Nidau (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto Nidau
Blazono de la distrikto Nidau
Kastelo Nidau
Mapo de la distrikto Nidau
Kantono Berno
Ĉefloko Nidau
Koordinatoj  47°7′N 7°14′O  /  47.117°N, 7.233°O / 47.117; 7.233 (Nidau (distrikto))Koordinatoj: 47°7′N 7°14′O  /  47.117°N, 7.233°O / 47.117; 7.233 (Nidau (distrikto))
Nombro de enloĝantoj 41036(2008-12-31)
Areo  km²
Loĝantardenseco  loĝantoj/km²
Federacia Kodo


La 'distrikto Nidau estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 41036 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Nidau.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Nidau situas ambaŭflanke de la Lago de Bielo. Ĝin trafluas la Nidau-Büren-Kanalo, kiu en la 19-a jarcento estis konstruita por korekti la riveron Aro, kiu en la regiono regule kaŭzis grandajn inundojn. La malnova fluo de la Aro formas la nordorientan limon de la distrikto, dum ĝian sudan limon formas la Aro-Hagnek-Kanalo. La norda parto de la distrikto havas tre urbecan karakteron kaj formas kune kun la urbo Bielo komunan aglomeraĵon.

Najbaraj distriktoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Nidau limas en nordo al la distrikto Bielo, en oriento al la distrikto Büren, en sudo al la distrikto Aarberg, en sudoriento al la distrikto Erlach, kaj en okcidento al la distrikto La Neuveville.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kastelo Nidau de la Grafoj de Neŭŝatelo, kiu situas sur la insulo inter la rivero Zihl kaj la Nidau-Büren-Kanalo, fariĝis en la 12-a jarcento la centro de la senjorujo de la familia linio Neŭŝatelo-Nidau kaj kune kun Erlach la centro de ilia Senjorujo Nidau. Kastelo kaj urbo estis servuto de la Princepiskopejo de Bazelo, kiel estis dokumentita en la jaro 1329. Post la morto de la Grafo Rudolfo la 4-a en la jaro 1375 la episkopo de Bazelo volis validigi kiel servutestro siajn privilegiojn okupante la urbon Nidau, sed la heradantoj de Rudolfo la Grafoj de Kiburgo kaj la Grafoj de Thierstein por pelis kaj venkis lin dum la Batalo de Schwadernau en la jaro 1376. Nidau fariĝis nun kiburga kaj post ties formorto habsburga en la jaro 1379. Ĝi tiam parte estis pandigita al la urbo Friburgo. Post sieĝo en la jaro 1388 la senjorujo fariĝis posedaĵo de Berno kaj Soloturno. Post divido de la interessferoj de la du urboj en la jaro 1393 Nidaŭ fariĝis berna voktejo, kio ĝi restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la iama voktejo Nidau estis dividita inter la helvetaj distriktoj Seeland kaj Büren. En la jaro 1803 estis kreita okaze de la restaŭracio la berna ĉefdistikto Nidau, al kiu ankaŭ apartenis la posta distrikto Bielo. En 1831 per la nova berna konstitucio la antaŭa ĉefdistrikto Nidau estis dividita inter la postaj distriktoj Bielo kaj Nidau. Ek de 1997 la distrikto Nidau apartenas al la administra regiono Berna Ĵuraso-Seeland kun la tribunalo en Bielo kaj la terenregistro en Nidau.

Komunumoj de la distrikto Nidau[redakti | redakti fonton]

La distrikto Nidau konsistas (stato en 2009) el 25 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Nidau estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Aegerten Aegerten 1665 2,1 0731
Bellmund Bellmund 1420 3,8 0732
Brügg Brügg 4000 5,0 0733
Bühl BE Bühl 427 3,0 0734
Epsach Epsach 348 3,4 0735
Hagneck Hagneck 412 1,8 0736
Hermrigen Hermrigen 238 3,5 0737
Ipsach Ipsach 3742 1,9 0738
Jens BE Jens 662 4,6 0739
Ligerz Ligerz 522 1,8 0740
Merzlingen Merklingen 402 2,3 0741
Mörigen Mörigen 846 2,2 0742
Nidau Nidau 6739 1,5 0743
Orpund Orpund 2645 4,0 0744
Port BE Port 3197 2,5 0745
Safnern Safnern 1865 5,6 0746
Scheuren BE Scheuren 444 2,1 0747
Schwadernau Schwadernau 614 4,1 0748
Studen BE Studen 2705 2,7 0749
Sutz-Lattrigen Sutz-Lattrigen 1319 3,6 0750
Täuffelen Täuffelen 2539 4,4 0751
Tüscherz-Alfermée Tüscherz-Alfermée 307 3,3 0752
Twann Twann 836 9,1 0753
Walperswil Walperswil 878 7,0 0754
Worben Worben 2276 2,8 0755
Totale 25 41036 88,01 0211

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]