Sylvester Stallone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylvester Stallone
Persona informo
Sylvester Stallone
Naskonomo Sylvester Gardenzio Stallone
Naskiĝo 6-an de julio 1946
en Ŝablono:Flagicon Novjorko, Novjorkio, Usono
Religio katolika eklezio vd
Etno itala Usonano • French Americans • Juda komunumo de Usono vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Beverly Hills vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Miami • Charlotte Hall Military Academy • Abraham Lincoln High School • Montgomery Blair High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Sylvester Stallone
Familio
Patro Frank Stallone vd
Patrino Jackie Stallone vd
Gefratoj Frank Stallone vd
Edz(in)o Sasha Czack (1974-1985)
Brigitte Nielsen (1985-1987)
Jennifer Flavin (1997-)
Amkunulo Angie Everhart vd
Infanoj Sage Stallone • Seargeoh Stallone • Sistine Stallone • Sophia Rose Stallone • Scarlet Rose Stallone vd
Profesio
Alia nomo Sly
Okupo filmaktoro • filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroverkisto • ĝenra aktoro • televida aktoro • pentristo • pornografia aktoro • restoraciestro vd
Laborkampo limigo de armiloj vd
Aktiva dum 1970 - nuntempo
En TTT www.sylvesterstallone.com
Aktorado
César
Honora Cezaro
1992 - por la tutviva laboro
Premio Ora Frambo
Plej malbona aktoro
1985 - Rhinestone
1986 - Rambo II; Rocky IV
1989 - Rambo III
1993 - Stop! Or My Mom Will Shoot
Plej malbona reĝisoro
1986 - Rocky IV
Plej malbona scenario
1986 - Rambo II
Plej malbona aktoro de dekjaro
1990 - Cobra; Lock Up; Over the Top; Rambo II; Rambo III; Rocky IV; Rhinestone; Tango & Cash
Plej malbona filma paro
1995 - The Specialist
Plej malbona aktoro de centjaro
2000 - por 99,5 % de ĉio, kion li kiam ajn faris
Plej malbona aktoro en apuda rolo
2004 - Spy Kids 3-D: Game Over
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sylvester STALLONE, plennome: Michael Sylvester Enzio STALLONE (naskiĝis la 6-an de julio, 1946) estas usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.

Vivo

Naskiĝinte en Novjorko, li studis aktoradon en la Universitato de Miami, Florido. Poste li aperis en teatraĵoj kaj – ne tre sukcese – en malgrandaj filmroloj kaj unufoje ankaŭ en pornografiaĵo.

Famon li akiris en 1976, per la ĉefrolo en la boksista filmo Rocky, por kiu li ankaŭ verkis la scenaron. Ĝis 1990 aperis kvar pliaj sekvoj de Rocky, sed neniu el ili kvalite atingis la originalon. Trifoje Stallone ankaŭ agis kiel reĝisoro: en Rocky II, III kaj IV.

Similan sorton havis la filmserio pri Rambo. Dum komence ankaŭ kritikaj elementoj riĉigis la filmon, poste la agado pli kaj pli koncentriĝis al bataloscenoj. Fine Sylvester Stallone ricevis interalie la premion kiel plej malbona aktoro de la 1980-aj jaroj kaj poste oni eĉ honoris lin plej malbona aktoro de la 20-a jarcento. Liaj aktoraj kapabloj fakte estis limigitaj, ĉar lia vizaĝo denaske estis parte paralizita.

Sylvester Stallone tri-foje edziĝis: al Brigitte Nielsen, Sasha Czack kaj Jennifer Flavin. Li havas kvin idojn, du kun S-ino Czack kaj tri kun S-ino Flavin.

Listo de filmoj

Rocky

  • Rocky (1976)
  • Rocky II (1978)
  • Rocky III (1981)
  • Rocky IV (1985)
  • Rocky V (1990)
  • Rocky Balboa (2006)

Rambo

  • First Blood (1982)
  • Rambo II (1985)
  • Rambo III (1987)
  • Rambo (2008)

Pliaj filmoj

  • Capone (1975)
  • F.I.S.T. (1977)
  • Escape to Victory (1981)
  • Nighthawks (1981)
  • Oscar (1991)
  • Cliffhanger (1993)
  • Demolition Man (1993)
  • Assassins (1995)
  • Judge Dredd (1995)
  • Cop Land (1997)
  • Antz (nur voĉo, 1998)
  • Get Carter (2000)
  • Driven (2001)
  • Spy Kids 3-D (2003)

Eksteraj ligiloj