Joakimo el Fiore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joakimo el Fiore
Abato Joakimo de Fiore laŭ ĉizaĵo de 16-a jarcento
Abato Joakimo de Fiore laŭ ĉizaĵo de 16-a jarcento
Persona informo
Ioachim Florensis
Naskiĝo Ĉirkaŭ 1130
en Celico,  Reĝlando Sicilio
Morto 30-a de marto 1202
en Pietrafitta,  Reĝlando Sicilio
Tombo San Giovanni in Fiore Abbey vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj Mezepoka latino • Medieval Italian vd
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joakimo el Fiore (itale Gioacchino da Fiore) (1135-1202) estis abato naskiĝinta en Kalabrio en la Mezepoko. Liaj sekvantoj, nome "joakimistoj", iniciatis heterodoksan movadon kiu proponis striktan obeon de la Regulo de Franciskanoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio[redakti | redakti fonton]

Joakimo de Fiore ĝuis bonhavajn kondiĉojn: la patro Maŭro fakte estis tabulario aŭ notario. Iam oni opiniis ke lia familio havis judajn originojn eble por kompreni lian bonvoleman sintenon rilate judismon.

Kultura kaj karaktera forĝado[redakti | redakti fonton]

Joakimo naskiĝis en Celico: la patra domo [1] estas hodiaŭ historie lokigita kie nun situas la preĝejo de la ĉielerinta Madono, konstruita certe antaŭ la la jaro 1421 en la perimetro de naskiĝohejmo de la abato Joakimo. Li ricevis la unuajn edukajn rudimentojn en lernejo de la najbara urbo Kosenca.

Plej baldaŭ li estis sendita de la patro kun oficii, ĉiam en Kosenco, en la ofico de la Ekzekutisto de Kalabrio. Pro kontrastoj ekestintaj en la labora posteno, li iris okupiĝi ĉe la Tribunalo de Kosenco. Sekve la patro sukcesis akirigi al li postenon ĉe la normana kortego en Palermo, kie Joakimo laboris antaŭe ĉeflanke de la ĉefo de la monfarejo, kun notarioj Santoro kaj Pellegrino kaj fine kun la Kanciliero de Palermo, la Ĉefepiskopo Stefano de Perche. Ne akordiĝinte ankaŭ kun tiu ĉi, li decidis definitive foriri el la Reĝa Kortego por pilgrimi al Sankta Tero.

Konvertiĝo[redakti | redakti fonton]

Eble dum tiu vojaĝo Joakimo maturigis profundan malintereson por la teraj aferoj kaj ekis sin dediĉi al la studo de la Sanktaj Skriboj. Reveninte patrujen, la junulo retiriĝis antaŭe en groto najbare de itala-greka monaĥejo deklive de la monto Etna, poste kun sia kunulo revenis al Guarassano, nemalproksime de Kosenco. Ĉi-tie li estis rekonita kaj devigita renkonti la patron, kiu lin jam konsideris disperdiĝinta. Al la patro konfesis ke mem ĉesis labori ĉe la normana reĝo por servi al la „Reĝo de la Reĝoj“ (Dio). Li gastiĝis laŭ unu jaro kaj duono ĉe loka abatejo de kie malproksimiĝis por ekprediki al la popolo, kaj lokiĝis rande de vadejo de la torento Sardo.

Ordinita sacerdoto[redakti | redakti fonton]

Ĉar tiutempe la predikado el la buŝo de laiko ne estis laŭjure akceptita, Joakimo petis al episkopo de Katanzaro urbo de Kalabrio) kaj obtenis esti ordinita sacerdoto. Dum la vojaĝo al Katanzaro gastiĝis ĉe la monaĥejo de Sankta Maria de Corazzo, kie renkontis grekan monaĥon kiu lin metis antaŭ la la parabolon de la talantoj (Mateo 25,14) [1] lin riproĉante pro neglekto profitigi la donitajn dotojn.

Nemulte post li decidis vestiĝi per la monaĥa froko en la sama monaĥejo kiu tiutempe estis regata de beatulo Colombano[2] kaj inspiriĝis al la regulo de Cistercianoj.

