UK 1921

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 13-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Prago, Ĉeĥoslovakio, inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto, 1921, kun ĉeesto de 2561 partoprenantoj.

Ĝin ĉeestis reprezentantoj de Ligo de Nacioj, Internacia Labor-Oficejo kaj Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Nome de Ligo de Nacioj parolis ĝia ĝenerala vicsekretario Inazo Nitobe, kiu venis por raporto pri Esperanto.

Flanke de ĝi okazis kunveno de laboriste orientitaj esperantistoj, kiuj decidis la fondon de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu kunveno estas ĝenerale konsiderata la 1-a SAT-Kongreso.

Teatraĵoj prezentitaj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.