Svaminarajan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Svaminarajan (guĝarate: સ્વામિનારાયણ, sanskrite en nagaria skribo: स्वामीनारायण, internacia transliterumo Svāmīnārāyaṇa, ĝuste angle Ghanashyam Pande) (naskiĝis la 2-an de aprilo 1781, mortis la 1-an de junio 1830) - hinduisma guruo, kreinto de la pensfluo kadre de viŝnuismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ghanashyam naskiĝis en Chhapia, 14 kilometrojn de Ajodhjo, en Utar-Pradeŝo en Barato. Lia naskiĝtago estis samtempe datrevena tago de la naskiĝo de la princo Rama. Lia patro Hariprasad Pande kaj patrino Premavati devenis de la prakasto de bramanoj. Ili mortis, kiam li estis 11-aĝa. Tiam li entreprenis sepjaran pilgrimadon kiel disĉiplo (brahmaćari) Nilkanth. Viŝnua Svami Ramananda (naskiĝinta en 1739) donis al li ĉirkaŭ 1800 inicon (dikŝo) kaj novan nomon Svami Sahaĝananda. Malgraŭ lia juna aĝo, li nomumis lin dum publika ceremonio en Jetpur (la suda Saurashtra) sia posteulo kaj nelonge poste mortis. Li komencis religian agadon en Guĝarato, Kathiawar kaj Kutch. En 1814 subtenis britojn dum ilia subpremo de Sauraŝtro. Dum la lastaj dek jaroj de sia vivo li kunhelpis fondon de ses grandaj hinduismaj sanktejoj (mandir) en la urboj de la ŝtato Guĝarato: Ahmadabado, Bhuj, Vadtal, Junagadh, Dholera, Gadhada.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Svaminarajan postlasis precipe:

  • Śikṣapātrī (212 versoj, 1826)
  • Vācanāmritam (publikaj predikoj el la periodo ekde la 21-a de novembro 1819 ĝis la 25-an de julio 1829)
  • Lekh (1827)

Kanono de la instruado[redakti | redakti fonton]

Hinduismaj tekstoj rekomendataj de Svami al siaj adeptoj:

1. Vedoj

2. Sutroj de Vedanto laŭ Vjasa

3. Bhagavatapurana

4. 1000 nomoj de Viŝnuo laŭ Mahabharato

5. Bhagavadgitao

6. Vidurniti

7. Sri Vasudev Mahatmya el Skandapurana

8. Ekstervedaj sanktaĵoj (smrti) de Jaĝnjavalkja

Doktrino[redakti | redakti fonton]

  • instruo de ahimsa
  • postulo manĝi senviandaĵojn kun malpermeso de ekscitiloj
  • kontraŭbatalo de erotikaj tendencoj en tradicia kulto de Kriŝno
  • pruvado pri ebleco plenumi oferceremonion (jaĝnja) sen bezono mortigi bestojn (eĉ sen ilia partopreno)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Raymond Brady Williams, An intoduction to Swaminarayan Hinduism, Cambridge University Press 2001. ISBN 0-521-65422-X