Teddy Kotick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Theodore John Kotick, nomita Teddy Kotick (naskiĝis la 4-an de junio 1928 en Haverhill (Masaĉuseco); mortis la 17-an de aprilo 1986 en Bostono) estis usona basisto de ĵazo. Li muzikis kun Charlie Parker kaj Bill Evans.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de ses jaroj Kotick komencis ludi gitaron, poste sur la altlernejo li transiris al kontrabaso. Li komencis sian muzikan karieron en la subŝtatoj de Nov-Anglujo, antaŭ ol li en 1948 ekloĝis en Novjorko. Li laboris kun Buddy Rich, Buddy DeFranco (1949), Artie Shaw (1950), Stan Getz (1951–1953), Bob Brookmeyer, Al Haig 1954 kaj malofte kun Charlie Parker. La 23-an de januaro 1952 ekestis kun Max Roach la peco „Begin the Beguine“. Krome Kotick kunmuzikis je la mita koncerto en Rockland Palace la 26-an de septembro 1952. Kroma registradkunsido okazis la 10-an de decembro 1954; Je ĉi tiu li surbendigis kun Parker por la albumo Charlie Parker Plays Cole Porter la titolojn „I’ve Got You Under My Skin“, „Love for Sale“ kaj „I Love Paris“. Estis la lasta registradkunsido de Charlie Parker por la diskeldonejo Verve Records antaŭ lia morto.

En la jaro 1956 li kunverkis The RCA Victor Jazz Workshop de George Russell kaj estis basisto en la triopo de Bill Evans; kun li ekestis ties unua albumo New Jazz Conceptions. En 1957 li kunverkis kun Evans la albumon A Swinging Introduction to Jimmy Knepper. Ekde 1957 ĝis 1958 Kotick membris en la kvinopo de Horace Silver, post tio je 1959 en la bando de Zoot Sims kaj Al Cohn. Dum ĉi tiu tempo li ankaŭ koncertvojaĝis kun la orkestro de Claude Thornhill kaj surdiskigis kun Jimmy Raney kaj George Russell. En la 1960-aj jaroj Teddy Kotick laboris ĉefe liberprofesie kaj ludis kun muzikistoj kiel Martial Solal dum la ĵazfestival je Newport, kun René Thomas, Teddy Charles, Herbie Nichols, Tony Scott kaj Phil Woods. En 1966 li denove ludis mallonge en la triopo de (The Secret Sessions) en la novjorka ĵazklubejo Village Vanguard.

Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj Kotick denove loĝis en Masaŝuseco. Fine de la 1970-aj jaroj[1] kaj en 1982[2] li surdiskigis kun J. R. Monterose kaj Allen Eager.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Stan Getz: Stan Getz At Storyville (Volume 1)/Volume 2/Volume 3 (Roost Records, 1951)
  • Al Haig: Al Haig Quartet (Period Records, 1954)
  • Bob Brookmeyer: The Dual Role of Bob Brookmeyer (Prestige Records, 1955)
  • Herbie Nichols: Herbie Nichols Trio (Blue Note Records, 1956)
  • Jimmy Raney: A (Prestige Records, 1956)
  • George Russell: The Jazz Workshop (RCA Victor, 1956)
  • George Wallington: Jazz For The Carriage Trade (Prestige Records, 1956)
  • Al Cohn, Zoot Sims: Al And Zoot (Coral Records, 1957)
  • René Thomas: Guitar Groove (Jazzland Records, 1960)
kun Charlie Parker
  • Charlie Parker Plays Cole Porter (Verve Records, 1955) – Novpublikigo en 1991 kiel The Cole Porter Songbook
  • The Complete Legendary Rockland Palace Concert, 1952 (Jazz Clascics)
kun Bill Evans

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Cook, Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD. 6-a eldon, Penguin, Londono 2002. ISBN 0-14-017949-6
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon. Rowohlt, Reinbek 1993
  • Bielefelder Katalog Jazz, 2001
  • Peter Niklas Wilson, Ulfert Goeman: Charlie Parker – Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Oreos, Schaftlach 1988
  • Hanns E. Petrik: Bill Evans – Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Oreos, Schaftlach 1989

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de Teddy Kotick ĉe allmusic.com
  2. Ian Carr, Digby Fairweather, Brian Priestley:The Rough Guide to Jazz. Rough Guides, 2004. ISBN 1-84-353256-5. paĝo 451