San Rafael (Mendoza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Rafael
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo M5600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 215 020  (2022) [+]
Geografio
Geografia situo 34° 37′ S, 68° 20′ U (mapo)-34.6175-68.335555555556Koordinatoj: 34° 37′ S, 68° 20′ U (mapo) [+]
Alto 650 m [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
San Rafael (Mendoza)
San Rafael (Mendoza)
DEC
San Rafael
San Rafael
Situo de San Rafael
San Rafael (Argentino)
San Rafael (Argentino)
DEC
San Rafael
San Rafael
Situo de San Rafael

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Rafael, Mendoza [+]
vdr

San Rafael estas urbego kaj diocezo en okcidenta Argentino en Provinco Mendoza, kie estas la ĉefurbo de samnoma departemento.

Urbomezo de San Rafael nokte

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vido en San Rafael

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Rafael situas en valo de rivero en Andoj. Mendoza (urbo) troviĝas 196, San Juan (Argentina urbo) 341, Neuquén 484, Kordobo (Argentino) 526, Rosario 732, Paraná (Argentino) 793, Bonaero 884, La Plata 949, Mar del Plata 1037, Saltaurbo 1127, Corrientes (urbo) 1203, Posadas (Argentino) 1431 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Strato en San Rafael

Hispanoj el Ĉilio unue mezuris la areon en 1551. Fortikaĵo estis konstruita en 1805, tio estas fondo de San Rafael. Ĝi estis longe malgrava loko kun iom da agrikulturo. Depost 1871 oni komencis konstrui lernejojn, hospitalon, katedralon kaj irigacian kanalon. La konstruaĵoj logis ĉefe italajn kaj francajn enmigrintojn. En 1903 jam la fervojoj atingis San Rafael-on, kiu urbiĝis en 1922. En 1953 proksime akvoenergia centralo ekfunkciis.

Sismoj okazis en 1861, 1929, 1985.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Vojego en San Rafael

San Rafael situas en duonarida klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 8-23 °C, sed en januaro kaj decembro tio estas inter 31 °C, en julio la temperaturo foje falas sub frostopunkto (averaĝe 1 °C. Jare pluvas po 378 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, foje neĝas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El San Rafael la ĉefa vojo kuras al San Luis (Argentino), alia grava vojo kuras al Ĉilio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo en San Rafael

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]