Urata Takeŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Takeshi Urata)
Saltu al: navigado, serĉo

URATA Takeŝi (japane 浦田武, Urata Takeshi) estas japana astronomo naskiĝinta en 1947.

Li estas fruktodona malkovrinto de asteroidoj elde la observatorio de Nihondaira.

En 1978 li estis la unua amatora astronomo, kiu malkovris asteroidon de kvindek jaroj. Li nomis ĝin Mizuho laŭ la nomo de sia filino. Tiu malkovro instigis relanĉon de la malkovroj de asteroidoj fare de amatoraj astronomoj, kiuj, dum la sekvantaj dek jaroj, trovis 160 planedetojn elde Japanio.

Urata mem malkovris aŭ kunmalkovris 631 asteroidojn, kaj kunmalkovris la periodan kometon 112P/Urata-Niijima kun Tsuneo Niijima.

La asteroido 3722 Urata estis tiel nomita en lia honoro[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Slipo de (3722) Urata (paĝaro de IAU Minor Planet Center)(angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]