Elektita abato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la plej fidindaj fontoj, Joakimo en 1177 estis elektita abato de la sama monaĥejo, sed li tuj rezignis kaj rifuĝiĝis ĉe alian monaĥejon ĉar li ambiciis nur havi okazon kaj aparatojn por studi la Biblion. Sed influaj homoj tiom insistis ke li fine akceptis abate regi la najbaran monaĥejon de Sambucina, tiam vere mizeran.

Teologo kaj verkisto[redakti | redakti fonton]

Lia oficiado kiel abato lin enkondukis viziti la Abatejo de Casamati (Latio), eble en 11821184. Dum tiu periodo Joakimo renkontis papon Lucio la 3-an kiu lin kuraĝigis verki („licentia skribendi“): kion ekfaris tuj, en Casamari, per la helpo de skribistoj Johano, Nikolao kaj Luko, ekante el siaj precipaj verkoj: „Akordo inter la malnova kaj nova testamentoj“ kaj „Traktado pri Apokalipso“.

En 1186-1187 li iris al Verono kie renkontis papon Urbanon la 3-an. Reveninte, pro graŭlado de la monaĥaro malkontenta pri lia ofta malĉeesto el la monaĥejo li retiriĝis en Pietralata, forlasante por ĉiam la gvidon de la monaĥejo.

Pietralata, unua florenta monaĥejo[redakti | redakti fonton]

Al Petralata, nekonata loko, de Joakimo baptita Petra Olei (Oleoŝtono), komencis alflui nombraj ŝatantoj de lia asketa kaj studema vivo, inter kiuj elstaris Raniero el Ponza, kiu poste estis oficigita papa legato en Francio kaj Hispanio sub la papado de Inocento la 3-a. Baldaŭ Pietralata fariĝis nekapabla gastigi lian sekvantaron, pro tio Joakimo serĉis kaj trovis, 1188, en altebenaĵo Sila (Kalabrio) areon taŭgan por ekestabli monaĥan kunvivejon, kiu fariĝis la unua monaĥejo de la nova kongregacio.

Post kelkaj kontrastoj kun la normana kortego de Palermo Vilhelmo la 2-a, ties posteulo Tankredo decidis permesi la setlejon kaj pro tio koncedis helpon per 300 ŝafoj kaj 30 mezurojn da tritiko. De tiam komenciĝis la florado de la kongregacio florenta. [3]

Florenta Kongregacio[redakti | redakti fonton]

En tiu tempo, post akordo kun Enriko la 4-a, Joakimo fondis monaĥejojn de Bonoligno kaj Tassitano, kaj plie akiris aliajn monaĥejojn jam ital-grekajn. Rajtigita per tiuj materiaj kaj spiritaj atingoj, Joakimo alvenis al Romo kaj konvinkis la tiaman papon, nome Celesteno la 3-a, aprobi la Florentan Kongregacion kaj ties instituciojn (25-a de aŭgusto de 1196).

La florentaj monaĥoj daŭrigis igi setleblaj la teritoriojn al ili asignitajn kaj, por ke "Fiorelando" estu organizita laŭ la Tabelo 12a (Vidu sube), pasigis al kultivado la ĉirkaŭmonaĥejajn teritoriojn eble altirante grupojn de laikoj konsentintaj en la projekto „novus ordo“ (Nova Ordo). Tial, per la akvo de la rivero Garga, pere de kanalo dirita abateja, fekundis antaŭe la zonojn de Bonoligno kaj poste Faradomus.

Naskiĝis ankaŭ kontrastoj, pro dokumentoj neklaraj rilate propraĵojn sur kiuj eklaboris la Florentoj kaj okazis ke aliaj monaĥoj de proksimaj monaĥejoj uzis la manojn por forigi la novajn renovigantojn de spirito de pli rigora monaĥa vivo, kaj ankaŭ detruis iliajn apenaŭ pretigitajn masonaĵojn. Tamen la florentoj daŭriĝis laŭ sia iniciato dum vivis ilia fondinto.

