Schwadernau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schwadernau
Blazono de Schwadernau
Blazono de Schwadernau
Blazono de Schwadernau
Schwadernau
Schwadernau
Schwadernau
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 7′ 44″ N 7° 18′ 19″ O / 47.12889 °N, 7.30528 °O / 47.12889; 7.30528 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 44″ N 7° 18′ 19″ O / 47.12889 °N, 7.30528 °O / 47.12889; 7.30528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 657
Areo 4,14 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 2556
Komunumkodo 0748
Mapo de Schwadernau
Mapo de Schwadernau
Mapo de Schwadernau
vdr

Schwadernau estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 657 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schwadernau situas sudoriente de la urbo Bielo inter la Nidau-Büren-Kanalo en nordokcidento kaj la malnova fluejo de Aro en sudoriento.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,14 km², de kiuj 14,5% estas kovritaj de arbaro, 73,9% servas por agrikulturo kaj 10,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schwadernau limas en sudo al Scheuren, en oriento al Meienried, en sudoriento al Dotzigen, en sudo al Büetigen, en sudokcidento al Studen BE, en okcidento al Aegerten, en nordokcidento al Brügg, kaj en nordnordokcidento al Orpund.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Scheuren situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1314 de Büren ĉe Aro al Brügg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas apud Lengnau en distanco de proksimume 2 kilometroj norde de la komunumo en oriento de Bielo ĉe la vojnodo kun la svisa aŭtovojo A16. Alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas kvar kilometrojn okcidente ĉe la limo de Bielo kaj Brügg. Per la loka buslinio n-ro 75 de la stacidomo de Bielo al Orpund la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schwadernau datiĝas el la jaro 1269 kiel Swadernouwa. En la fluejo de la malnova Zihl estis trovitaj multnombraj objektoj de la paleolitiko ĝis la bronzepoko kaj frua mezepoko. Dum mezepoko la jurisdikcio pri Schwadernau apartenis al la Grafoj de Nidau, kiuj transdonis en la jaro 1281 la duonon de sia havaĵo en Schwadernau al la princepiskopo de Bazelo. Aliaj partoj de ili havaĵo estis donacita al la Monaĥejo Gottstatt. Dum la disputo pri la heredaĵo de la Grafoj de Niedau, la episkopo de Bazelo estis venkita en la jaro 1376 de la Grafoj de Kiburgo kaj la Grafoj de Thierstein en la Batalo de Schwadernau. En la jaro 1398 Schwadernau kiel parto de la Insulgovio fariĝis havaĵo de Berno kaj estis kune kun Studen kiel la Kvartalo de Schwadernau atribuita al la Voktejo de Nidau. Tiu voktejo fariĝis en la jaro 1803 la distrikto Nidau kaj en la jaro 2010 Schwadernau estis atribuita al la administra distrikto Bielo.[2]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]