Sofoklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sofoklo

Sofoklo (en greka Σοφοκλῆς, Sofoklēs, ĉirkaŭ 497/6 a.K. – vintro de 406 aŭ 405 a.K.)[1][2] estis antikva greka dramisto (inter Esĥilo kaj Eŭripido, nome unu el tri klasikaj tragediistoj, kies verkitaj tragedioj survivis), pastro kaj politikisto de Ateno. Li estis ankaŭ generalo de la Atena Imperio dum la Peloponeza Milito, kaj dum sia servo, li estris kontraŭ la peloponeza insulo Samoso.

Li estas ĉefe konata pro sia abunda verkado. Li verkis 123 teatraĵojn. Liaj plej famaj verkoj estas la Tri Tebaj Tragedioj ('Reĝo Edipo', 'Antigona' kaj 'Edipo en Kolono'). Liaj unuaj verkoj estis verkitaj post tiuj de Esĥilo, kaj antaŭ aŭ samtempe kun tiuj de Eŭripido. Dum preskaŭ 50 jaroj, Sofoklo estis la plej celebrata dramaturgo en la teatraj konkurencoj de la urboŝtato Ateno kiuj okazis dum la religiaj festivaloj de Lenaia kaj de Dionizo. Li konkurencis en ĉirkaŭ 30 konkurencoj, venkis eble en 24, kaj neniam estis juĝita pli malsupre ol ĉe la dua rango. Esĥilo siaflanke venkis en 14 konkurencoj, kaj estis foje venkita de Sofoklo, dum Eŭripido venkis nur en 4 konkurencoj.[3]

La plej famaj tragedioj de Sofoklo aperigas la rolulojn de Edipo kaj de Antigona: ili estas ĝenerale konataj kiel la Tebaj Tragedioj, kvankam ĉiu verko estas fakte parto de diferenca tetralogio, kies aliaj membroj estas nune perditaj. Sofoklo influis la disvolviĝon de la teatra arto, ĉefe per aldono de tria aktoro, tiele reduktante la gravon de la ĥoro en la prezentado de la intrigo. Li disvolvigis ankaŭ la rolulojn al pli granda etendo ol pli fruaj dramaturgoj kiaj Esĥilo.[4]

Verkoj

Marmora statueto de greka poeto, eble Sofoklo

Laŭ la 10-a-jarcenta enciklopedio Suido Sofoklo verkis almenaŭ 123 teatraĵojn. La plimulto da ili perdiĝis. Nur la jenaj sp tragedioj estas ankoraŭ komplete konataj:[5]

Krome oni povas aluadi al La flarhundoj (ĉirkaŭ 450 a.K.; satirusa ludo).

Vivo

La ĉefaj fontoj el kiuj devenas la biografia informo estas la Vivo de Sofoklo verkita de anonimulo en la 1-a jarcento, krom disaj fragmentoj troveblaj en la verkoj de Plutarko, Ateneo, Aristotelo kaj aliaj aŭtoroj. La Suido dediĉis al li mallongan artikolon. Ankaŭ aliaj aŭtoroj de la Antikveco, inter kiuj menciindas Duris de Samos, verkis pri li, sed iliaj verkoj ne konserviĝis.

Sofoklo, filo de Sofilo, estis riĉa membro de la kampara demos (malgranda komunumo) de Kolono Hipio en Atiko, kio iĝos poste scenaro por unu el liaj verkoj, kaj li estis verŝajne naskita tie.[1][6] Li naskiĝis kelkajn jarojn antaŭ la Batalo de Maratono en 490 a.K.: la preciza jaro estas neklara, kvankam 497/6 estas la plej verŝajnaj.[1][7] Sofoklo estis naskita en riĉa familio (lia patro estis produktanto de kirasoj aŭ aliaj armiloj) kaj li estis altagrade edukita. Lia instruisto Lampro, lernigis al li dancon kaj ludadon de la liro. Kiam li estis 16jaraĝa jam estris la ĥoron kiu celebris per peano la venkon de la batalo de Salamino, en la jaro 480 a. K., kie partoprenis ankaŭ lia rivalo Esĥilo kiel luktanto la saman jaron kiam naskiĝis la alia tragediisto Eŭripido.

Oni atribuis al li fizikan belon sed malfortan voĉon. Li emis al gimnastika ekzercado, al muziko kaj danco. Iom post la jaro 460 a.K. li edziĝis al Nikostrata, kun kiu li havis filon: Iofon, kiu dediĉis sin ankaŭ al la tragedio. Jam 50jaraĝa li enamiĝis al prostituino, nome Teorido de Siciono. Kun ŝi li havis filon Ariston, siavice patro de Sofoklo la Juna, kiun Sofoklo ege estimis kaj kiu iĝis ankaŭ tragediverkisto. La Suido mencias la nomojn de aliaj tri filoj de Sofoklo el kiuj ne ekzistas pli da informo.

