Davida niltavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Davida niltavo
Davida niltavo
Davida niltavo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Niltava
Specio: N. davidi
Niltava davidi
(La Touche, 1907)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Davida niltavo (Niltava davidi) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Niltava kiu enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.

Ĝi povus formi superspecion kun la specioj Ruĝecventra niltavo, N. sundara, kaj la Sumatra niltavo, N. sumatrana; iam jam estis konsiderata samspecifa kun unu aŭ ambaŭ el la menciitaj specioj. Ĝi estas monotipa, tio estas sen subspecioj.

La masklo havas malhelbluajn al nigrecajn vizaĝon, gorĝojn kaj flugilojn, dum la krono, nuko, dorso, pugo kaj vosto estas malhelbluaj sed kun tre brile helblua nuancoj en pugo, krono kaj mallarĝa iomkoluma strio inter la malhela vizaĝo kaj la ŝultroj. La supraj partoj estas tre oranĝaj, iom pli hele en ventro.

Ĝi troviĝas ĉefe en centra kaj suda Ĉinio, Kŭatuno, nordokcidenta Fuĝiano, kaj reproduktas ankaŭ en nordokcidenta Vjetnamio sed ankaŭ videblas kiel nereproduktantoj en Kamboĝo, Laoso, Tajlando . Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]