Samuel R. Delany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Samuel R. Delany

Samuel Ray "Chip" Delany, Jr., estas usona profesoro, kiu estas fama pro siaj sciencfikciajsciencfantastaj verkoj. Liaj familiaj originoj estas afrikdevenaj. Li naskiĝis la 1an de aprilo de la jaro 1942 en la urbo Novjorko. Li kreskis en la najbarejo Harlem.

Lia seksa orientiĝo estas publike konata; li estas gejo. Antaŭe, li edziĝis kun poetino Marilyn Hacker en aŭgusto de la jaro 1961. La edzeco daŭris dum 12 jaroj. Ekzistas filino Iva Hacker-Delany, kiu naskiĝis en la jaro 1974. Sed, Samuel identiĝis kiel gejo ekde adolesko.

Kelkaj de liaj sciencfikciaj verkoj estas Babel-17 (1966), La Ejnŝtejna Komunaĵo (1967), Nova (1968), Dhalgren (1975), kaj Aflikto sur Tritono (1976). Lia unua romano, sciencfikcia, estas La Juveloj de Aptor (1962), kiu eldoniĝis kiam li aĝis nur 20 jarojn. Ekde januaro de la jaro 2001, li estas profesoro de la angla lingvo kaj de la kreema verkado en la Universitato Temple en Filadelfio en la usonŝtato Pensilvanio. Li estas ankaŭ literaturkritikisto pri sia literatura ĝenro kaj pri gejstudoj.