Sterkorariedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rabmevoj
Pomarina rabmevo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Stercorariidae
Gray, 1871
Genro: Stercorarius
Brisson, 1760

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La rabmevoj estas marbirdoj de la familio Sterkorariedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj birdoj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Latinscienca nomigo estas iom komplika ĉe la tri specio de genro Stercorarius, kiuj ne estas ankaŭ nomataj Catharacta, ĉar la tri nomoj de specio, tio estas longicaudus, parasiticus kaj pomarinus povus esti uzataj por la tri samgenraj specioj, nome longicaudus signifas en la latina longvosta kaj la tri specioj estas tiaj, parasiticus signifas parazita kaj la sep rabmevoj estas tiaj kaj fine pomarinus signifas kun karnaĵo ĉe nazobazo kaj la sep rabmevoj havas tion. Kiam la naciaj lingvoj aŭ Esperanto mem kopias tiujn nomigojn kontribuas al la konfuzo inter tre similaj specioj. Almenaŭ longicaudus estas la pli longvosta.

Krome inter la tri specioj foje klasita kiel Catharacta, escepte la Granda rabmevo Stercorarius skua (Catharacta skua), okazas simila konfuzo, nome inter la Ĉilia rabmevo, Stercorarius chilensis (Catharacta chilensis), la Sudpolusa rabmevo, Stercorarius maccormicki (Catharacta maccormicki) kaj la Bruna rabmevoAntarkta rabmevo, Stercorarius antarctica (Catharacta antarctica), ĉr ĉiuj estas brunaj, ĉiuj estas sudpolaj, do antarktaj kaj ne nur la Ĉilia rabmevo videblas en la marbordoj de Ĉilio.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La rabmevoj faras neston surgrunde en mezvarmaj kaj arktaj regionoj kaj estas longdistance migrantoj.

For la reprodukta sezono ili manĝas fiŝojn, iternaĵojn kaj kadavraĵojn. Multaj estas parte kleptoparazitaj, per atakado de mevoj, ŝternoj kaj aliaj marbirdoj por forpreni siajn predojn; la plej grandaj specioj ankaŭ regule mortigas kaj manĝas plenkreskajn birdojn ĝis la grando de Nigramantela mevo. Ĉe reproduktejoj ili manĝas plej ofte lemingojn, kaj ovojn kaj idojn de aliaj birdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas mezgrandaj ĝis grandaj birdoj, ĝenerale de griza aŭ bruna plumaro, ofte kun blankaj markoj en la flugiloj. Ili havas longecajn bekojn kun hokoformaj pintoj kaj retajn piedojn kun akraj krifoj. Ili ŝajnas grandaj malhelaj mevoj, sed ili havas karnaĵon supre la supra makzelo. Ili estas fortaj kaj akrobataj flugantoj.

Ĉe la tri plej etaj specioj (ĉiuj Holarktaj), reproduktuloj havas da du centrajn vostoplumojn klare plilongigitajn kaj almenaŭ kelkaj plenkreskuloj havas blankon en supraj partoj kaj helflavon en la kolo, ecoj kiujn la plej grandaj specioj (ĉiuj indiĝenaj el la Suda Hemisfero escepte la Granda rabmevo) ne kunhavas.

Rabmevo en Antarkto

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Rabmevoj rilatas al mevoj, karadriedoj, aŭkoj kaj similaj birdospecioj. Rabmevoj estas ofte disigitaj en du genroj kun la pli etaj specioj en Stercorarius, kaj la grandaj specioj lokitaj en Catharacta. Tamen ne estas genetika bazo por tiu separigo. La DNA de Larĝvosta rabmevo kaj la Granda rabmevo (kion oni heredas nur el la patrino) estas vere pli rilataj inter si ol kun iu ajn el la rabmevoj ĉu arktaj ĉu longvostaj ĉu el la Suda Hemisfero. Pro tio hibridiĝo eble ludas elstaran rolon en evoluo de la diverseco de rabmevoj de la Norda Hemisfero.

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]