Morto de Joakimo[redakti | redakti fonton]

Joakimo forpasis la 30an de marto de 1202 ĉe Canale de Pietrafitta kaj entombigita en la Florenta tieja monaĥejo. Liaj korpaj restaĵoj estis translokigitaj en la preĝejon de la abatejo de Sankta Johano en Fiore.

Dum la regado de la posteulo de Joakimo, abato Matero Votari (1202-1234), la florenta ordeno povis gloriiĝi pri ĉirkaŭ cento da filioj (preĝejoj, abatejoj, monaĥejoj) en Kalabrio, Kampanjo, Latio, Toskanio, kun rentoj el Anglio kaj Irlando.

Lia morto havis grandan eĥon en la kristana medio ĉar dum sia vivo Joakimo renkontis multajn politike kaj kulture influajn personulojn en kiuj lasadis impreson de granda kulturo kun granda sankteco.

Provoj por lin kanonizi[redakti | redakti fonton]

Joakimo de Fiore kun aŭreolo. Fresko de 16a jarcento. Katedralo de Sankta Severina. (Foto Lopretone).

La sekvantaro de Joakimo, tuj post lia morto, disvastigis biografion, verkojn kaj atestaĵojn pri mirakloj havitaj per lia propeto, cele proponi kanonizon. Tiu unua provo praktike abortis eble pro dispozicioj de la Kvara Laterana Koncilio kiu en 1215 deklari herezaj iujn frazojn kontraŭ Petro Lombarda entenataj en pamfleto maljuste atribuita al Joakimo el Fiore.

Dante Alighieri, en la Dia Komedio, enŝovis Joakimon el Fiore en la 12-a kanto de Paradizo (vv.140-141) inter la aro de Beatuloj, apud Sankta Bonaventura, Rabano Maŭro kaj Sankta Tomaso de Akvino. El tio dedukteblas la estimo de Dante 110 jarojn post lia morto.

Dua provo pri ekkanonizo estis plenumita en 1346 de la abato Petro de la abatejo de Fiore, kiu vojaĝis al Avinjono por prezenti al la papo la tuta dokumentaron de mirakloj havigitaj per propeto de abato Joakimo kaj dum lia vivo kaj postmorte.

Estas konate ke la Cistercanoj, kiam la florenta ordeno estis asociigita al tiu cisterca, provis honoris Joakimon per la titolo "beatulo" allaborante ankaŭ specialan preĝan antifonon: kion tamen ne aprobis la loka episkopo kiu tion denuncis al la inkvizicio. La afero damaĝis ne malmulte la kaŭzon pro problemoj rilataj al kulto kaj relikvoj, pri kiuj tiam la eklezio provis enirigi severajn normojn.

Nun, sprone de la sepa datreveno de la morto, la Kosenca diocezo repritraktis la aferon: la kanonizo de Joakimo superis la unuan stadion (dioceza aprobo) kaj nun ĝi estas reekzamenenda ĉe la komisaroj de la Kongregacio por la Kanonizoj

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dialogi de prescientia Dei

Joakimo, instigita de papo Lucio la 3-a, metis ankaŭ en paĝojn sian originalan interpreton pri la Sankta Skriboj. Jen la precipaj:

  1. Concordia Novi ac Veteris Testamenti
  2. Expositio in Apocalypsim
  3. Psalterium decem chordarum

Al tiuj aldonendas:

  1. Apocalypsim Nova
  2. De Articulis Fidei
  3. De prophetia ignota
  4. De Septem Sigillis
  5. Dialogi de Praescientia Dei et de predestinatione electorum
  6. Enchiridion super Apocalypsim,
  7. Epistulae,
  8. Inteligentia super calathis ad abbatem Gaufridum
  9. Testamentum
  10. Universis Christi fidelibus
  11. Exhortatoriu Iudeorum
  12. Genealogia
  13. Liber Figurarum (scoperto da Leone Tondelli nel 1937)
  14. Poemi
  15. Prefatio in Apocalypsim
  16. Professio fidei
  17. Quaestio de Maria Magdalena
  18. Sermones
  19. Soliloquium
  20. Tractatus super quattuor Evangelia
  21. Tractatus in expositionem et regulae beati Benedicti
  22. Ultimis Tribulationibus.

