Tristan da Cunha (insularo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tristan da Cunha

Coat of arms of Tristan da Cunha.svg
Bazaj informoj
Ĉefa(j) lingvo(j) angla
Ĉefurbo Edinburgh of the Seven Seas
Areo 207 km²
Loĝantaro 269
valuto Pundo
Horzono GMT (UTC +0 horo)
interreta kodo .sh

La insularo Tristan da Cunha estas grupo da insuloj kiu situas en la suda parto de la Atlantika Oceano, 2816 kilometroj de Suda Afriko kaj 3360 kilometroj de Sudameriko. Ĝi apartenas al la Britia transmara teritorio de Sankta-Heleno. La loĝantaro de Tristan da Cunha estas la plej izolita el la mondo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la insularo
Insulo Gough, Tristan da Cunha

La ĉefa insulo kaj la plej granda estas Tristan da Cunha (areo: 98 km²). La aliaj ĉirkauaj insuloj estas Inaccessible-insulo (areo: 14 km²), Nightingale-insulo (areo: 3,2km²) kaj Gough-insulo (areo: 91km²).

Nur la ĉefa insulo estas konstante loĝata. Estas ankaŭ sudafrika veterstacio sur la insulo Gough.

La ĉefa insulo estas vere monteta. La nura ebena areo estas la loko kie la 269 insulanoj loĝas: Edinburgh.

La plej alta monto estas vulkano nomita Queen Mary's peak (2062 m) kies pinto ,vintre, estas kovrita de neĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1506, la portugala maristo Tristao Da Cunha malkovris la insulon kiun la Unuiĝinta Reĝlando konkeris en 1814. La unua ĉiama loĝanto estis la usonano Jonathan Lambert (de la urbo Salem, Masaĉuseco). Kun du aliaj samlandanoj, li alvenis sur la insulon en la jaro 1810. Li deklaris sin mem proprietulo de la insularo kaj baptis ĝin Refreshment islands. Dum la jaro 1812, li mortis pro ŝippereo.

En 1815, ĉefe por malebligi la elŝipigon de francaj trupoj, la Unuiĝinta Reĝlando aneksis la insularon . Elŝipiĝinte sur Tristan da Cunha, la francaj soldatoj estus povintaj organizi operacon por liberigi Napoleonon el sia prizono sur la najbara insulo Sankta-Heleno.[1]

La 12-an de Januaro 1938, la insularo Tristan Da Cunha iĝis oficiale administran sendependecon de Sankta-Heleno.

En 1961, pro grava vulkana erupto, la tuta loĝantaro devis forlasi Tristan da Cunha kaj rifuĝi en Britio. Tamen, post kelkajn jarojn, plimulto decidis reveni sur la insulon. La franca verkisto Hervé Bazin rakontis tiun traŭman epizodon de la tristana historio en romano Les Bienheureux de la désolation, kiu aperis en 1970.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]