Troglodito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Troglodito
Zaunkoenig.jpg

Troglodito
(Troglodytes troglodytes)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Troglodito Troglodytes
Specio: Troglodito Troglodytes troglodytes
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Troglodytes troglodytes

Linnaeus 1758

Tiu artikolo temas pri birdo; pri aliaj signifoj de la vorto "Troglodito" vidu Troglodito (apartigilo).

La Troglodito (Troglodytes troglodythes) estas birdospecio el la familio de la Trogloditedoj. Ĝi estas la unusola eŭrazia specio de, krom tiu, hejma familio nur en Ameriko, kie tiu estas konata kiel Vintra trogloditoNorda troglodito.

Ĝi estas tre malgranda birdo kaj la ununura el la ĉirkaŭ 80 specioj de la familio kiu loĝas ankaŭ for de Ameriko nome en Azio, Nordafriko kaj en Eŭropo, kie ĝi estas komune konata simple kiel Troglodito. Ili elstaras inter kantbirdoj kaj pro la longaj kaj komplikaj kantoj kaj pro tio ke ili estas unu el la malmultaj paserinaj specioj kiuj havas distribuon tra kaj Nordameriko kaj Eŭrazio.

Tiuj palearktaj birdoj loĝas en Eŭropo, zono de Azio el norda Irano kaj Afganio al Japanio, kaj en Nordameriko. Ĝi estas migranta nur en la nordaj partoj de sia teritorio.[1]

La scienca nomo devenas el la greka vorto "troglodites" (el "trogle" truo, kaj "duein" ŝteleniri, enŝoviĝi), signife "kavoloĝanto", kaj aludas al ties kutimo malaperi en kavaĵojn aŭ fendojn dum ĉasado de artropodoj aŭ ripozado. La taksonomio de la genro Troglodytes ne estas jam solvata, ĉar ĵusaj molekulaj studoj sugestis, ke la specioj de Cistothorus kaj de Thryorchilus estus ene de la klado nune konata kiel Troglodytes [2][3]. Studo pri individuoj en koincida zono inter du diverĝaj subspecioj de la troglodito en Nordameriko (Troglodytes troglodytes hiemalis en Orienta Nordameriko kaj Troglodytes troglodytes pacificus en Okcidenta Nordameriko), kiuj diferenciĝas ĉefe pro kanto kaj genetiko, trovis fortan pruvon de reprodukta izolado kaj sugestis, ke la subspecio pacificus estu altigita al la nivelo de specio per la nomo Troglodytes pacificus [4].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pro ĝiaj mallongaj flugiloj ĝi estas konsiderata malbona fluganto. La birdo estas 9 al 10,5 centimetrojn longa kaj pezas malpli ol 10 gramojn; ĝia korpo estas globoforma. Ino kaj masklo havas same neokulfrape cinamobrunan plumaron, la suba parto estas iom pli hela kaj grizeca; estas iom da malhela striado bruna kaj grizeca ĉefe en flugiloj kaj vosto. La mallonga vosto estas karakterize krute suprenigita. La beko estas malhelbruna kaj la gamboj palbrunaj. Junuloj estas malpli distinge striitaj.

La kantado de la masklo, laŭta, kun triloj kaj resonaj vibroj, ankaŭ vintre estas aŭdebla. Oni aŭdas ĝin distance de plurcent metroj.

La plumaro ege varias, kaj kie populacioj restis izolitaj, la variado fiksiĝis en unu formo aŭ alia. Estas ĉirkaŭ 27 subspecioj en Eŭrazio de tiu taksonomie komplika birdo, kaj ĉirkaŭ pliaj 12 en Nordameriko. La disputata subspecio orii, nome la Daitoa troglodito, formortis ĉirkaŭ 1940 – kaj oni ne scias ĉu vere estis valida taksono kaj ne simpe bazata sur anomalio.

Tiele en la Brita Insularo, krom la tipa birdo, T. t. indigenus, estas tri distingaj insulaj formoj; unu, T. t. hirtensis, limigita en la insulo de Sankta Kilda, alia, T. t. zetlandicus en Ŝetlandoj, kaj la tria T. t. fridariensis en Insulo Fair. La Sanktakilda troglodito estas pli griza supre kaj pli blanka sube, kaj kun pli abunda striado dorse; la Ŝetlanda troglodito kaj la Faira troglodito estas pli malhelaj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu malgranda, stumpovosta troglodito estas preskaŭ tiom familiara en Eŭropo kiom la Ruĝgorĝulo. Ĝi estas museca birdo, facile malaperinta dum ĉasado, sed ĝi troviĝas ie ajn el plej altaj pintoj al la marbordo.