Al li estas atribuitaj ankaŭ:

  • Dubinde:
    • Visio admiranda de gloria paradisi
    • Hymnus de patria celesti
  • Apokrife:
    • Liber contra Lombardum,
    • Super Hieremia,
    • Praemissiones e Super Esaiam,
    • De oneribus prophetarum,
    • Expositio super Sibillis e Merlino,
    • Vaticinia de Summis Pontificibus (necerte atribuata)
  • Kaj aliaj manuskriptoj nomataj „Verketoj“.

Joakimaj Intuicioj inter novigaj intuicioj kaj disputitaj originalaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Joakimo akordiĝas kun la tradicio kiam li asertas akordon inter la du bibliaj testamentoj, sed laŭ li ekzistas diversajn formojn de akordo; unu estas tiu ĉi: la Malnova Testamento estas nedisigeble ligita al la epoko de la Patro, dum la Nova Testamento nedisigeble ligita al Filo. De tiu koncepto, konata kiel „binara modelo de la teologio de la historio“, li deduktas la eblon konfide projekcii la pasintan fluon de la historio de Kristanismo kvazaŭ skribita antaŭe kaj eblon travidi la estonton de la kristana historio: kaj tio dedukteblas el ambaŭ testamentoj.
  • Sekve li interpretas la Apokalipson, la lastan novtestamentan libron, kaj eĉ ĉi tie li trovas konfirmon pri sia maniero interpreti la pasintan kaj nunan kaj estontan historion de la eklezio.
  • Fidela al la siaj kriterioj de ŝato por la Sanktaj Patroj kaj dubanta pri sklastikuloj pro la "troa" konfido al la homa racio, li kulpigas la ortodoksulojn pri skismo kaj trovas en la sentencoj de Petro Lombarda gravan odoron de herezo, eĉ veran herezon. Petro antaŭ la problemo de la Triunuo en kiu unusola Dio staras en tri pensonoj, metis la unuecon en la naturo distinkta el la persono: komuna naturo, distinkta persono! Al Joakimo tio ŝajnis „Kvarunuo“, do grava misformo de la dogmo de la Triunuo ĉar al la tri personoj ŝajnis aldoniĝi kvara, nome la naturo kvankam senkavalita. Sed tiu kritiko pri la unueco de naturo riskis perdigi la unuecon de la personoj kvazaŭ ili estus tri dioj kvankam tiu ne estis la celo de Joakimo kiu male limiĝis rimarkigi ke la unika fonto rilate la triunuon estas nur la biblio kaj tial la „racio“ nenion povas ol erarigi. Al la kvara laterana koncilio ne plaĉis la formulon de Joakimo kaj estis preferta tiu de Petro Lombarda. [4].
  • Per ikonografia kaj teologia analizo de la lliteroj "ALFA" kaj "OMEGA" Joakimo ellaboris fundamentajn konceptojn pri la Triunuo kaj albordiĝis al apartaj konsideroj pri la Sankta Spirito, subtenante ke se iam estis la epoko en kiu agadis precipe la Patro kaj epoko en kiu agadis precipe la Filo, devas necese okazi la epoko de la Sankta Spirito, kiu procedas el la Patro kaj el la Filo. La ritmon de la tempo de aparta agado de tri aktoroj en la historio Joakimo ellaboris sur tiu bazo:
    • Epoko de la Patro: de Adamo ĝis la regno de Ozia reĝo de Judujo (784-746);
    • Epoko de la Filo: de Ozia ĝis 1260 tra la epoko de Evangelioj de Jesuo;
    • Epoko de la Sankta Spirito: de 1260 ĝi la fino de la „sabata jaramilo“, aŭ la tempa periodo en kiu la homaro, per vivo vivita en etosode pureco kaj spirita libero, ĝuus pli abundan gracon.

La Joakima teoremo, forĝita per obseda kalkulo de datoj kaj generacioj, kiuj foje ne havas tempan spacon, kunfluas en la montradon ke la tempo por la savo estas prokrastita. Ĝis kiam prokrastita? Joakimo deklaras ke mem tion ne scias, sed fidas ke mem aŭ aliaj atingos tiun scion esplorante pliprofunde la Skribojn.

