Ubertino el Casale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ubertino el Casale
REFORMISMO
RELIGIA
nomo = Ubertino el Casale
sekso = viro
naskiĝloko =Casale Monferrato (Piemonto – Italio)
naskiĝjaro = 1259
mortojaro = 1330 ĉirkaŭ
aktiveco1 = predikanto
aktiveco2 = teologo
nacio = itala
aktiveco3 franciskana fratulo

Ubertino el Casale (= Kazale) eniris franciskanan ordenon en 1273 ĉe konvento[1] najbare de Ĝenovo. Li trairis priteologian planstudon ĉe konvento de Sankta Kruco en Florenco, kie estis disĉiplo de Pierre de Jean Olivi.

Li taskiĝis pri predikado kaj fariĝis en Toskanio rilatpunkto por la franciskanoj spiritualaj.[2] En 1285 Ubertinon vizitis, en lia ermitejo de Greccio, eksan generalan franciskanan ministron Johano el Parmo, kiu eble al li komunikis sian esperon pri eklezia renovigo laŭ la doktrinoj de abato Joakimo el Fiore.

Ĝuste en tiuj jaroj, pro sia tutklara orientiĝo al Joakimaj doktrinoj, Ubertino estis kunvokita de la papo Benedikto la 11-a (1303-1304), kiu jam malaprobis la kritikojn de Ubertino al siaj antaŭuloj, kaj ordonis al Ubertino restadi enfermita en la konvento de La Verna (hodiaŭ en la provinco Areco (Italio), kaj malpermesis al li la predikadon.

En 1305, kvankam devigita restadi en konvento kaj silenti, Ubertino redaktis sian precipan verkon Arbor vitae crucifixae Jesu Christi ("la arbo de la krucumita vivo de Jesuo Kristo”), en kiu prezentas apokalipsan historion de la eklezio inspirite de la doktrinoj de abato Joakimo kaj al la “spiritualeco” de Olivi. Ubertino, ŝatanto de la vivo en absoluta malriĉeco kiun li celis altrudi al la tuta kristana eklezio, donis voĉon al la atendo, disvastigita de “Spiritualoj”, sed ne nur, pri epoko de paco en kiu la Eklezio estus gvidita de “anĝeleca papo”, paŝtisto malriĉema kaj humila kiu donus al la papa paŝtista zorgo aŭtoritatecon jam obskuritan de la kondutoj de la tiuepokaj papoj. La verko ne plaĉis kaj Ubertino estis ekskomunikita.

Jarojn antaŭe Ubertino ŝarĝiĝis agadi kiel inkvizitoro kaj en tiu funkcio, sortironie!, juĝis kaj kondamnis 1307, pro herezo, fratulon Bentivenga el Gubbio, gvidanto de la itala sekcio de sekto nomata Fratoj de la libera Spirito.[3]

En 1309-1310, instige de kataluna medicinisto-teologo Arnoldo el Vilanova, Ubertino estis kunvokita al Avinjono de papo Klemento la 5-a (1305-1314), cele de provo repacigi la du franciskanajn frakciojn, la malplinombran “spiritualan” kaj plinombran “konventualan”. Dum tiu konveno, Ubertino forte reasertis sian pozicion pri la devo de absoluta malriĉeco de la franciskanoj; tiun senkompromisecon ne aprobis la papo kiu preferis ke la konventoj povu posedi necesaĵojn dum la konventano povas malriĉece travivi kiom pli oni volas; kaj ordonis al kardinalo Giacomo Colonna kontroli Ubertinon por ke li ne instigu la konventanojn.

Papo Johano la 22-a (1316-1334) en 1317 invitis Ubertinon en kolokvo, en Avinjono, pri la franciskana malriĉeco. La kolokva rezulto estis, tamen, senfrukta. Sekve la papo devigis Ubertinon retiriĝi en belga konvento najbare de Lieĝo. Fine, Ubertino akceptis kaj obtenis forlasi la franciskanan ordenon kaj benediktane vesti.

