Sankta Ildut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sankta Ildut, (angle Iltud) (latine Hildutus), estas fama sanktulo en Kimrujo kaj Bretonujo. Li instruis plurajn el la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon en sia monaĥejo de Llanilltud.

La festotago de sankta Ildut estas la 6-a de Novembro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

La insulo Lavret en Brehat

Laŭ Herve Calvez[1], li naskiĝis je la mezo de la kvina jarcento.

Li estis edukita en la monaĥejo de Budoc en la insulo Lavret, apud Brehat, same kiel Fragan.

Fondinto de la monaĥejo de Llanilltud[redakti | redakti fonton]

Ildut fondis monaĥejon en la malnova lernejo Cor Tewdws en Llanilltud Fawr, en la nuna Llantwit Major en Glamorgan. Tiu lernejo estis la plej fama en Kimrujo kaj eĉ en la tuta Anglujo pro la kvalito de la profesoroj. Ne nur biblio kaj literaturo estis instruitaj sed ankaŭ matematiko kaj agronomio. Multaj infanoj el nobelaj familioj estis edukitaj tie. Fakte ĝi fariĝis produktejo de la plej famaj sanktuloj de Bretonujo kaj Britujo.

El tiu monaĥejo, laŭ la pastro Herve Calvez, multaj monaĥoj foriris por kristanigi Armorikon, kiel sankta Samsono kaj sankta Lunaire, sankta Magloire, sankta Paŭlo Aŭreliano, sankta Tudvalo. Ankaŭ sankta Gildas, la historiisto de la bretonaj sanktuloj, estis edukita tie. Pro tio, Ildut estas nomita « patro de la bretona nacio ».

Laŭ la sama aŭtoro, kun sankta Samsono studadis sankta David, kiu estas la nuna sankta patrono de Kimrujo kaj sankta Dubrice, kiu fondis la episkopujon de Landaff en Kimrujo.

Fondinto de la monaĥejo de Inis-Pir[redakti | redakti fonton]

Laŭ Calvez, kelkajn jarojn poste, en la apuda insulo Inis- Pir, la nuna Caldey, Ildut fondis alian monaĥejon, kiu ankaŭ utilis kiel lernejo. La unua abato nomiĝis Peirio. Post lia morto, Samsono estris la monaĥejon. Ofte, monaĥoj, revenante de studado en Romo, haltis tie antaŭ ol reiri al Irlando.

En la nuna cistercia monaĥejo preĝas ankoraŭ hodiaŭ monaĥoj, sur la insulo.

Morto[redakti | redakti fonton]

La aŭtoro Herve Calvez parolas nek pri la loko nek pri la dato de lia morto.

Lokoj nomitaj laŭ Ildut en Bretonujo[redakti | redakti fonton]

En Llann-ildut, kiu hodiaŭ nomiĝas Lanildut, sankta Samsono fondis monaĥejon. Li nomis ĝin tiele pro dankemo al sia profesoro Sankta Ildut. Aber-Ildut estas la nomo de golfeto apude, en kiun enfluas la rivereto Ildut, en Bro-Leon. Tie li albordiĝis antaŭ ol fondi la estontan episkopujon.

Legendo pri sankta Ildut[redakti | redakti fonton]

La pastro Herve Calvez, en la ĉapitro pri la vivo de sankta Paŭlo Aŭreliano rakontas tiun legendon.

En la monaĥejo, la infanoj studadis, kaj laboradis per siaj manoj. La monaĥejo estis proksime de la maro. Ofte la ondoj subakvigis la kulturejojn, kaj tio ĉagrenis la infanojn, kiuj multe laboris. Laŭdire, iun tagon, la knaboj petis de Ildut, ke li evitu la maron subakvigi la teron. En la tago de sizigia tajdo, Ildut iris malalten, enprofundigis bastonon en la sablon, kaj strekis longan linion laŭlonge de la strando. Poste, la knaboj konstruis digon. Fine ili surgenuiĝis kaj preĝis Dion, por ke la ondoj ne plu transiru tiun limon. Kaj laŭlegende Dio aŭdis ilin kaj plenumis la peton. Sur tiu nova poldero kreskadis bonaj legomoj kaj tritiko.

Bedaŭrinde, ĉiutage alvenis birdoj, kiuj manĝis la spikojn kaj laŭvice la knaboj devis gardostari. Iun tagon, Paŭlo endormiĝis. Dum la du sekvantaj tagoj, li ne aŭdacis paroli al Ildut. La trian tagon, li denove vidis la birdojn. Li alvokis siajn amikojn, kaj ĉiuj kune, ili forpelis la birdojn ĝis la pordo de la monaĥejo. Tie Paŭlo diris al Ildut:

- Mi prezentas al vi la ŝtelistojn, kiuj manĝis la spikojn en niaj kampoj. Vi povas puni ilin, kiel vi deziras.

Ildut estis emociita pro tio. Li do liberigis la birdojn, kiuj neniam revenis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herve Calvez « Les grands saints bretons » Ed. Arthaud 1935