Silmariliono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrila paĝo de la Silmariliono.

Silmariliono (angle The Silmarillion [zi silmeRILien], el Kvenja titolo Quenta Silmarillion [kŭenta SilmarIllion] "Rakonto [de la] silmariloj (kvenje Silmarilli, genitive -on)) estas libro unuafoje eldonita anglalingve en 1973 de Christopher Tolkien. Kune kun la aŭtoro Guy KAY li redaktadis kaj finpreparis vastan gamon da skribaĵoj postrestantaj de la ĵus mortinta Tolkien. La tasko estis malfacila, ĉar la tekstoj devenis el la tuta vivodaŭro de Tolkien, kaj tre variis: Unuj longis, aliaj mallongis, unuj estis nefinitaj, kaj aliaj uzis nomojn ne kongruantajn kun la resto. Silmariliono estis la vera vivoverko de Tolkien, por kiu La Mastro de l' Ringoj estis nure flanka afero, kaj ŝajne Christopher tro senatente publikigis la sufiĉe koncizan verkon: Jaron post jaro poste li eldonadis mankantajn aŭ variajn tekstojn, ĉu en Unfinished Tales ("Nefinitaj Rakontoj"), ĉu en la seriego The History of Middle-earth ("Historio de Mez-Tero", ĝis 2002 12 volumenoj).

Enhavo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Kompare kun La Mastro de l' Ringoj kaj La Hobito, Silmariliono estas komplika libro - laŭ frua buŝ-recenzisto vera "Malnova testamento". Parte ĉar la lingvaĵo estas pli antikveca, parte ĉar apenaŭ aperas hobitoj, sed ĉefe ĉar ĝi ne vere havas unu kontinuan rakonton en si, sed multajn! Ĝi pritraktas la tutan historion de Mez-Tero, ekde ties ekkreiĝo fare de Dio, ĝis kie finiĝas La Mastro de l' Ringoj - etendo trans jarmiloj, kun senfinaj luktoj inter "bonuloj" kaj "malbonuloj", kaj eĉ inter la bonaj mem: Kaj Elfoj kaj Homoj interbatalas. Ĝi estas morna kaj ŝajne senespera libro, sed tre bela ĝuste pro tiu nigro, ekpenetrita de lumo, kio donas al ĝi aparte keltan trajton.

Resumego[redakti | redakti fonton]

La du Arboj Sanktaj, kiuj kune kun la stelaro pribrilas la mondon ĝis ilia morto.
  • Dio kreas la mondon kaj sendas tien svarmon da Ainur (praanĝeloj) kiuj iĝas Gedioj (Valar) kaj finpreparas la mondon (modlas, semas, metas astrojn ĉielen, ktp) antaŭ la alveno de la tri Gentoj: Elfoj, Homoj kaj Nanoj (Nanoj estas tradukataj 'Gnomoj' en la esperanta traduko de La Mastro de l' Ringoj per William Auld).
  • La Gedioj translokiĝas al sankta insulego okcidenta Aman, kie ili kreskigas du arbojn sanktajn kaj lumantajn, kiuj kune kun la stelaro pribrilas la mondon.
  • La Dio Aulë envia je la vera Dio kreas el ŝtono la Nanojn, kiuj estas detruitaj sed poste revivigitaj fare de Dio pro kompato.
  • La Elfoj vekiĝas ĉe la praa lago Cuiviénen [kuiVIEnen] ("Lago Vekiĝa"), kaj kelkaj ekmarŝadas okcidenten, logataj de la Gedioj kaj la lumego de la du Arboj. Kelkaj atingas la marbordon, kelkaj atingas mezvojan insulon, kaj kelketaj la destinon: Aman.
  • Amana Elfo Fëanor kaptas iom de la du-arba lumego en tri belegajn gemojn - la Silmariloj.
  • Melkor, la diablo inter la gedioj, mortigas la du arbojn, kaj fuĝas transmaren kun la Silmariloj de Fëanor.
  • Fëanor kaj ties sep filoj ĵuras sian kondamnon de Melkor kaj ke ili postĉasu la silmarilojn ĝis la fino de la mondo. Tio estas la eko de la tragika disiĝo de la Elfaj gentoj, kaj de eraoj de milito en Mez-Tero.
  • La Gedioj kreas la sunon kaj la lunon, kaj je la unua sunleviĝo vekiĝas la unuaj Homoj.
  • La elfaro de Fëanor alvenigas la "grizajn" elfojn, homojn kaj gnomojn de Beleriand, plej okcidenta regno de Mez-Tero, sed oriente de Gediujo. Komenco de multaj malpli "kosmaj" rakontoj, pri amo, herooj, interklanaj bataloj, intergentaj konfliktoj, kaj antaŭ ĉio, pri la milito kontraŭ la malamico
  • Post longega erao de bataloj kaj suferoj, naskiĝas Eärendil, kiu estante duone Elfo kaj duone Homo, estas sendita kiel ambasadoro al la gedioj transmaren. Li alvenas al ili kun unu el la silmariloj ligita frunte, kaj sukcesas konvinki ilin, ke nepras dia interago.
  • La Gedioj kaj la Bonaj popoloj kune venkas Melkor-on, ĵetante lin ekstermonden al eterna kondamno en malplena kosmo. Tamen, oni ne sukcesas kapti Sauron-on (servisto de Melkor). Eärendil postvivas kiel la stelo Venuso, kaj tiele la tri silmariloj poe kuŝiĝas ĉielen, maren kaj terprofunden.

Jen la vera Quenta Silmarillion. Krome la libro entenas interalie rakonton pri Númenor (la Atlantido de Tolkien), la Akallabêth [akallabez]. Ĝi estis insulo, kiun bonaj homoj ricevis donace de la Gedioj post la Granda Batalo, kaj kiun homa avido finfine sinkigis, ŝanĝante la mondon de ebena cirklo al tia ronda globo, kian ni konas hodiaŭ, kaj kia estis ankaŭ en la epoko de la Hobitoj.

Silmariliono ankoraŭ ne trovis sian Esperantan tradukiston.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]