sándor Réső Ensel (pli juna).

Sándor Réső Ensel[1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1787 en Sók (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa vilaĝparto de Selice en Slovakio), li mortis la 29-an de majo 1860 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Réső Ensel lernis en pluraj lokoj, li estis kandidato por esti kalvinana pastro. Tamen li elektis la juran profesion. Li estis ankaŭ ĉefamilia edukisto, krome en 1811 li faris jurajn laborojn al la hungara parlamento. En la sekva jaro li estis instruisto en Szeghalom, en 1815 li estis notario en juĝejo. En 1816 li akiris advokatan diplomon, poste li estis advokato en urbo Pest. Li partoprenis ankaŭ en kunsidoj de Pest-Pilis-Solt-Kiskun. En la frua 1848 li ekhavis postenon ankaŭ en la kalvinana eklezio kaj li apogis la hungaran revolucion. En 1828 li edziĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Béla király névtelen jegyzőjéről (1832)
  • A szankszkrit nyelv ismerete (1837)
  • Az adóról (1845)
  • Erdősi János protestáns vallásáról (1859)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]