Bellmund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bellmund
Blazono de Bellmund
Blazono de Bellmund
Blazono de Bellmund
Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)
Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)
Ipsach kaj Bellmund
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 6′ 32″ N 7° 14′ 49″ O / 47.10889 °N, 7.24694 °O / 47.10889; 7.24694 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 32″ N 7° 14′ 49″ O / 47.10889 °N, 7.24694 °O / 47.10889; 7.24694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1465
Areo 3,80 km²
Alteco 499 m super marnivelo
Poŝtkodo 2565
Komunumkodo 0732
Mapo de Bellmund
Mapo de Bellmund
Mapo de Bellmund
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bellmund estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bellmund situas tri kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. En oriento de la komunumo en la arbaro sur la monteto de Jens situas la mezepoka fortikaĵo Chnebelburg. Estis tie trovitaj ankaŭ restaĵoj de iama preĝejo. Bellmund konsistas el la vilaĝo Bellmund kaj la kvartaloj Stöcklere kaj Riedli.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,80 km², de kiuj 33,1% estas kovritaj de arbaro, 52,0% servas por agrikulturo kaj 14,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bellmund limas en nordo al Ipsach, en nordoriento al Port, en oriento al Jens, en sudo al Merzligen, en sudokcidento al Hermrigen, kaj en okcidento al Sutz-Lattrigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantonac ĉefojo n-ro 235. Per la buslinio de Aarberg al la ĉefa stacidomo de Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bellmund datiĝas el la jaro 1107 kiel Bellus mons. La mezepoka burgo Chnebelburg sur la monteto de Jens estis fortikita per terremparo kaj foso. Ĉirkaŭ la burgo estis trovitaj ankaŭ objektoj el la neolitiko. En la jaro 1107 estis menciita kluniza priorejo, kiu en la jaro 1127 estis translokigita al la Sankt-Petra Insulo en la Lago de Bielo. Dum mezepoko Bellmund apartenis al la Grafejo de Nidau, kiu fariĝis en la jaro 1388 havaĵo de Friburgo kaj en la jaro 1393 estis akirita de Berno.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]