Tomb Raider 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomb Raider 3

La menuo de la ludo

La menuo de la ludo
Disvolvo Core Design
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Scenaro Vicky Arnold
Muziko Nathan McCree
Serio Tomb Raider
Antaŭita de Tomb Raider 2
Sekvita de Tomb Raider: The Last Revelation
Platformo PlayStation
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Tomb Raider 3 estas videoludo de la serio Tomb Raider kaj estas la sekvo de Tomb Raider 2. Ĝi estis kreita de Core Design kaj publikigita en 1998 de Eidos Interactive.

Temo

Antaŭ milionoj da jaroj, meteorŝtono supervivis kolizion kun la tera atmosfero, frakasiĝante kontraŭ la tiamaj prosperaj landoj de Antarkto. Nuntempe, la mineja kompanio RX-Tech eltrovas la krateron kaj ankaŭ la strangajn ecojn de la meteora ŝtono...

En Barato, Lara Croft estas serĉanta artefakton atribuitan al la mortinta tribo Infada. Renkontinte esploriston ŝajne frenezan, Lara klopodas atingi la centron de antikva templo: ĉi tie ŝi trovos la homon, kiu dank'al la artefakto akiris supernaturajn povojn. Mortiginte lin, Lara renkontos Willard-on, estro de RX-Tech; de li, ŝi obtenos informojn pri la Ŝtono Infada.

Post la kolizio de la meteorŝtono, la Polinezianoj eltrovis la nekredeblajn povojn de tiu ŝtono. Ili forĝis kvar artefaktojn; sed post malmultaj jaroj forlasis por ĉiam Antarkton. La artefaktojn neniu trovis ĝis la 19-a jarcento, kiam la ekspedicio de Darwin atingis tiujn landojn; kvar ŝipanoj dispartigis inter si la artefaktojn, kiujn diversaj travivaĵoj ŝutis en la kvar angulojn de la mondo. Sekvante la indikojn de la taglibro de unu el la kvar ŝipanoj, Willard sukcesis trovi la situon de la aliaj tri artefaktoj. Sed necesas, ke iu prenu ilin...

En insulo en suda Pacifiko, Lara renkontos tribon de kanibaloj kaj misfortunan kontingenton de soldatoj. Alfrontante la sorĉiston Puna, tiel potenca ke estas opiniita tiea diaĵo, ŝi sukcesos konkeri la Ponardo-n Ora.

En Nevado, enprizonigite en Areo 51, Lara trovos la trian artefakton en centro de ekstertera kosmoŝipo. Laŭ ŝajno, la Elemento 115 havas povojn ankoraŭ pli strangajn.

Ĉe Londono, Lara klopodos alveni al la mistera Sophia Leigh; ŝi estas tiom bela kiom senkompata virino kaj estro de firmo pri kosmetikaĵoj. Transpasante tra la metroo de Aldwych, ŝi estos helpata de la Damnatoj: viktimoj de la eksperimentoj de Sophia, misfiguritaj sed nemortemaj. Post multaj malfacilaĵoj, Lara havos la Okulo-n de Isis.

En Antarkto, en la loko de la prifosoj de RX-Tech, Willard malkaŝos sian projekton. La meteorŝtono estas katalizilo de anomaliaj energioj: la homa DNA, se estas eksponata al tia energio, evoluas en nekredebla rapida maniero. Willard ŝtelas la artefaktojn, subeniras en la fosadon kaj atingas la antikvan urbon Tinnos kaj la templon de la kratero. Kiam Lara sukcesas atingi lin, estas tro malfrue: Willard ŝanĝiĝis en ion, kiu estas absolute monstra...

