Tel-Avivo
Tel-Avivo | |||
hebree: תֵּל-אָבִיב-יָפוֹ, arabe: تل أبيب | |||
urbo | |||
De maldekstre dekstren: Panoramo de Tel-Avivo, Azrieli Centro, Placo de Dizengoff, Horloĝturo Jafo, telavivaj strandoj
| |||
|
|||
Oficiala nomo: תֵּל-אָבִיב-יָפוֹ | |||
Kromnomo: Blanka Urbo | |||
Lando | Israelo | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Distrikto Tel-Avivo | ||
Historiaj regionoj | 5
| ||
Administra divido | 7
| ||
Konstruaĵoj | 5
| ||
Rivero | Jarkono | ||
Situo | Tel-Avivo | ||
- alteco | 34 m s. m. | ||
- koordinatoj | 32° 04′ 04″ N 34° 45′ 53″ O / 32.06778 °N, 34.76472 °O (mapo) | ||
Areo | 51,4 km² (5 140 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 176,0 km² (17 600 ha) | ||
- de metropolo | 1 516,0 km² (151 600 ha) | ||
Loĝantaro | 405 500 (2012) | ||
- de aglomeraĵo | 1 284 400 | ||
- de metropolo | 3 850 000 | ||
Denseco | 7 889,11 loĝ./km² | ||
- de aglomeraĵo | 7 298 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 2 540 loĝ./km² | ||
Maro | Mediteraneo | ||
Fondo | 11-a de aprilo 1909 | ||
Urbestro | Ron Huldai | ||
Horzono | IST (UTC+2) | ||
- somera tempo | ISST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 61999 | ||
Telefona antaŭkodo | +972 3 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Blanka Urbo | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 2003 (#27) | ||
Numero | 1096 | ||
Regiono | Arabaj ŝtatoj | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
Situo enkadre de Israelo
| |||
Situo enkadre de Azio
| |||
Vikimedia Komunejo: Tel Aviv-Yaffo | |||
Retpaĝo: www.tel-aviv.gov.il | |||
Tel Avivo-Jafo, mallongigite nur kiel Tel-Avivo estas urbo en Israelo. En Tel-Avivo okazis la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en 2000.
La urbo Tel-Avivo fondiĝis en 1909 kiel kvartalo nomata "Aĥuzat-Bajit", kaj depost 1934 fariĝis urbo.
en la malfrua 1930 komencis disvolviĝo de la "Yarkon mouthe areo" konata kiel la "Yarkon Duoninsulo" unue estis establita de la legado centralo apud la sde Dov Airport en la norda areo de Yarkon mouthe kaj post ol disvolviĝo de suda areo de Yarkon buŝo kiu aspektas kiel duoninsulo. la "Tel Aviv Internacia Komerco Foiro" kiu nomas: "La Oriento Foiro" estis konstruita por la celo landoj pavilonoj en la arkitekturaj stiloj kiuj karakterizis la urbo, precipe la Internacia Stilo. en la nord-orienta parto de la internacia justa tero estis konstruita la unua "Maccabiah Stadiono" en 1932.
en 1937 la "Wauchope Ponto" estis konstruita super la Yarkon buŝo nomita laŭ Arthur Grenfell Wauchope kiu estis la Alta Komisiitoj por Palestino kaj Transjordanion. la desegnis por konekti la legado potenco kun la Internacia Foiro.
La metropolo Tel-Avivo
Tel-Avivo estas urbo ĉe la marbordo de la Mediteraneo. Ĝi situas ideale en la centro de Israelo, kaj estas facile atingebla de ĉie en la mondo. La flughaveno Ben-Gurion - la ĉefa enirejo al Israelo - troviĝas je veturdistanco de dudek minutoj de Tel-Avivo; Jerusalemo - malpli ol unu horo; Nazareto en la norda parto de Israelo - malpli ol du horoj; kaj Ejlato, la plej suda urbo de Israelo - nur duonan horon da flugo. Preskaŭ ĉiuj lokoj estas atingeblaj je unutaga ekskurso.
Tel-Avivo estas mediteranea feriejo kun multaj sablaj plaĝoj. Preskaŭ de ĉie en la urbo vi proksimas al la marbordo. Tiu kombinaĵo de raviga maro kaj la proksimeco de Tel-Avivo al ĉiuj lokoj en Israelo igas ĝin ideala loko por libertempi kaj elvojaĝadi.
En Tel-Avivo estas multaj hoteloj. La varieco inkluzivas unuflanke malmultekostajn hotelojn kaj je la alia flanko tre luksajn hotelojn.
