Solovka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Solovka (stacidomo).
Solovka
vilaĝo en Ukrainio • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 89462
Demografio
Geografio
Geografia situo 48° 22′ N, 22° 16′ O (mapo)48.372522.271944444444Koordinatoj: 48° 22′ N, 22° 16′ O (mapo) [+]
Alto 103 m [+]
Areo 0,16 km² (16 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Solovka (Transkarpatio)
Solovka (Transkarpatio)
DEC
Solovka
Solovka
Situo de Solovka
Solovka (Ukrainio)
Solovka (Ukrainio)
DEC
Solovka
Solovka
Situo de Solovka

Map

vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Solovka, ukraine Соловка, hungare Szalóka estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Solovka situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso - kiu samtempe estas la hungara landolimo (kontraŭe troviĝas Tiszaszentmárton -, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Berehove-Ĉop. La lasta troviĝas 11, Uĵhorodo 43 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1464 en formo Zaloka. Post la mezepoko foje ĝi apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1910 loĝis en Szalóka 791 homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Szalóka apartenis al Hungara reĝlando, al Szabolcs, al distrikto de Mándok, poste al Ĉeĥoslovakio. Szalóka rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis 108 hungarojn al la gulago, el ili tie mortis 58. Ekde 1945 Solovka apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis, kies teroj estis disdonitaj inter la vilaĝanoj en 2000. En 2001 loĝis en Solovka 825 homoj, (749 hungaroj). Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, interretejo, poŝto, kuracejo, vendejoj.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]