Ĉu Joakimo estis jarmilisto? Ĉar li, interpretante la 20an ĉapitron de la apokalipso, kritikas tiujn kiuj apogiĝas sur ĝi ((Ap 20, 2-7), por determini la mondofiniĝon, certe ne.

Monasterium[redakti | redakti fonton]

Ene de siaj obsedaj, kronake jarmilecaj, kalkuloj, Joakimo elpensis ankaŭ skemon de estonta religia vivo, en epoko de la Spirito, resumitan en tebelo 12a de Liber Figurarum. Ĝi priskribas idealan religian kongregacion-kunvivejon, kunigitan en ideala setlejo nomata Monasterium (latine por „monaĥejo“), formita de sep grupoj havantaj religiulojn (monaĥojn) kaj laikojn, geedzojn kaj infanojn, pastrojn kaj manlaboristojn... kiuj iam estis ĉe marĝenoj de la civila vivo.

La Tramsiro de unu al aliaj de la sep gradoj de perfekteco estas malfermita al ĉiuj, kiuj, kiel en spirita ideala Jerusalemo, estos regata de unika Abato.

La modelo de Monasterium estis de tuj taksata, ĉe multaj, brila fantazio, ĉe aliaj „profetio“, ĉe aliaj „akuzo pri nerigoreco de la tiama eklesio“. Kaj ŝajnis ankaŭ ke ekzaltado de la "spiriteco" ekskludu, aŭ per ĝi malpliiĝu, la devon obei al la hierarkio. Kutime tamen tiu kritiko ekskludis ke tion estis lia celo.

Disvastiĝo de la Joakima penso[redakti | redakti fonton]

Reagoj en la Kvara Laterana Koncilio[redakti | redakti fonton]

La malsimpla, kaj ennoviga, „teologio de la historio“ generis tensiojn, aparte en la teologia Pariza Skolo, kiu distingiĝos pro aparta opono al Joakimismo.

En 1215 la Kvara Laterana Koncilio deklaris herezaj iujn frazojn, erare atribuitajn al Joakimo el Fiore, skribe lanĉitajn kontraŭ verkon de Petro Lombarda koncernantajn la Triunuon. El tiu miskompreno elflui aliaj ĝis kiam la papo mem Inocento la 3-a per buleo de de 1216 informis ke la Abato Joakimo estas konsiderita vera katoliko (eum virum catholicum reputamus). Per similaj vortoj eksprimiĝis per samsenca buleo de 1220 Honorio la 3-a kiu ankaŭ ordonis al la episkopo de Kosenco defendi la Florentan Ordenon kontraŭ senmotivaj akuzoj.

Joakimismo kaj Novjoakimismo[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de jarcentoj la penso de Joakimo estis studita, publikigita kaj disvastigita. Eblas distingi du grupojn:

  • joakimitoj kaj joakimanoj, kiu raportis fidele pri liaj verkoj kaj penso
  • pseŭdojoakamitoj aŭ joakimistoj, kiuj substrekis nur erojn de lia teologia pensado, ofte aldonante deduktaĵojn.

La teologia kontrasto, pro la eminenteco de teologoj kaj kulturaj personuloj pritraktantaj, daŭris longatempe. Intertempe tiu penso tuŝis kaj penetris italajn kaj francajn franciskanojn kiel

Aliaj influaj homoj estis:

Inter la plej famaj troviĝas ankaŭ:

Kvankam diversaj adeptoj de franciskana „Spirituala“ Movado ricevis kondamnojn pro ilia volo devigi la eklezion tutan pensi kaj vivi laŭ la „intuicioj“ de la abato de Fiore, Joakimo estis ekzaltita diversmaniere. Ekzemple,