La unua arta sukceso de Sofoklo estis en 468 a.K., kiam li ricevis unuan premion en la Dioniza teatrokonkurenco super la rega mastro de atena dramo, nome Esĥilo.[1][8] Laŭ Plutarko, la venko venis sub nekutimajn cirkonstancojn. Anstataŭe de sekvado de la ofta kutimo de elektado de juĝistoj inter multaj eblaj, la arkonto petis al Kimon kaj al la aliaj strategoj prezentiĝi por decidi la venkinton de la konkurso. Plutarko plue aldonas ke sekve de tiu perdo Esĥilo baldaŭ foriris al Sicilio.[9] Kvankam Plutarko diras ke tio estis la unua produktado de Sofoklo, nun oni supozas, ke eble lia unua produktado estis verŝajne en 470 a.K.[6] Triptolemo estis verŝajne unu el la teatraĵoj kiun Sofoklo prezentis ĉe tiu festivalo.[6]

En 480 a.K. Sofoklo jam estis elektita por gvidi la peanon aŭ glorkanton (korusĉanto al dio), festante la grekan venkon super la persoj ĉe la Batalo de Salamis.[10] Frue en sia kariero, la politikisto Kimon eble estis unu el liaj patronoj, kvankam se li estis tio, ekzistis neniu malemo portita fare de Periklo, la rivalo de Kimon, kiam Kimon estis ekzilita en 461 a.K.[1] En 443/2 li funkciis kiel unu el la hellenotamiai, trezoristoj aŭ kasistoj de Ateno, helpante administri la ekonomion de la grandurbo dum la politika potencpreno de Periklo.[1] Laŭ la Vita Sophoclis, en 441 a.K. li estis elektita unu el dek strategoi, altaj administraj oficialuloj kiuj komandis la armetrupojn, kiel juniora kolego de Periklo, kaj li deĵoris en la atena kampanjo kontraŭ Samoso; li laŭsupoze estis elektita al tiu pozicio kiel rezulto de sia produktado de Antigono.[11] Laŭ la biografo anonima, li ne distingiĝis speciale kiel politikisto sed li amis sian urbon kaj malakceptis invitojn de gravaj aŭtoritatoj de aliaj urboj por ne abandoni Atenoj. Legenda rakonto asertas, ke, malaperinta orkrono de la Akropolo, Heraklo aperis antaŭ Sofoklo kaj montris al li kie kaŝiĝis la krono. Post ties rekupero, Sofoklo uzis la ricevitan rekompenson por konstrui sanktejon dediĉitan al Heraklo denoncinta. Ĉiukaze ŝajne en 420 a.K., li bonvenigis kaj starigis altaron por la bildo de Asklepio ĉe sia domo, kiam la diaĵo estis prezentita al Ateno. Por tio, li ricevis la postmortan epiteton Deksion (ricevinto) fare de la Atenanoj.[12] Li ankaŭ estis elektita, en 413 a.K., unu el la komisaroj (probouloi) kiuj reagis al la katastrofa detruo de la atena ekspedicia trupo en Sicilio dum la Peloponeza Milito.[13]

Sofoklo mortis en la aĝo de naŭdek aŭ naŭdek-unu en la vintro de 406/5 a.K., vidinte ene de sia vivdaŭro kaj la grekan venkon en la Persaj Militoj kaj la sangoverŝado de la Peloponeza Milito.[1] Kiel ĉe multaj famaj viroj en grek-romia antikvo, lia morto inspiris kelkajn apokrifajn rakontojn. La plej fama estas la sugesto ke li mortis pro la trostreĉiĝo provi deklami longan frazon de sia Antigono sen paŭzi por preni spiron. Alia raporto indikas, ke li sufokiĝis manĝante vinberojn ĉe la Antesteria festivalo en Ateno. Tria diras ke li mortis pro feliĉo post venkado ene de sia fina venko ĉe la Grandurba Dioniza.[14] Kelkajn monatojn poste, komika poeto, en teatraĵo titolita La Muzoj, skribis tiun panegiron: "Benita Sofoklo, kiu havis longan vivon estas, estis viro kaj feliĉa kaj talenta, kaj la verkisto de multaj bonaj tragedioj; kaj li finis sian vivon bone sen suferspertado de ajna misfortuno."[15] Laŭ kelkaj raportoj, aliflanke, liaj propraj filoj provis havi lin deklarita nekompetenta proksime de la fino de lia vivo (certe li estis ofte akuzita pro avareco); li laŭdire refutis ilian akuzon en tribunalo per legado de lia neankoraŭludita Edipo ĉe Kolono.[16] Ankaŭ unu el liaj filoj, Iofon, kaj nepo, ankaŭ nomita Sofoklo, iĝis dramistoj.[17]

Verkaro kaj heredo

Portreto de la greka aktoro Eŭiaon en la vreko de Sofoklo nome Andromeda, ĉ. 430 a.K.

