Sukerpaĉjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sukerpaĉjosukerpanjo estas kromnomo por persono kiu donas monon, donacojn aŭ alian materialan rekompencon, kontraŭ sociaj rilatoj. La naturo de la rilato de la "sukerpaĉjo" kun la ricevanto de la avantaĝoj povas inkluzivi sekson aŭ esti karakterizita per intimeco, sed ĉi tio ne ĉiam estas la kazo. [1] La paganta partio en la rilato estas kutime pli riĉa kaj pli maljuna. [2] La rilato foje estas kromnomita sukerrendevuado.

La esprimo estis pruntita el la angla en multe nacilingvajn diskursojn, kaj estas pli ofta ol la komplementa esprimo sukerbebo, kiu priskribas la ricevanton de financaj plezuravantaĝoj. La esprimo sukerpanjo, kiu priskribas "sukerpaĉjon" de la ina sekso, ankaŭ estas uzita, sed malpli. [3] [4]

Laŭ datumoj de retejo uzata kiel rendevua platformo por ĉi tiu tipo de rilato, de 2015, Usono estas la lando kun la plej granda nombro de ĉi tiu tipo de rilatoj, sekvata de Kanado, Britio, Aŭstralio kaj Kolombio. [2]

La 11-an de April, 2018, la Leĝo por la prevento de kontrabanda sekso [1] estis pasigita en la Usona Senato, kaj kiel rezulto multaj rendevuaj retejoj kiuj funkciis en Usono por establi ĉi tiun tipon de rilato estis fermitaj. [5]

Iuj sociologoj postulas denunci ĉi tiun fenomenon kaj trakti ĝin kiel prostituadon. [6] Kelkaj vidas la sukerpaĉja fenomenon kiel la moderna ekvivalento de la korteganino [2] kiu estis ofta ĝis la 19-a jarcento, kiuj estis speco de altrangaj prostituitinoj, "kun riĉaj aŭ superklasaj klientoj". [7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nelson, Rochelle (6an de novembro 2014). "'Sugar Baby' Reveals Why Married Men Cheat With Her For Thousands Of Dollars (VIDEO)". Huffington Post.
  2. 2,0 2,1 Pardiwalla, Anahita (20an de aprilo 2016). "Sugaring: A New Kind of Irresistible". Huffington Post
  3. Ayalon, Liat, and Ateret Gewirtz-Meydan. "Senior, mature or single: A qualitative analysis of homepage advertisements of dating sites for older adults." Computers in Human Behavior 75 (2017): 876-882
  4. ‏"Meaning of sugar daddy in English". Cambridge Dictionary. 30an de marto 2019.
  5. Cole, Samantha (23an de marto 2018). "Craigslist Just Nuked Its Personal Ads Section Because of a Sex-Trafficking Bill". ‏Vice
  6. Juan Fernández, Jorge de (2019). "El fenómeno sugar babies". 21. La Revista Cristiana de Hoy. 1029: 38–41.
  7. Lawson, Leidra (2002). Sugar Daddy 101: What You Need to Know If You Want to be a Sugar Baby. Sugar Daddy 101. ISBN 9780972760805.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]