Roluloj

  • Lara Croft: estas la ĉefrolulo de la ludo kaj ĉi-foje klopodos obteni kvar potencajn meteorŝtonojn.
  • Dr. Mark Willard: estas la estro de serĉoskipo. Li interesiĝas pri la historio de Antarkto kaj de la kvar ŝtonoj. Post hazarda renkontiĝo en Barato, Lara akceptos labori kun li.
  • Tony: sub la ordonoj de Willard, esplorskipo estis sendita enen de barata ĝangalo por reakiri la antikvan Ŝtonon Infada. Tony dum la misio alprenas malsanon, kiu frenezigas lin. Li forlasas la anojn de sia skipo, kiuj mortis, kaj prenas la Ŝtonon Infada kun si. Nun Lara devos batali kontraŭ li, antaŭ ol li kaŭzas aliajn katastrofojn.
  • Marines: aviadilo portanta tiujn ĉi aŭstraliajn soldatojn frakasiĝas kontraŭ la montoj proksimaj al la kluso de Mabudu. Unu el ili estas kaptita de la indiĝenoj kaj donas al Lara mapon por trairi la proksiman marĉon. La aliuloj estas ĉirkaŭ la loko de la akcidento de la aviadilo kaj iliaj estroj Tuckerman kaj Bishop mortis.
  • Sophia Leigh: tiu senkopata virino estas la estrino de malagrabla firmo pri kosmetikaĵoj ĉe Londono. Sophia estas obsedata de la eterna beleco kaj oni diras, ke ŝia firmo uzas neleĝajn substancojn. Ĉiukaze, ŝi havas la Okulo-n de Iris, unu el la kvar pecoj de meteorŝtono, kaj ne volas cedi ĝin facile.
  • La Damnitaj: en la forlasita metroo de Aldwych vivas terura bando de maskuloj. Li estis normalaj homoj, iam, kiuj laboris en la firmo de Sophia Leigh. Tamen, ili estis kobajoj de ŝiaj terurantaj testoj. Misfigurite, ili estis opiniitaj mortintaj kaj ĵetitaj en kloakretojn. Nun ili vivas en plena soleco kaŝante sian misformon al la mondo.

Karakterizoj

La ludebleco de Tomb Raider 3 estas plibonigita. Fakte la kapabloj de Lara estas plivastigitaj kaj nun inkludas novajn movojn kiel la kaŭriĝintan pozicion, la eblon de kvarpiedumi, spurti, pendiĝi al plafonoj aŭ grimpaj plantoj. Per la spurto Lara povas obteni dumtempan akceladon dum la kuro. Ankaŭ ĉi-foje la grafiko estis rekontrolita. Eblas vidi la fumon de la armiloj, kiam oni pafas, la fajrerojn de la kugloj sur la muro ktp...

Parto de la ludo disvolviĝas subakve, sed ĉi-foje novajn danĝerojn oni aldonis. En kelkaj niveloj la fluo de rivero povas treni Lara-n, malfaciligante kontroli ŝin. Cetere, kelkaj tropikaj lagetoj estas plenaj je piranjoj. Malkiel la aligatoroj, kiam Lara iras akven, tiaj fiŝoj tuj ĉe ŝin iras, mortigante ŝin en malmultaj sekundoj. Krome la akvoj de Antarkto estas tiel frostaj, ke Lara povas naĝi tie nur dum kelkaj sekundoj.

La flusabloj estas novaĵo: se la ludanto faligas Lara-n ĉi tien, ŝi baldaŭ enfalas kaj mortas. Tamen tiuj marĉoj havas platformojn, kiu permesas al Lara trairi ilin.

La pistoloj estas por Lara la unua sistemdefendo. La pafilo, la harpuno, la uzi-oj kaj la grenadoĵetilo ankoraŭ restas. La aŭtomataj pistoloj estas anstataŭigitaj de la pli potenca Desert Eagle (Aglo de l'dezerto). La pafilo M16 estis anstataŭigita per la simila mitralo MP5. Alia novaĵo en la arsenalo de Lara estas la fuzilĵetilo.

La celo de la ludo ne ŝanĝiĝis, kvankam Tomb Raider 3 havas malpli esplorendajn tombojn kompare al la antaŭa epizodo. Male multaj niveloj disvolviĝas en pli moderna medio, kiel la aventuro en Nevado. Ĉi tie estas pli bone ne sin montri al la gvardioj ol kontraŭbatali ilin. Fakte la gvardioj povus funkciigi alarmon kaj malfermi gravajn pordojn. Tiel la ludanto devus trairi aliajn irvojon pli longajn kaj malfacilajn.