Mondo de ĉiugustaj delicoj
Irante ekstere en Tel-Avivo - mondo da aventuroj kaj ĝuoj atendas vin. Per sia tepida mediteranea akvo, la maro agrable invitas por bano kaj marsportoj. La altaj konstruaĵoj kiuj tranĉas la ĉiellinion apud la marbordo, iom respegulas la naturon kaj la ritmon de la urbo. Promenejo ĉe la marbordo, haveneto, kafejoj, restoracioj kaj nokta vivo igas ĉi tiun urbon nerezistebla por turistoj kaj lokuloj.
Vespere, la urbo lumiĝas kaj vekiĝas al nokta vivo. En Tel-Avivo estas diverstipaj restoracioj, multaj el ili luksaj, kaj multe da mediteranestilaj orientaj restoracioj. Distraĵoj furoras en Tel-Avivo. La urbo ofertas multajn kafejojn, diskejojn kaj trinkejojn, kiuj funkcias ĝis la malfrunoktaj horoj. Nokta promenado ĉe la marbordo ankaŭ estas agrabla travivaĵo, precipe somere aŭ printempe.
En la suda rando de la promenejo (post 30 minutoj da promenado) kuŝas la antikva urbo Jafo. De tie, nova Tel-Avivo evoluis ekde la komenco de la nuna jarcento. Jafo estas urbo el la biblia epoko: de ĉi tie la biblia profeto Jona ekis la vojaĝon al la gorĝo de la baleno. Ankaŭ la greka mitologio pritemas tiun lokon: la maro de Jafo estas la loko en kiu Andromeda fariĝis roko.
Absolute nemaltrafinda loko estas la triangulo de la stratoj Ŝejnkin, Nahalat-Binjamin kaj la Karmel-bazaro. La strato Ŝejnkin situas en la koro de Tel-Avivo; tie vi povas rigardi homojn kaj enspiri la junulecan "strat-vivon". En la alia flanko troviĝas la strata vendejaro de Nahalat-Binjamin. Tie vi povas renkonti muzikon, etoson, homojn kaj belajn artaĵojn. Tuŝante la straton Nahalat-Binjamin situas la plej granda israela subĉiela Bazaro, "Karmel". Tiu ĉi loko konsistas el kaoso da komerco, odoroj kaj koloroj.
Alia alloga loko estas la pulbazaro en Jafo. Ĝi estas unika mediteranea pulbazaro, kiu havas preskaŭ ĉion. Oni neniam scias kiun trezoron oni povas trovi tie...
Aĉetado
Lokoj kiel placo Kikar Hamedina kaj la krucvojo de Dizengof- kaj Zamenhof-stratoj estas la centroj de la plej moderna modo. Vi povas trovi tie vestaĵojn de lokaj kaj de internacie famaj dezajnistoj.
Arkitekturo
Unu el la stiloj de arkitekturo kiu allogis internacian intereson estas la eŭropa stilo "Bauhaus" devena el Germanio, kiu furoris en Tel-Avivo dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento. Ekster la limoj de Germanio, Tel-Avivo estas konsiderata kiel la ĉefa urbo de "Bauhaus" en la mondo, kie multaj perloj de tiu ĉi stilo konserviĝis.
Muzeoj
En Tel-Avivo estas multaj muzeoj. Kelkaj el ili estas unikaj. Ekzemple, la Diaspora Muzeo, kiu prezentas la historion de dumil jaroj de juda diasporo, estas unu el la plej interesaj. Apude situas Muzeo Erec-Israel, dediĉita al la historio kaj arkeologio de la regiono. Ĝi estas la nura muzeo kiu estas konstruita ĉirkaŭ aktiva arkeologia sito - la antikva urbo de Tel Kasila. La Tel-Aviva Muzeo de Arto estas la ĉefa muzeo de vidaj artoj. Ĝi fondiĝis en 1971 kaj prezentas modernajn israelajn pentraĵojn kaj internacian arton. Tiu ĉi muzeo gastigas kulturajn eventojn, kaj estas unu el la ĉefaj kulturaj pivotoj de la urbo.
En Tel-Avivo vi ankaŭ povas amuziĝi per teatraĵoj kaj diversaj podi-artoj. La Filharmonia Orkestro de Israelo kun ĝia fama dirigento Zubin Mehta akiris mondan renomon. Kaj pri la apud-situanta teatro Habima, preskaŭ 100-jara, kaj la juna teatro Geŝer vi povas aŭdi eĉ en Novjorko, Moskvo kaj Berlino.
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda