Komunumo de Taizé

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La Komunumo de Taizé estas monaĥa aro kuniganta diversajn konfesiojn (ekumena). Ĝi situas en Taizé (Saône-et-Loire).

La Fondado

Frato Roger

Frato Roger Schutz estis la filo de svisa pastoro. (Bv. elprononci roĵe!)

Kiam li estis juna studento pri teologio, li sentis sin, 1940, pelita por "konstrui komunan vivon, en kiu la repaciĝo laŭ la Evangelio estus konkretaĵo vivata. Li instaliĝis en Taizé, en la franca regiono Bourgogne [Burgonjo], kien kelkaj kunuloj el diversaj eklezioj rekuniĝis kun li. Frato Roger diris pri li mem : "Mi malkovris mian kristanan identecon tra repacigo en mi mem de miaj evangeliaj devenoj kun la kredo de la Katolika Eklezio." Li estis murdata je la 16-a de aŭgusto 2005, dum vespera preĝo. Frato Alois, kiu jam reprezentis la Komunumon de Taizé kaj fariĝis ties voĉo ekde sia nomiĝo kiel posteulo far Frato Roger en la 1997-a, sin preparas por vivigi la komunumon post la forpaso de ĝia fondinto.

La Komunumo

Jaron post jaro, la Komunumo de Taizé disvolviĝis : kunuloj tiel alvenis al Frato Roger, ke ĝi nuntempe konsistas el fratoj el trideko de nacioj, kiuj estas ĉu katolikoj, ĉu el diversaj evangeliaj devenoj, ĉu ortodoksoj. La komunumo akceptas neniun donacon por si mem. La fratoj perlaboras sian vivon. La individuaj heredaĵoj estas transdonataj al la senprovizituloj. ...

La repaciĝo

Ĝi estas la plejgravaĵo en Taizé.

Interŝanĝoj internaciaj

Longtempe antaŭ la malkonstruo de la Berlina Muro, la fratoj de Taizé iris diskrete en la landojn de la Orienta Eŭropo por renkonti la junulojn. Tiel estiĝis privilegia kontakto de Taizé kun la Orienta Eŭropo. La Letero de Taizé aperas ĉiu-jare en multaj lingvoj. En 1996 ĝi aperis ankaŭ en Esperanto.

Eksteraj ligiloj

greke Taizé (angle, arabe, bulgare, ĉeĥe, ĉine, dane, estone, france, hungare, germane, hispane) (hispane, itale, japane, kroate, latve) (litove, nederlande, pole, portugale, rumane, ruse, slovene, tamile, ukraine, vjetname) greke Informationen zu den europäischen Jugendtreffen (germane) greke Informationen zu den europäischen Jugendtreffen, Reise aus der Schweiz (germane) greke La letero de Taizé 2010 (france)