Spiralaj Sonorilturoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Spirala Sonorilturo (Nantes)

La sonorilturo de kirko plej ofte konsistas en kvadrata turo el ŝtono sur kiu baziĝas piramido superelstarita de spajro. Spirala sonorilturo estas sonorilturo, kies spajro estas spirala, ofte kovrita per ardezoj. Ĉirkaŭ cento da tiaj sonorilturoj ekzistas en Eŭropo.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Du hipotezoj varias pri la origino de la tordeco. Iuj estas konstruitaj spiralformaj por efektivigi arkitekturan teknikan rimarkindaĵon. Oni citas en Francio tiun de Mouliherne aŭ de Fontaine-Guérin en Anĵuo, de Treignac en Corrèze aŭ de Saint-Outrille en la departemento Cher.

Oni povas citi ankaŭ tiun de la domo de la Kompanoj de la Devo en Nantes, kiu estas vera artaĵo, majstroverko. En la domo maketo klarigas ĝian konstruaĵon. En Germanio, la tegmento de urbpordo en Duderstadt estis jam tordita en la 15-a jarcento kaj turniĝas de dekstre maldekstren.

Aliaj sonorilturoj iĝis torditaj laŭ la fluo de la tempo, kiel en la vilaĝo de Fougeré en Maine-et-Loire : ĝi ricevis deformon pro kvar turnoventegoj, naturaj katastrofoj, en 40 jaroj. Iuj arkitektoj, kiel Viollet-le-Duc opinias, ke iuj sonorilturoj iĝis helicoidaj sekve de malbona sekigo de la ligno. Efektive estas pruvite, ke la ĉarpentaĵo de iuj sonorilturoj ŝanĝiĝis maljuniĝante.

La ligno ondotordiĝas preskaŭ ĉiam, ĝia natura rotacia direkto estas de la maldekstro al la dekstro. En sonorilturo sufiĉas rotacio de dudekona grado je la bazo de la fosto, centra kaj ĉefa peco, por ke tiu atingu okonan turniĝon (45°) je la pinto, kaŭzante tordecon de la ĉarpenta tutaĵo. Samtempe kun la jaroj, kun la renoviĝo de la tegmento, la difekto plibeliĝas. La tordeco de la preĝejo Notre-Dame, en Puiseaux (Loiret) devenas de malbona sekigo de la ligno.

Tro granda pezo de la tegmenta kovraĵo eventuale povas ankaŭ fleksigi la bazon de la strukturo, kaŭzante subfleksiĝon de la ĉarpentaĵo kaj la spiralon de la sonorilturo. Estas la kazo en Chesterfield en Anglio, kiu estas kovrita per platoj el plumbo. Nuntempe, la konstruo de maketo de helicoida sonorilturo estas provaĵo por la metilernantoj ĉarpentistoj de la kompanoj de Tour de France (Ĉirkaŭiro de Francio).

Principoj de konstruo de sonorilturoj okangulaj el ligno[redakti | redakti fonton]

Okangulaj sonorilturoj[redakti | redakti fonton]

Multaj sonorilturoj iĝintaj spiralaj pro la tempo estas okangulaj t.e. ilia pinto inkludas ok facojn. Tiajn oni vidas en mezaj urboj. Ĉar, kiam centloĝanta paroko konstruas sian preĝejon, ĝia sonorilturo havas preskaŭ ĉiam du aŭ kvar facojn. Pro la kostoprezo. Aliflanke, kiam la paroko enhavas pli ol 10 000 loĝantojn, oni turnas sin al metiistoj specialistoj pri tiu ĝenro de konstruo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La okangulaj sonorilturoj el ligno konsistas el :

  • fosto : vertikala trabo je la centro de la piramido. Tio estas la ĉefa peco de la konstruo. Sur ĝi premas la pezo de la ĉarpento.
  • malsamaj stegoj : stego estas lignpeco metita je pluraj niveloj de la spajro. Ĝi estas fiksita inter ĉiu faco de la tegmento kaj la fosto, tiel pli solidigante la tutaĵon de la ĉarpento.
  • krucetaĵoj : krucformaj pecoj el ligno metitaj inter du niveloj de ligno por malhelpi la misformiĝon de la aliaj pecoj, la disfalon.
  • Krucetaĵo plej agas, kiam ĝia angulo estas 45°. En la okangulaj sonorilturoj, la krucetaĵoj de la piramido havas angulon kiu povas superi 45°. La okangulaj sonorilturoj prezentas pli da eblecoj iĝi spiralaj (torditaj).

Subfleksiĝoj[redakti | redakti fonton]

La sonorilturo baziĝas sur la fosto; la scienco de la ĉarpentisto devas dispartigi la pezon de la tegmento sur la masonaĵo aŭ la ŝtonturo kiu portas ĝin. La fosto baziĝas sur du traboj kruce jungitaj, laŭ la duonligna tekniko. Tiuj ambaŭ traboj baziĝas sur la masonaĵo. Tiu enlokiĝo, forigante al ĉiu de ambaŭ partoj de ĝia dikeco, kaŭzas punkton de malfirmeco. Do ĉi tiuj povas fleksiĝi pro la pezo, kaŭzante la subfleksiĝon de la sonorilturo, ĉar la flankoj iĝantaj tro longaj por la fosto, kompense spiralturniĝas. Sed tiu spiralo okazas nur pro la tro granda pezo de la tegmento, kelkfoje okaze de anstataŭigo de la tegmento.

Povas esti, ke la tegmentistoj uzas materialojn malsamajn de tiuj unue uzitaj. Verŝajne tio estas la kazo de la sonorilturo en Chesterfield, kies tegmento el lariko kovrita per folioj el plumbo pezas 50 tunojn, la ĉarpento subfleksiĝis turniĝante.

Dispartigo en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

St. Margarethen-Kirche en kvartalo Heimbach-Weis (Neuwied, Germanio)


Estas du lokaroj de spiralaj sonorilturoj en Eŭropo, unu en Francio en Anĵuo kaj alia en Belgio en la provinco de Lieĝo. Ekzistas ĉirkaŭ cento da tiaj sonorilturoj, tiel dispartigitaj :

Probable ne ĉiuj estas listigitaj, l'association des clochers tors d'Europe, la asocio de la spiralaj sonorilturoj eltrovas iujn novajn ĉiujare. El la cento entabeligita en 2003, oni povas aserti ke tridek unu estas volaj konstruaĵoj kaj kvindek estas akcidentaj. Plejmultaj estas piramidaj krom tiuj de Kopenhago kaj de Romo kiuj estas konstruaĵoj el ŝtono. Ili estas dispartigitaj tiel :

  • okangulaj sonorilturoj (94 el 101)
  • sesangulaj sonorilturoj (3 : Dinéault, Échirolles kaj Nogent-sur-Vernisson)
  • kvinangula sonorilturo (Nantes)
  • kvadrata turo (3 : Aubigny-sur-Nère, Niedermorschwihr, Orléans)

La kovromaterialoj estas plejofte ardezoj, sed oni trovas ankaŭ tegolojn, vernisajn tegolojn, ŝindojn, metalon (kupro, zinko, plumbo).

La senco de rotacio varias laŭ la lando :

  • En Germanio : 63% turniĝas de dekstre al maldekstre
  • En Aŭstrio kaj en Svislando : 100% turniĝas de dekstre al maldekstre
  • En Belgio : 75% turniĝas de maldekstre al dekstre
  • En Francio : 78% turniĝas de maldekstre al dekstre

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]