Siruŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siruŝo
Սիրուշո
Bazaj informoj
Naskonomo Siranuŝ Harutjunjan
Naskiĝo 7-an de januaro 1987 (1987-01-07) (37-jaraĝa)
en Erevano
Edz(in)o Levon Kocharyan
Ĝenroj Popmuziko, Armena folka muziko, Muziko de Armenio, Romantika muziko, R&B
Profesio Kantistino, komponistino, tekstistino
Instrumentoj Voĉa muziko, piano
Aktivaj jaroj 1999 — nuntempo
Retejo Siruŝo.am
vdr

Siruŝo, estas la artista nomo de Siranuŝ Harutjunjan (arm. Սիրուշո, nask. 7-a de januaro 1987 en Erevano en Armenio) – armena kantistino de pop, R&B kaj tradicia armena muziko. Unuafoje ŝi aperis en disaŭdigo kiam ŝi estis 7-jara. Kiam ŝi estis 9-jara Siruŝo ricevis premion pro la kanto Lusabac.

Ŝi estas populara ne nur en Armenio sed ankaŭ koncertas en aliaj landoj kiel ekzemple: Irano, Rusio, Kartvelio, Pollando, Jordanio, Kanado, Francio, Grekio, Britio, Svedio, Germanio, Egiptio, Belgio, Usono.

Ŝia unua albumo titolita Siruŝo aperis en 1999, la dua – Sheram en 2005, tria, Hima, en 2007, en 2008 Qele Qele (titolo de la kanto prezentita samjare en Eŭrovido) kaj en majo 2010 aperis la KD "Havatum em".

En unua konkurso de la armenaj muzikaj premioj, ŝi ricevis premiojn en kategorioj "Promesa armena muzikisto", "Plej bona albumo" kaj "Plej bona kantistino".

En 2007 ŝi legis poentadon de Armenio en Eŭrovido.

Ŝi kantis por Armenio en Eŭrovido-Kantokonkurso 2008, en Belgrado, en Serbio. La 20-an de majo 2008 ŝi kvalifikis sin al finalo de Eŭrovido, dum kiu ŝi ricevis 199 da poentoj kaj okupis 4-an lokon. Ŝia kanto ĉe Eŭrovido nomiĝis "Qele, qele" (venu, venu)

Eksteraj ligiloj