Sidnejo
Tiu ĉi artikolo temas pri la plej granda urbo de Aŭstralio. Pri la samnoma urbeto en Kanado vidu al artikolon Sidney. |
Sidnejo | ||
angle: Sydney | ||
urbo | ||
Operejo en Sidnejo, unu el la plej konataj aŭstraliaj konstruaĵoj
| ||
|
||
Oficiala nomo: Sydney | ||
Lando | Aŭstralio | |
---|---|---|
Federacia ŝtato | Nova Suda Kimrio | |
Montaro | Blua montaro | |
Haveno | Port Jackson | |
Maro | Marmana Maro | |
Partoj de Sidnejo | Darling Harbour | |
Konata loko | Operdomo de Sidnejo Ponto Harbour | |
Situo | Sidnejo | |
- alteco | 3 m s. m. | |
- koordinatoj | 33° 52′ 10″ S 151° 12′ 30″ O / 33.86944 °S, 151.20833 °O (mapo) | |
Areo | 12 144,6 km² (1 214 460 ha) | |
Loĝantaro | 4 504 469 (31.12.2009) | |
Denseco | 370,9 loĝ./km² | |
Parko | Reĝa Nacia Parko (Royal National Park) | |
Estiĝo | 26-a de januaro 1788 | |
Horzono | AOST (UTC+10) | |
- somera tempo | AOST (UTC+11) | |
Poŝtkodo | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | ||
Nomo | Operdomo de Sidnejo | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 2007 (#31) | |
Numero | 166 | |
Kriterioj | i | |
Situo enkadre de Aŭstralio
| ||
Situo enkadre de Nova Suda Kimrio
| ||
Vikimedia Komunejo: Sydney, Australia | ||
Retpaĝo: www.cityofsydney.nsw.gov.au | ||
Portalo pri Aŭstralio |
Sidnejo, angle Sydney, la plej ampleksa kaj la plej loĝata urbo en Aŭstralio, estas ĉefurbo de Novsudkimrio. Sidnejo troviĝas ĉe la nordorienta bordo de la Tasmana Maro. Kun sia populacio, kiu superas 4,5 milionoj da loĝantoj, la metropola regiono fariĝis la plej ampleksa municipo en Oceanio.[1] La loĝantoj de Sidnejo angle nomiĝas "Sydneysider", kaj konsistigas aparte kosmopolitisman kaj internacian populacion.[2]
Sidejo de la unua britia kolonio en Aŭstralio, Sidnejo, estis fondita la 26-an de januaro 1788 sur malgranda golfo Sydney Cove[3], de Arthur Phillip. La urbo estas konstruita sur montetoj ĉirkaŭ la netavolita kaj profunden en landon entranĉita golfo Port Jackson, kiu nun prefere nomiĝas Sydney Harbour kaj sur kiu hodiaŭ elstaras Sydney Opera House kaj Harbour Bridge. En la ĉirkaŭaĵo de la metropolita areo etendiĝas naciaj parkoj kaj marbordaj regionoj, kiuj enhavas kvanton da golfoj, riveroj kaj strandoj, inkluzive de konata Bondi Beach. En la urbo estas ankaŭ multe da parkoj, krom aliaj ankaŭ Hyde Park kaj Royal Botanical Gardens (Reĝaj botanikaj ĝardenoj).
Sidnejo estas, dank' al datenoj de Universitato Loughborough rezultantaj el ties esploroj, envicigita inter la mondurbojn[4], kiu konfirmas, ke Sidnejo estas monda centro de arto, modo, kulturo, amuzo, klerigado kaj turismo.
Sidnejo ankaŭ gastigis kelkajn ĉefajn internaciajn sportajn eventojn, kiel ekzemple 1938 British Empire Games, Someran Olimpikon en 2000, finalmatĉon Rugby World Cup 2003 kaj World Youth Day 2008. Ĉefa flughaveno en Sidnejo estas Aeroporto Sidnejo.
Famuloj
- tie mortis hungara pentristo Dezső Orbán
Vidindaĵoj
Turismaj allogaĵoj
- Operdomo de Sidnejo
- Ĉehavena Ponto de Sidnejo
- Plaĝo Bondi
- Akvario de Sidnejo
- Olimpika parko
- Ĉina kvartalo
- Turo de Sidnejo
- Zoo de Taronga
- Darling Harbour
- Fiŝbazaroj de Sidnejo
- Oceanworld
Muzeoj
- Artgalerio de Nov-Sudkimrio
- Aŭstralia Centro por Fotografio
- Muzeo de Moderna Arto
- Powerhouse Museum of Science and Design
- Observatorio de Sidnejo
- Muzeo de Sidnejo
- Auŝtralia Muzeo
Parkoj
Esperantistoj en Sidnejo
Vidu ankaŭ
La nomo Sidnejo povas celi ankaŭ la kanadan urbon Sidney (Brita Kolumbio) kaj supozeble ankaŭ aliajn lokojn. Krome, ankaŭ multaj homoj nomiĝas tiel (angle aŭ Sidney aŭ Sydney, en esperantigo ambaŭ Sidnejo, kiel persona aŭ familia nomo), ekzemple la poeto Sir Philip Sidney.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Year Book Australia, 2009. Australian Bureau of Statistics. Alirita 2008-02-20.
- ↑ Designing for Diversity: the Multicultural City. 1995 Global Cultural Diversity Conference Proceedings, Sydney. Australian Government Department of Immigration and Citizenship.
- ↑ Arthur Phillip The Voyage of Governor Phillip to Botany Bay.
- ↑ The World According to GaWC 2008. Globalization and World Cities Research Network, Loughborough University. Alirita 11-10-2009.