UK 1982

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 67-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 24-a ĝis la 31-a de julio 1982 en Antverpeno, Belgio. Ĝi havis 1899 partoprenantojn el 50 landoj. La kvaran fojon post 1911 (Antverpeno), 1928 (Antverpeno) kaj 1960 (Bruselo) la kongreso gastis en Belgio.

La Alta Protektanto de la 67-a UK estis Lia Alta Moŝto Baldueno, suvereno de Belgio. Ankaŭ la antaŭaj du UK-oj en Antverpeno ĝuis la reĝan protektadon. La kongresa temo estis "Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado". La UK okazis samtempe kun la Monda Asembleo pri Maljuniĝo, kunvokita de Unuiĝintaj Nacioj (en Vieno).

Ŝablono:Ĝermo-esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.