Sumatra niltavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sumatra niltavo
Sumatra niltavo
Sumatra niltavo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Niltava
Specio: N. sumatrana
Niltava sumatrana
(Salvadori, 1879)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sumatra niltavo (Niltava sumatrana) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Niltava kiu enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.

Ĝi povus formi superspecion kun la specioj Ruĝecventra niltavo, N. sundara, kaj la Davida niltavo, N. davidi; iam jam estis konsiderata samspecifa kun unu aŭ ambaŭ el la menciitaj specioj.

La masklo havas malhelbluajn al nigrecajn vizaĝon, gorĝojn kaj flugilojn, dum la krono, nuko, dorso, pugo kaj vosto estas malhelbluaj sed kun ne tiom brile helbluaj nuancoj (kiom ĉe la Davida niltavo) en pugo, krono kaj mallarĝa strio inter la malhela vizaĝo kaj la ŝultroj. La supraj partoj estas heloranĝaj, iom pli hele nur en plej suba ventro. La flugiloj estas tre malhelaj.

Tiu orientalisa birdo troviĝas en Indonezio kaj Malajzio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]