Tradukoj

(Esperante)

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Sommerstein (2002), p. 41.
  2. La jaro de lia nasko estas kontestata, kun 488 a.K, 495 a.K kaj 496 a.K ĉiu havas rekomendantojn. La jaro 495 a.K. verŝajne estas plej preferata de eminentaj historiistoj.
  3. Encyclopaedia Britannica, Inc.
  4. Freeman, p. 247.
  5. Suda (eld. Finkel et al.): s.v. Σοφοκλῆς.
  6. 6,0 6,1 6,2 Sommerstein (2007), p. xi.
  7. Lloyd-Jones 1994, p. 7.
  8. Freeman, p. 246.
  9. Life of Cimon 8. Plutarko eraras pri la morto de Esĥilo dum tiu veturado; li pluproduktis teatraĵojn en Ateno dum alia jardeko.
  10. McGraw-Hill Encyclopedia of World Drama: An International Reference Work in 5 Volumes, Volume 1, "Sophocles".
  11. Beer 2004, p. 69.
  12. Clinton, Kevin "The Epidauria and the Arrival of Asclepius in Athens", en Ancient Greek Cult Practice from the Epigraphical Evidence, eldonita de R. Hägg, Stockholm, 1994.
  13. Lloyd-Jones, pp. 12–13.
  14. Schultz 1835, pp. 150–1.
  15. Lucas 1964, p. 128.
  16. Cicero rerakontas tiun historion en sia De Senectute 7.22.
  17. Sommerstein (2002), pp. 41–42.

Literaturo

  • Beer, Josh (2004). Sophocles and the Tragedy of Athenian Democracy. Greenwood Publishing. ISBN 0-313-28946-8
  • Freeman, Charles. (1999). The Greek Achievement: The Foundation of the Western World. New York: Viking Press. ISBN 0-670-88515-0
  • Hubbard, Thomas K. (2003). Homosexuality in Greece and Rome: a Sourcebook of Basic Documents.
  • Johnson, Marguerite & Terry Ryan (2005). Sexuality in Greek and Roman Society and Literature: a Sourcebook. Routledge. ISBN 0-415-17331-0, ISBN 978-0-415-17331-5
  • Lloyd-Jones, Hugh (eld.) (1994). Sophocles. Ajax. Electra. Oedipus Tyrannus. Harvard University Press.
  • Minghella, Anthony (1987). Unua epizodo de la verko de BBC nome Inspector Morse The Dead of Jericho.
mencias Sofokoln kiel la "murdisto."
  • Lucas, Donald William (1964). The Greek Tragic Poets. W.W. Norton & Co.
  • Plato. Plato in Twelve Volumes, Vol. 5 & 6 tradukitaj de Paul Shorey. Cambridge, MA, Harvard University Press; London, William Heinemann Ltd. 1969.
  • Schultz, Ferdinand (1835). De vita Sophoclis poetae commentatio. Phil. Diss., Berlin.[1]
  • Scullion, Scott (2002). Tragic dates, Classical Quarterly, new sequence 52, pp. 81–101.
  • Sommerstein, Alan Herbert (2002). Greek Drama and Dramatists. Routledge. ISBN 0-415-26027-2
  • Sommerstein, Alan Herbert (2007). "General Introduction" pp.xi-xxix in Sommerstein, A.H., Fitzpatrick, D. and Tallboy, T. Sophocles: Selected Fragmentary Plays: Volume 1. Aris and Phillips. ISBN 0-85668-766-9
  • Sophocles. Sophocles I: Oedipus the King, Oedipus at Colonus, Antigone. 2nd ed. Grene, David and Lattimore, Richard, eds. Chicago: University of Chicago, 1991.
  • Encyclopaedia Britannica, Inc. "Macropaedia Knowledge In Depth." The New Encyclopaedia Britannica Volume 20. Chicago: Encyclopaedia Britannica, Inc., 2005. 344-346.

Eksteraj ligiloj