Sensismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Citaĵo
« Fakte, koncedinte ke ĉiu sensaĵo estas necese agrabliga aŭ malagrabliga, oni ĉiuenergie provas ĝui la unuajn kaj foriĝi el la duaj. Tiu emo estas sufiĉa por ekspliki la originojn de la agoj de la intelekto kaj de la volo. La juĝo, rezonadoj, pasioj kaj tiel plu, nenialio estas ol la sensaĵo mem, kiu transformiĝas laŭ diversaj manieroj (El Traité des sensations»

Sensismo estas termino kiu, kune kun la malpli uzata sensualismo, indikas tiujn filozofiajn doktrinojn kiuj referencas ĉiuj enhavon kaj la adon mem de la scio al “sensi”, nome al procezo de transformiĝo de sensaĵoj, ekskludante tial el la akirado de la scio ĉion tion kio ne koncernas al la senso.

La origino de sensismo troveblas, almenaŭ embrie, en la asertoj de sofistoj, inter kiuj Protagoro enpensiganta ke la animo nenialio estas ol amaso de sensaĉoj, tezo poste defendata kaj plidisvolvita de stoikistoj kaj epikuranoj.

Modernaj sensistoj[redakti | redakti fonton]

La sensima doktrino preciziĝas en la okcidenta moderna filozofio kies unuaj spuroj troviĝas en la Renesanco kaj, pli videble, en la filozofio de la naturo de Bernardino Telesio (15091588), kiu elstarigas ian prisciencan metodologion bazitan sur la sperto, kaj de Tommaso Campanella (1568-1639).

Tiu ĉi lasta taksas naturon amplekson de vivantaĵoj, ĉiu el ili “sensanta”, animita kaj inkliniganta al sia celo (obee al la koncepto de entelekio) kaj aliflanke ĉiuj unuigitaj kaj harmonie direktigitaj al la universa celo fare de komuna Animo de la mondo laŭ koncepto tipe neoplatona.
La mondvizio de Campanella estas dirata pro tio “pansensismo kosma” (el la greka πάν (pàn), signifanta “ĉion”, kaj sensismo) por indiki iun specan senseblecon konscian pri la tuta universo: la granda vivanta “besto” laŭ mondvizio de Giordano Bruno.

Sensismo de la 17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Karakteroj de sensismo, kiuj, tamen, lin apudigas al materiismo, okulumas en Hobbes (1588-1679), en ties verkoj “The Elements of Law” kaj “De Corpore“ kie estas pritraktata lia sistemo materiisma, mekanisma, ĉioinkluziva ĝin bazante sur la substanca elemento “materiaj korpoj” kaj sur tiu akcidenca “moto”. La sensaĵo estas, do, la rezulto de la movoj de la korpoj kiuj generas imagojn, plezurigajn kaj dolorigajn sensaĵojn kaj la pasiojn. Ĉio naskiĝas pro la movo, pro ago al kiu respondas reaga kontraŭmovo. el kio produktiĝas la fenomenajn imagojn. Ankaŭ la morala vivo reduktiĝas, en tiu sistemo, al sensaĵo.

Sensismo de Condillac[redakti | redakti fonton]

La termino “sensismo” estis atribuata precipe al la filozofia sistemo de Condillac (1715-1780) esprimita en la Traité des sensations (1754), kiu ripetas diversajn formuladojn de la empirismo de Locke (1632-1704), [1]

Fama tiusence la ekzemplo, aranĝita de la abato Condillac: statuo homaspekta, kiu iom post iom animiĝas laŭgrade de la kreskiĝo de la diversaj sensoj, kaj aparte la tuŝsento kiu al ĝi provizas la konscion pri la realo pri si kaj pri la mondo ĉirkaŭanta. Ĉio tio kion ĝis tiam oni atribuis al spirita/intelekta, juĝo, deziro, volo nenialio estas ol “sensaĵoj transformitaj”

Sensismo kaj materiismo[redakti | redakti fonton]

Substrekendas ke sensismo ne koincidas kun materiismo, ĉar la unua limiĝas almeti la pozicion de la asertantoj de la supereco de la persensa scio, nenimaniere, tamen, determini la valoron de la enhavoj atingitaj per tia scivojo.

Condillac, precipa filozofo de sensismo.

La sensisma pozicio, do, ekskluzive koncernas la iradon al kono, aparte la manieron per kiu sin formas kaj ellaboras la diversaj scifakultatoj. Diri, ke nia scio originas el la sensaĵoj ne signifas ke la materio el si mem estas la kaŭzo de la movo kaj de la sensado per kiu la homo estus estulo tute materia. Ĝuste pro tio povis jese teoriumi por la ekzisto de Dio kaj senmorteco de la animo kunigante sensismon kaj sciteorion kaj spiritualismon.

La vojo al materiismo, el la bazo sensisma, estis entreprenita, male, de Julien Offray de La Mettrie (1709-1751), Helvetius (1715-1771) kaj Paul Henri Thiry d'Holbach (1723-1789), plej konata kiel Mirabaud.

Laŭ Julien Offray de La Mettrie, movo kaj sensaĵo komplete karakterizas ĉion materian, la homo mem estas “maŝino” (la homo maŝino) kondiĉita nur de la biologiaj leĝoj.

Helvetius kunpartigas kun Condillac la ideon ke la scio devenas el la sensaĵoj sed etendas tion al la tuta homa scieblo: ankaŭ moralo kaj juro havas la saman originon kaj do valoron.

Per Holbach sparkas la kunligo de materiismo al ateismo kaj al neo de la libera volo en homa elektado.

Ĝenerale materiismo ne plaĉis al la kleristoj ĉar ili en ĝi travivis la maskon de la malnova metafizika pretendo ĉiuenhave kaj totale ekspliki la universon. Eblas aserti ke materiismo estis de ili flankenlasita ne pro sciteoriaj kialoj sed pro motivoj politikaj kaj moralaj, nome kiel protesto kontraŭ aŭtoritatismo politika kaj religia de siaj tempoj.

Kritikoj al sensismo[redakti | redakti fonton]

Ĝin kritikis, por ĝin rifuzi, filozofiaj tendencoj de spiritismo, de la nova skolastikismo kaj nova tomismo. Ankaŭ ĝia emanaĵo pozitivismo distanciĝis el ĝi. Ĝin forlasis, kaj iamaniere absorbis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Nihil est in intellectu, quod non prius fuerit in sensu». (Locke, Eseo pri la Homa Intelekto”, libro II, Ĉap. 1, & 5. (Nenio kio ne jam estis en la sensoj”). Kaj aldonas: “excipe: nisi intellectus ipse (escepton faru: "se ne la intelekto mem”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Etienne Bonnot de Condillac, Traité des sensations, 1754.
  • Helvétius, De l’esprit, 1758.
  • Article « Sensations  », Encyclopédie ou Dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers, tome XV.
  • Dictionnaire européen des Lumières, sous la direction de Michel Delon, Paris : PUF, 1997, p. 990-2.
  • Enciclopedia Filosofica, Centro Studi filosofici di Gallarate (ITalio), Lucarini, VII,
  • Aŭgusto de Noce, Il problema dell’ateismo, 1964, Il Mulino.