Sarah Siddons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarah Siddons
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1755 (1755-07-05)
en Brecon
Morto 8-an de junio 1831 (1831-06-08) (75-jaraĝa)
en Londono
Tombo Londono vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Patro Roger Kemble vd
Patrino Sarah Ward vd
Gefratoj Elizabeth Whitlock • Ann Hatton • John Philip Kemble • Stephen Kemble • Charles Kemble • Frances Kemble vd
Edz(in)o William Siddons vd
Infanoj Henry Siddons • Sarah Martha Siddons • Emma Siddons • Frances Emilia Siddons • George John Siddons • Cecilia Siddons • Eliza Ann Siddons • Maria Siddons vd
Profesio
Okupo teatra aktoro vd
Aktiva dum 1775– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sarah Siddons fare de Joshua Reynolds

Sarah SIDDONS (naskiĝis la 5-an de julio 1755 - mortis la 8-an de junio 1831) estis brita aktorino. Ĝi estas sendube la plej fama tragedia rolantino de la 18-a jarcento.

Ŝi naskiĝis kiel Sarah KEMBLE en Brecon, Brecknockshire (Kimrio) kaj estis la plejaĝa filino de Roger Kemble, aktordirektoro kies vojaĝanta kompanio entenis plejparte membrojn de la sama familio. Ŝia plej juna fratino, Ann Hatton, fariĝis romanverkistino.

Teatro tiam nur ekiĝis respektinda profesio por virino, kaj la gepatroj de Sarah unue reĵetis la volon de sia filino. Sarah edziĝis en 1773 kun William Siddons, alia membro de la kompanio. Danke al William, Sarah povis komenci veran karieron en la teatrejo Drury Lane du jarojn poste. Ŝi, dum dudek jaroj, restis la « reĝino » de Drury Lane pro sia grandega talento. Sarah Siddons mortis en 1831 en Londono, kaj estis entombigita tie, en la tombejo Saint Mary en Paddington Green.

En Usono ekzistas hodiaŭ « premio Sarah Siddons » (Sarah Siddons Award) por teatra grandfaro, por honoro al la aktorino.