En Nordameriko, plej parto de norda Eŭropo kaj Azio, tiu vintra troglodito nestumas ĉefe en koniferaj arbaroj, kie ĝi estas ofte identigita pro ties longa kaj superriĉa kanto. Kvankam ĝi estas insektomanĝanto, ĝi povas resti en moderaj malvarmaj kaj eĉ neĝaj klimatoj manĝante insektojn en subtavoloj kiel sub arboŝelo aŭ en falitaj trunkoj.

Ties movoj dum ĝi enŝoviĝas aŭ grimpas estas senĉesaj pli ol rapidaj; ties mallongaj flugoj estas tujaj kaj rektaj sed ne konstantaj, ties etaj rondoformaj flugiletoj zumas dum ĝi flugas el arbusto en arbuston.

Ĝi estas birdo de supraj teroj eĉ vintre, malaperante en arbustejo kiam neĝo abundas. Ili oftas ĉe fruktoĝardenoj, ĝardenoj kaj farmoj, sed ĝi estas tre abunda ĉefe en densa arbaro kaj kanejoj.

Kiam ĝi estas ĝenata aŭ ekscitata, ties voĉo estas kvazaŭ emfaza charr aŭ kiel alarmhorloĝo. La kanto estas elflua eksplodo de dolĉa muziko, laŭta kaj emfaza. Ĝi havas enorman voĉon laŭ ties grando, dekfoje pli laŭta, laŭ pezo, ol koko.


Gnome-speakernotes.svg
Kanto de Troglodytes_troglodytes
kanto

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Individuoj varias en kvalito kaj en volumeno de ties kanto. Tiu ekas per kelkaj ekaj notoj, tiam venas trilo, iom ascenda, kaj finas en klaraj notoj aŭ alia trilo. La kanto estas aŭdebla en ĉiu ajn sezono, sed plej notinde printempe. Spite la ĝenerala museca konduto, la masklo povas kanti el elstara ripozejo kvazaŭ la tuta korpo tremas pro la barakto.

Nokte, kutime vintre, ili ofte ripozas, laŭ tio dirita de sia scienca nomo, en malhelaj kaŝejoj, ĝustaj truoj kaj eĉ malnovaj nestoj. En malvarmaj veterkondiĉoj ili povas fari tion grupe, ĉu laŭ familioj aŭ en grupo de multaj individuoj kunigitaj por varmokonservo.

Nutraĵo[redakti | redakti fonton]

La troglodito nutras sin per malgrandaj insektoj kaj ties larvoj, araneoj kaj, kiel aldonmanĝaĵo, per malgrandaj semeroj. La manĝo estas ĉefe insektoj kaj araneoj, sed vintre ili manĝas ankaŭ grandajn larvojn kaj kelkajn semojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Troglodytes troglodytes
Plenkreskuloj kun kvar idoj kiu manĝas ununuran araneon

La masklo de troglodito konstruas kelkajn nestojn, ĝis 6 aŭ 7 en Eŭropo, sed pli malmulte en Nordameriko. Tiuj estas nomataj ie "kokonestoj" sed neniam estas kovritaj antaŭ kiam la ino elektas unu uzotan. Ĝi estos kovrata per herbo, musko, likeno aŭ folioj en truo de muro, arbotrunko, fendo en roko aŭ angulo de konstruaĵo, sed ĝi estas ofte konstruata en arbustoj, profite de rubamasoj akumulitaj de inundoj en branĉoj.

La ino demetas el 5 al 8 blankajn aŭ iome makuletecajn ovojn en aprilo, kaj okazas dua ovodemetado. La ovoj de la Sanktakilda troglodito estas iom pli grandaj kaj ofte pli ege punktitaj; 6 estas la plej ofta kvanto.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĵusa taksonomio de la genro Troglodytes montris, ke la vintraj trogloditoj estas la plej malproksime distaj de ĉiuj specioj ene de la genro Troglodytes, kaj montris ankaŭ ke la du aliaj grupoj, la LignotrogloditoMonta triorkilo (Thryorchilus browni) kaj la kvar specioj ene de la genro Cistothorus, estas ene de la klado difinita de ĉiuj Troglodytes. Por fari la genron Troglodytes monofiletika, Rice et al. (1999)[2] proponis, ke tiuj vintraj trogloditoj estu lokitaj en sia propra genro, Nannus. Alternative, kiel sugestita de Gómez et al. (2005) [3], Troglodytes povus esti pli inkluda enmetante la genron Troglodytes al la nunaj genroj Thryorchilus kaj Cistothorus.