Niveloj

 Barato

La ludo komenciĝas en la humidaj kaj marĉaj ĝangaloj de Barato, kie Lara estas serĉanta mistikan relikvon nomatan Ŝtono Infada. La arkeologino vojaĝas piede kaj per kvado. Dum ŝi esploras antikvajn ruinojn de temploj kaj la bordojn de la rivero Gango, ŝi renkontas esploriston surprenitan de Willard nomatan Tony, kiu freneziĝas kaj ŝtelas la ŝtonon. Lara postkuras lin en mallumaj kaj kompilkaj kavernoj, kien fuĝis Tony. Fine Lara trovas kaj venkobatas lin, prenante la ŝtonon.

La malamikoj, kiujn Lara renkontas en tiuj niveloj, estas tigroj, simioj, akcipitroj, kobroj kaj piranjoj; aliaj danĝeroj estas ruliĝantaj ŝtonoj, flusabloj, venenitaj sagoj. Tamen la niveloj en Barato estas simplaj. En la nivelo La rivero Gango Lara povas stiri kvadon.

  • 1-a Nivelo: Ĝangalo
  • 2-a Nivelo: Ruinoj de la templo
  • 3-a Nivelo: La rivero Gango
  • 4-a Nivelo: Kavernoj de Kaliya

Polinezio

Lara alvenas al izolita kaj nekonata insulo inter la belegaj tropikaj scenejoj de la Pacifika Oceano por serĉi la venontan artefakton. Ĉi tie ŝi trairas indiĝenan vilaĝon de kanibaloj kaj alvenas al kabano sur arbo, kie troviĝas ano de la aŭstralia armeo, kies aviadilo falis en la ĝangalon de la insulo. Li estas kaptita de la kanibaloj, amputita je unu kruro kaj enprizonigita en la kabano. Li donas al Lara mapon kaj ne volas esti savata, do Lara trovas la rubojn de la aviadilo kaj helpas la malmultajn pretervivantojn lukti kontraŭ la dinosaŭroj, kiuj vagas en la ĝangalo. Fine ŝi navigas en la tumulta rivero Madubu kaj alvenas al la templo de Puna, kie troviĝas la legenda Ponardo Ora. En tiu ĉi vilaĝo, ŝi eltrovas la kialon de la fuĝo de la Polinezianoj el Antarkto. La niveloj lokitaj en Polinezio havas mezan malfacilecon kaj konsiderindan longecon. En Kluso de Mabudu Lara stiras kajakon por alfronti la riverajn fluojn.

  • 5-a Nivelo: Marborda vilaĝo
  • 6-a Nivelo: Loko de l'akcidento
  • 7-a Nivelo: Kluso de Madubu
  • 8-a Nivelo: Templo de Puna

 Britio (Londono)

Lara trairas la tegmentojn de Londono en malhela kaj pluva nokto, serĉante aliajn misteran artefakton nomatan Okulo de Isis. Post mallonga vizito ĉe la katedralo de S. Paolo, ŝi iras al la forlasita metroo de Aldwych, kie ŝi renkontas sekretan bandon de maskuloj, kiuj nomiĝas "La Damnitaj". Pli malfrue, Lara vizitas la muzeon de natura historio de Londono. Do ŝi eniras en la grandegan fabrikon de kosmetikaĵoj de Sophia Leigh kaj enŝoviĝas en la aerumtuboj por atingi ŝian oficejon por la fina komparo. La niveloj de Londono estas vere malfacilaj kaj implikitaj. La danĝeroj estas grandaj altoj, galerioj, movantaj trajnoj kaj konfuzantaj labirintoj.

  • 9-a Nivelo: Moleo ĉe Tamizo
  • 10-a Nivelo: Aldwych
  • 11-a Nivelo: Krado de Lud
  • 12-a Nivelo: Urbo Londono

 Usono (Nevado)

La usona registaro obtenis unu el la kvar artefaktoj kaj nomis ĝin Elemento 115. Tio estis deponita en la Areon 51. Post riskoplena klopodo por eniri en la bazon, Lara estas enprizonigita kaj senigita je ĉiuj armiloj. La ludo disvolviĝas inter karceroj, laboratorioj kaj militaj hangaroj ĝis ŝi atingas ankaŭ ĉi tiun ŝtonon. La niveloj en Nevado havas mezan kaj altan malfacilecon kaj la sukceso dependas pli de la ŝteleco ol la agado. En la Nevado-dezerto Lara stiras kvadon.

  • 13-a Nivelo: Nevada dezerto
  • 14-a Nivelo: Fako de maskimuma sekureco
  • 15-a Nivelo: Areo 51

Antarkto

Post kiam la helikoptero de Lara alfundiĝis en la frostajn antarktajn akvojn, ŝi daŭrigas inter forlasitaj serĉostacioj de RX-Tech. Post renkontiĝo kun Willard por liveri al li la ŝtonojn, li subeniras en la minejojn de la perdita urbo Tinnos. La koro de la kratero de la meteorŝtono estas la loko, kie la historio finiĝas. La niveloj en Antarkto estas la plej malfacilaj de la ludo. Perdita urbo Tinnos estas la plej longa, artifika kaj komplika nivelo por sia granda longeco kaj la granda nombro de enigmoj. En Antarkto Lara stiras pneŭmatan boaton kaj en Minejo RX-Tech ŝi formoviĝas per trakovagonetoj.

  • 16-a Nivelo: Antarkto
  • 17-a Nivelo: Minejo RX-Tech
  • 18-a Nivelo: Perdita urbo Tinnos
  • 19-a Nivelo: Kaverno de l'meteorŝtono

Plusa nivelo

Post kiam la misio en Antarkto estas kompletigita kaj la ludanto sukcesis reakiri almenaŭ 59 sekretojn de la ludo, sekreta nivelo nomata "Hallows" estas ludebla. La nivelo estas lokita en la preĝejo de All Hallows-by-the-Tower, ĉe Londono. Malgraŭ la granda laco por malbloki ĝin, la nivelo estas tre simpla kun malmultaj tirendaj leviloj (ene de malgranda spaco) kaj nur du malamikoj, nome unu hundo kaj unu gvardio. Fininte ĝin, la ludanto povas reludi la tutan ludon kun ĉiuj armiloj kaj senlimaj municioj.

  • 20-a Nivelo: Hallows

Tomb Raider: The Lost Artifact

The Lost Artifact (La perdita artefakto) estas ekspansio de Tomb Raider 3, kelkfoje nomata ankaŭ Tomb Raider 3: Gold. Ĝi estis publikigita nur por PK en 1999. En The Lost Artifact, Lara eltrovas la ekziston de kvina artefakto de la meteorŝtono nomata Mano de Rathmore. Ŝi komencas siajn esplorojn en la kastelo de Willard inter la skotaj Highlands, poste esploros la manikan tunelon en Dover kaj fine la katakombojn de Parizo.

  Skotlando

Tuj poste ŝi venkobatas Willard-on, Lara sukcesas obteni lian papermonujon kaj, esplorante ĝin, ŝi eltrovas la ekziston de kvina artefakto, krom la kvar jam prenitaj. Tiel Lara decidas iri helikoptere ĉe la lagon de Loch Ness, kie ŝi trovas kadukan kastelon. La konstruaĵon tamen loĝas la monstro de Loch Ness kiel maŝino funkciigata de soldatoj kaj, alfrontinte ĉian danĝeron, Lara sukcesas eniri en la kastelon de Willard sed tie la artefakto ne estas. La niveloj en Skotio havas mezan malfacilecon.

  • 1-a Nivelo: Highland Fling
  • 2-a Nivelo: Willard's Lair

Manika Tunelo

Dank'al ĵurnalo, Lara scias pri eksplodo ĉe Dover en la manika tunelo. Tie Lara sukcesas obteni la Manon de Rathmore sed devas fuĝi en Francion per pneŭmata boato pro gvardioj. Tiuj niveloj havas mezan kaj altan malfacilecon.

  • 3-a Nivelo: Shakespeare Cliff
  • 4-a Nivelo: Sleeping with the Fishes

 Francio (Parizo)

Alveninte Francien, Lara perdas la Manon de Rathmore sed fortune ŝi retrovas ĝin baldaŭ. Ĉi tie Lara devas alfronti ne nur la insidojn de zoo, sed ankaŭ Sophia-n Leigh, kiu sukcesas ŝteli la Manon de Rathmore. Tamen, uzante la ruzon, ankaŭ ĉi-foje Lara venkos kaj finos definitive la trian epizodon de la sagao. La niveloj en Francio havas mezan kaj altan malfacilecon.

  • 5-a Nivelo: It's a Madhouse!
  • 6-a Nivelo: Reunion

Vidu ankaŭ