Souleymane Bachir Diagne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Souleymane Bachir Diagne
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1955 (1955-11-08) (68-jaraĝa)
en Sankt-Luizo
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Senegalo vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-GrandUniversitato de Parizo 1 Panteono-SorbonoUniversitato Harvard • Supera normala lernejo • Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • filozofo de scienco • filozofo vd
Laborkampo filozofiologikoAfrika filozofio vd
Doktoreca konsilisto Jean-Toussaint Desanti vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Souleymane Bachir Diagne (naskiĝinta la 8-an de novembro 1955 en Saint-Louis. Senegalio) estas filozofo, profesoro de filozofio kaj de la franca lingvo ĉe la Universitato Kolumbio en Novjorko, kiu estas universitato tutmonde konata pro sia fako de postkoloniaj studoj, kreita de Edward Wadie Saïd kaj Gayatri Chakravorty Spivak. Edukita en la tradicio de Sufi kaj klera, racia Islamo, li estas specialisto pri islama filozofio, sed ankaŭ pri la historio de la sciencoj, sed ankaŭ specialisto pri islama filozofio. Li rekomendas universalismon kiu respektas plurecajn identecojn kaj defendas postkoloniajn tezojn pri la " decentrado de la mondo" por alstrebi "pluriversalecon"[1].

Riĉa je la kulturoj de tri kontinentoj, Afriko, Eŭropo kaj Usono, li estas unu el la ĉefaj intelektaj figuroj de nia tempo kaj unu el la plej respektataj nuntempaj afrikaj kleruloj. En 2004, la franca gazeto Le Nouvel Observateur publikigis dosieron pri la «25 grandaj pensuloj de la tuta mondo» en kiu li estis menciita kaj en 2007, li viciĝas inter «la 100 personecoj kiuj faras Afrikon», laŭ la semajna revuo Jeune Afrique (Juna Afriko)[2].

Iama vic-dekano de la fakultato de literaturo kaj homsciencoj ĉe la Universitato Cheikh Anta Diop de Dakaro, li estis nomumita konsilisto por la edukado kaj la kulturo en 1993 de la prezidento de la Respubliko de Senegalo Abdou Diouf, posteno kiun li okupis ĝis 1999.[3]

Souleymane Bachir Diagne estas kundirektoro de la revuo Éthiopiques (senegala revuo de literaturo kaj de filozofio), membro de la eldona komitato de la Revue d’histoire des mathématiques (Revuo de la historio de matematiko, publikigita de la societo de matematiko de Francio), membro de la eldona komitato de Présence Africaine (Afrika ĉeesto), membro de la internacia scienca komitato de Diogenes (ĵurnalo de filozofio kaj de sociaj sciencoj, publikigita de la internacia konsilio de filozofio kaj de sociaj sciencoj de UNESKO, membro de la scienca komitato de la Konsilio por la disvolviĝo de esploro en sociaj sciencoj en Afriko, membro de la afrika kaj malagasa komitato por la supera edukado (CAMES), membro de la Konsilio de la Estonteco de UNESKO.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Souleymane Bachir Diagne precipe publikigis pri filozofio ĉe la franca eldonejo Albin Michel. Li estas la verkinto de proksimume dudek libroj kiuj temas interalie pri filozofia kaj kritika pensado en Islamo, la influo de la pensado de Bergson sur Léopold Sédar Senghor kaj Muhammad Ikbal aŭ eĉ la rilatojn inter Afriko kaj la Okcidento.

Li estas la verkinto de multaj artikoloj kaj kontribuaĵoj al diversaj ĵurnaloj kaj publikaĵoj.

  • (en) The cultural question in Africa (kune kun Henri Ossébi), Dakar, Éditions Codesria, 1996
  • (fr) En quête d'Afrique(s) : universalisme et pensée décoloniale (En serĉo de Afriko(j): universalismo kaj malkolonia penso), kune kun Jean-Loup Amselle, Éditions Albin Michel, 2018 (ISBN 978-2226397195)
  • (fr) Le fagot de ma mémoire (La pakaĵo de mia memoro), aŭtobiografio, eldonejo Philippe Rey, 2021 (ISBN 978-2848767703)

Tradukarto[redakti | redakti fonton]

La temoj de tradukado, universaleco kaj plureco, estas je la kerno de la verkaro de Souleymane Bachir Diagne.

Inter la verkaro de la aŭtoro troviĝas ankaŭ aŭtoro de la eseo De langue à langue, l’hospitalité de la traduction (De lingvo al lingvo, la gastamo de tradukado), eldonejo Albin Michel (2022), eseo en kiu li laŭdas la tradukarton kiel humanisma ponto inter la lingvoj kaj kulturoj[4].

  • (fr) "Si la traduction manifeste le plus souvent une relation de profonde inégalité entre langues dominantes et langues dominées, elle peut aussi être source de dialogue et d’échanges" (traduko: Se tradukado plej ofte manifestas rilaton de profunda malegaleco inter superregantaj lingvoj kaj regintaj lingvoj, ĝi ankaŭ povas esti fonto de dialogo kaj interŝanĝoj).
  • (fr) "Faire l'éloge de la traduction, « la langue des langues », c'est célébrer le pluriel de celles-ci et leur égalité ; car traduire, c'est donner dans une langue hospitalité à ce qui a été pensé dans une autre" (traduko: Laŭdi tradukadon, 'la lingvo de la lingvoj', estas festi la plurecon de tiuj ĉi kaj ilian egalecon, ĉar traduki estas doni gastamon en unu lingvo al tio kion oni pensis en alia).

- Souleymane Bachir Diagne.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pluriversaleco: neologismo kreita el "plureco" kaj "universaleco", kiun inventis la argentina semiologo Walter Mignolo.
  2. «25 grands penseurs du monde entier» (25 grandaj pensuloj el la tuta mondo), Dossieroj de Nouvel Observateur, 2004.
  3. Grégoire Kauffmann, « Souleymane Bachir Diagne, le "gai savoir" métissé», L'Histoire nr-o 476, oktobro 2020, p. 26-27.
  4. (fr) Pascale Paradoux, Souleymane Bachir Diagne: la traduction, un pont entre les humanités (podkasto), RFI, la 1-an de aŭgusto 2022

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tradukscienco

Ngugi wa Thiong'o

Aimé Césaire

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(franca) Podkasto: Souleymane Bachir Diagne: la traduction, un pont entre les humanités