En 1322, kontekste de disputo inter Dominikanoj kaj Franciskanoj pri malriĉeco de Kristo kaj Apostoloj, papo Johano la 22-a denove venigis al Avinjono Ubertinon kiu sciigu sian vidpunkton ĉi-rilate. Ubertino asertis ke Jesuo kaj apostoloj estis, ja jes, malriĉaj rilate personajn posedaĵojn, sed ili libere uzadis tion necesan por travivi kaj apostoli.

Tiu ubertina opinio ne plaĉis al la “spiritualoj” kiuj en ĝenerala kapitolo eĉ ekkonfesis ke Kristo kaj apostoloj estis ekstreme libere senhavaj. Tial la paco kompromise instigita de Ubertino mem kaj de la papo disipiĝis. La papo severe reagis 1323 kontraŭ tiu kapitula deklaracio, ekskomunikante tiujn kiuj publike ĝin subtenus.

Eĉ se la lasta deklaro de Ubertino rezultis agrabla al la papa aŭtoritato, ĝi estis kontraŭata, pro kio li 1325 denove estis ekskomunikita, precipe pro lia defendo de la doktrinoj de Olivi.[4] Ubertino intuiciis ke la afero ekevoluiĝis malfavore al si kaj tia forfuĝis el Avinjono kaj asociiĝis al la kortego de la imperiestro Ludoviko la 4-a (Sankta Romia imperio), kaj tiun ĉi akompanis kune kun Johano el Jandun, Michele el Cesena, Vilhelmo de Ockham kaj Marsiljo el Padova, en vojaĝo al Romo en 1328.

Restinte en Italio, kie li animadis la “spiritualajn” rondojn disidentajn diritajn (Fratres de ministro), Ubertino ne lasis spurojn de la lastaj jaroj de via vivo kaj finiĝis mortigite eble en 1330, almenaŭ laŭ la versio de Fraticelli (Fratetoj), heredantoj de la “spiritualoj”.

Ubertino en la literaturo[redakti | redakti fonton]

Ubertino el Casale estas unu el precipaj personuloj de la romano Il nome della rosa (La nomo de la rozo) de Umberto Eco, kie li estas prezentita kiel amiko de la protagonisto Vilhelmo el Baskerville (kiu male estas personulo tute fikcia kreita de Eco). Krom Ubertino, en la romano aperas ankaŭ aliaj historiaj figuroj, kiel Michele el Cesena.

En sekvaj debatoj pri religiaj reformistoj, Ubertini okupos larĝajn spacojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konvento estas loĝata de fratuloj kiuj ne ligiĝas al loĝoloko kiel male monaĥoj, kaj sidejas precipe meze de la urbo kontakte de la popolo; kutime monaĥejo stariĝis en loko izolita. Hodiaŭ, tamen, tiuj malsamaĵoj preskaŭ ne plu ekzistas.
  2. Temas pri unu el la frakcioj de la franciskana ordeno kiu oponis, foje ne nur doktrine, la ”Komunumon” de la “Konventualoj”: post plurjarcenta interna dividiĝo kaj lukto franciskanoj obtenis fariĝi du separitaj ordenoj, el kiuj tuj post naskiĝis la tria, tiu de kapucenoj. Ili sin nomadis “spiritualoj” pro ilia voto de absoluta malriĉeco kaj do kultantoj precipe la idealan aspekton de la spirito de Sankta Francisko. La "konventualoj" kutime vivadis en grandaj masonaĵoj por gastigi studejojn kun la relativaj aparatoj. Hodiaŭ la malsamaĵoj estas pura memoraĵo.
  3. La adeptoj de tiu reformcela sekto predikadis ke la “plenigitoj je Sankta Spirito” estas jam liberigitaj el la eblo peki ankaŭ se mem plenumas agojn kutime konsideritajn malmoralaj.
  4. Olivi instruis ke Kristo kaj apostoloj horore distanciĝis el teraj bonaĵoj kaj ke eklezio kiu tion ne faras estas hereza.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • B. PIRACCINI, Sequela, imitatio e conformitas nell'Arbor vitae di Ubertino da Casale, Studi francescani, Assisi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]

[2] Italigita teksto de Arbor vitae crucifixae Jesu Christi