Skrochovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skrochovice
(Škrochovice)
germane Skrochowitz
vilaĝo
Filia preĝejo de Naskiĝo de sankta Johano Baptisto
Oficiala nomo: Skrochovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Brumovice
Historia regiono Silezio
Montaro Opava montetaro
Fervoja haltejo Skrochovice
 - fervojlinio n-ro 310
Domoj 107 2009
Situo Skrochovice
 - koordinatoj 50° 00′ 47″ N 17° 47′ 02″ O / 50.01306 °N, 17.78389 °O / 50.01306; 17.78389 (mapo)
Katastro 2,76 km² (276 ha) Skrochovice
Loĝantaro 325 (2021)
Denseco 117,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 74
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Skrochovice
Portalo pri Ĉeĥio

Skrochovice (antaŭe Škrochovice, germane Skrochowitz, pole SkrochowiceSzkrochovice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Brumovice en distrikto Opava. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km oriente de Brumovice. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 107 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 325 loĝantoj.

Skrochovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,76 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1377.

Dum invado en Pollando en septembro de 1939 estis en areo de eksa sukerfarejo establita dua nazia koncentrejo sur teritorio de hodiaŭa Ĉeĥio (la unua estis fondita en marto de 1939 en Ostrov), ties komandanto estis Heinrich Jöckel. Estis ĉi tie malliberigitaj poloj kaj judoj el Supra Silezio (el Teŝinio kaj ĉirkaŭaĵo de Katowice). Inter la malliberigitoj estis ankaŭ veterano de silezia ribelo Wiktor Siminski (1897-1966) [1][2] kaj pola verkisto Gustaw Morcinek (1891-1963). En duono de januaro de 1940 la malliberigitoj estis deportitaj ĝis koncentrejo en Sachsenhausenu. En la koncetrejo estis post ili plutenigataj soldatoj de aliancanaj soldataroj. En majo de 1946 korprestaĵoj de 13 malliberigitoj (Jerzy Sutter, Szymon Windholz, Aleksander Wyżgoł, Michał Żabiński, Jan Zander, August Sekuła, Józef Żurowski, Józef Stachow, Jesuar Gerszel Goldstoff, Jan Pilarz, Dawid Liebman, Jan Mrozik kaj Ludwik Zemanek) eltombigitaj kaj sepultitaj en tombejo en Skrochovice, kie estis konstruita en la jaro 1967 monumento omaĝe al ili.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869385
1880525
1890566
1900560
1910520
1921490
JaroLoĝantoj
1930525
1950345
1961375
1970335
1980308
1991316
JaroLoĝantoj
2001318
2011304
2021325

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la vilaĝo kondukas fervojlinio Olomouc - Opava kaj ŝoseo I/57. En Skrochovice troviĝas ŝosea limpasejo Skrochovice - Boboluszki ĝis pola vilaĝo Boboluszki.

Referencoj[redakti | redakti fonton]