Studante la kantojn kaj genetikon de individuoj en koincida zono inter du subspecioj de vintra troglodito en Nordameriko (Troglodytes troglodytes hiemalis en Orienta Nordameriko kaj Troglodytes troglodytes pacificus en Okcidenta Nordameriko), studo de Toews kaj Irwin (2008)[4] trovis fortan pruvon de reprodukta izolado inter tiuj du subspecioj. Oni sugestis, ke la subspecio pacificus estu levita al nivelo de specio nome Troglodytes pacificus kun la komuna nomo de ‘Pacifika troglodito’. Per apliko de molekula horloĝo al la kvanto de diverĝo laŭ mitokondria DNA inter la du subspecioj [5], oni supozas, ke la Troglodytes pacificus kaj la Troglodytes troglodytes kunhavis laste komunan praulon antaŭ ĉirkaŭ 4.3 milionoj da jaroj, longe antaŭ la glaciaj cikloj de la Plejstoceno, kiuj supozebla kaŭzis speciiĝon en multaj birdosistemoj loĝintaj la borealajn arbarojn de Nordameriko [6].

Mitoj kaj legendoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ ia eŭropa folkloro, la Troglodito estas la Reĝo de la Birdoj. Antaŭ longe birdoj pridisputis kiu povas flugi la plej alte; unue oni supozis, ke aglo venkos, sed ĝuste kiam la aglo ekflugas, la troglodito, kiu estis kaŝita sub ties vostoplumoj, ŝteleliris kaj supreniris eĉ plie. Tiel la troglodito pruvis, ke inteligento gravas pli ol forto. La majesteco de la troglodito estis agnoskata en rakontoj kiaj tiu de la Fratoj Grimm nome La Salikotroglodito kaj la Urso.

Ĝi estis sakrala birdo por Druidoj, kiuj konsideris ĝin "suprema inter ĉiuj birdoj", kaj uzis ties muzikajn notojn por divenado. La formoŝanĝanta Fe-regino Fairy Queen adoptis la formon de troglodito, konata kiel "Jenny Wren" (Johanino troglodito) en lulkantoj. Oni supozis, ke plumo de troglodito estas amuleto kontraŭ katastrofo aŭ dronado.

Troglodito aperas ankaŭ en la legendo de Sankta Stefano, la unua kristana martiro, kiu supozeble estis denoncita de la bruema birdo, dum li klopodis kaŝi sin el malamikoj. Tradicie la festotago de Sankta Stefano (26a de decembro) estis celebrata laŭ Hunting the Wren (Trogloditĉaso), kiam junuloj kaptas la birdon kaj ritare paradas ĉirkaŭurbe dum kantas la tradician Trogloditokanton: The Wren, the Wren, the king of all birds, St. Stephen’s day was caught in the furze. Although he is little, his family’s great, I pray you, good landlady, give us a treat. [7] (Troglodito, Troglodito, reĝo de ĉiuj birdoj, Sankta Stefano estis kaptita. Kvankam li etas, lia familio grandas, mi petas, bona sinjorino, donu al ni donacon.) La tradicion kaj la signifon de troglodito kiel simbolo kaj ofero de la malnova jaro studas la verko de Siro James Frazer The Golden Bough (La ora branĉaĵo).[8]

En populara kulturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2001) Wrens, Dippers and Thrashers. Christopher Helm. ISBN 1-873403-95-X. 
  2. 2,0 2,1 Rice, Nathan H; Peterson, A. Townsend; Escalona-Segura, Griselda (1999) "Phylogenetic Patterns in Montane Troglodytes Wrens" The Condor, Vol. 101, No. 2 (May, 1999), pp. 446-451 doi:10.2307/1370013 Abstract retrieved 20 November 2007
  3. 3,0 3,1 Martínez Gómez, Juan E.; Barber, Bruian R.; Peterson, A. Townsend (2005): "Phylogenetic position and generic placement of the Socorro Wren (Thryomanes sissonii)". Auk 122(1): 50–56. [Angla kun hispana resumo] DOI:10.1642/0004-8038(2005)122[0050:PPAGPO]2.0.CO;2 Teksto PDF elŝutita la 20an de novembro 2007
  4. 4,0 4,1 Toews, D.P.L. and D.E. Irwin (2008): "Cryptic speciation in a Holarctic passerine revealed by genetic and bioacoustic analyses." Molecular Ecology [1]
  5. Drovetski, S.V., Zink, R.M., Rohwer, S., Fadeev, I.V., Nesterov, E.V., Karagodin, I., Koblik, E.A. and Y.A. Red’kin (2004): "Complex biogeographic history of a Holarctic passerine." Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences [2]
  6. Weir J. and D. Schluter (2004): "Ice sheet promote speciation in boreal birds." Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences [3]
  7. Hymns and Carols of Christmas on-line Text retrieved 20 November 2007
  8. Frazer, James George (1890). The Golden Bough: A Study in Magic and Religion (du volumeoj). Macmillan, 1890. Plena teksto (HTML) elŝutita la 20an de novembro de 2007
  9. The Jungle Book
  10. Germane

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj