Supra-volbŝtona specio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pisaster ochraceus je malalta tajdo

Supra-volbŝtona specioŝlosila specio estas ekologia nocio. Temas pri vivanta estaĵo kiu, kompare kun ĝia grado de ĉeesto en ekosistemo, neproporcie ege influas la biodiversecon de komunumo. Tia organismo ĝenerale apartenas al pli altaj niveloj rilate la nutroĉeno.

Kaŭze de la manĝem-premo de la supra-volbŝtona specio la denseco de la populacioj ĉe la predobestoj tiel malkreskas ke la konkuro inter ili malgrandiĝas kaj ke la kunekzisto de pluraj specioj estas avantaĝita. Se la supra-volbŝtona specio forfalas, tiam ofte la konkur-plimalfortaj specioj estas forpuŝitaj sekve de la konkuro inter la predobestoj.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Kaliforniaj mituloj

La karnomanĝula marstelo Pisaster ochraceus estas rigardata kiel klasika ekzemplo . Ĝi praktikas tiun funkcion je rokaj marbordoj en la tajdozono , nutrinte sin kun diferencaj specioj de Moluskoj (Polyplacophora, Patellidae, Mytilidae) kaj Krustacoj.

Se la marstelo estas eligita el la sistemo, tiam la kalifornia mitulo (Mytilus californianus) forpremas la postrestantajn speciojn, kaj la biodiverseco malgrandiĝas. La kalifornia mitulo estas tre sukcesa pri la konkuro pro spaco kaj povas starigi masivajn mitulejojn.

Robert Paine priskribis la ĉi supre citatan scenaron en la Mukkaw Bay en Vaŝingtonio kaj enkondukis la nocion de supra-volbŝtona specio ( angle : keystone species) en la jaro 1969.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bayrhuber, Kul 2005 l: Lindner Biologie, Braunschweig, 2005, ISBN 978-3-507-10930-8 germane
  • Paine, R.T. 1995 : A Conversation on Refining the Concept of Keystone Species. Conservation Biology Volume 9 Issue 4: pp. 962–964. angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]