  • En skulptura kaj figura aparato de la katedralo deAsizo.
  • En la Dia komedio Joakimo kaj liaj ideoj estas cititaj diversmaniere, pliklare en la Kanto 10-a,(vv. 140-141) de Paradizo. „... kalabria abato Joakimo
    dotita per profeta spirito“.
    „… il calavrese abate Giovacchino
    di spirito profetico dotato..."
  • Oni vidas spurojn de la penso de Joakimo en la unuaj amerikaj fondaĵoj de Franciskanoj, kiel en Puebla de Los Angeles, Veracruz, Los Angeles, ktp.
  • H. W. Pfeiffer S.J vidas tion ankaŭ en pentraĵoj de la Siksta Kapelo.
  • Hodiaŭ Centro de Studoj pri Joakimo de Fiore zorgas pri publikigo de liaj verkoj kaj konservado de ĉio rilata al li.
  • Okaze de la sepa datreveno de lia morto (2002), kulturaj ceremonioj lin honoris en Palermo, Romo, Kosenco... kiel konvenas al "fama italo ege influinta el la eŭropa kultura mondo".

Direndas, konklude, ke se la ideoj de Joakimo funde respektas la katolikan kredon, iuj liaj sekvantoj facile akcentis aspektojn kiuj apudas al ekscesoj apudigantaj al malpliplaĉaj, en la eklezio katolika, ekskluzivismoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gustavo Valente "Chiese conventi confraternite e congreghe di Celico e Minnito" Frama Sud
  2. Ne konfuzenda kun [Sankta Kolombano|Kolombano]] el Bobbio, irlandano alveninta Italion kaj jam mortinta en la sepa jarcento.
  3. Post la morto de Tankredo subvenis en la regnon Henriko la 2-a, filo de Frederiko la 1-a, kiu donacis pluajn laboreblajn zonojn kaj suverenajn privilegiojn sur la tuta kalabrio.
  4. Nb. Teologoj scias ke unu afero estas la dogma anonco, kies origino estas la revelacia anonco, alia afero estas la intelekta provo igi la dogmon iom komprenebla: la unua estas deviga instruaĵo la alia nedeviga aldono. Fakte, tia spekulativeco povas aŭ igi malpli nekompeneblan la dogmon aŭ ĝin misformigi aŭ tute detrui.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ernesto Buonaiuti, Gioacchino da Fiore: i tempi, la vita, il messaggio, Roma, Collezione meridionale, 1931.
  • Luigi Costanzo, Il profeta calabrese, Roma, Direzione della Nuova Antologia, 1925.
  • Herbert Grundmann, Studien uber Joachim von Floris, Leipzig-Berlin, 1927.
  • Francesco Foberti, Gioacchino da Fiore, Sansoni, Firenze, 1934.
  • Leone Tondelli, Il libro delle figure dell'abate Gioachino da Fiore, 2 voll. (in collaborazione con Marjorie E. Reeves e Beatrice Hirsch-Reich), S.E.I., Torino, 1953 (1ª edizione 1940).
  • Francesco Russo, Bibliografia gioachimita, Firenze: L. S. Olschki, 1954.
  • Carmelo Ciccia, Dante e Gioachino da Fiore, “La sonda”, Roma, dic. 1970, poi nel volume dello stesso autore Impressioni e commenti, Virgilio, Milano, 1974.
  • Henri de Lubac, La posterità spirituale di Gioacchino da Fiore, Jaca Book, Milano, 1981-83.
  • Antonio Piromalli, Gioacchino da Fiore e Dante, Soveria Mannelli, Rubbettino, 1984 (2a ed.).
  • Antonio Crocco, Gioacchino da Fiore e il gioachimismo, Liguori, Napoli, 1986.
  • Antonio Maria Adorisio, La “leggenda” del santo di Fiore / Beati Ioachimi abbatis miracula, Vechiarelli, Manziana, 1989.
  • Francesco D'Elia, Gioacchino da Fiore un maestro della civiltà europea- antologia dei testi gioachimiti tradotti e commentati-, Rubbettino Editore, 1991.
  • Gioacchino da Fiore, Sull'Apocalisse, (a cura di Andrea Tagliapietra), Feltrinelli, Milano, 1994, ISBN 88-07-82089-7.
  • Carmelo Ciccia, Dante e le figure di Gioacchino da Fiore, “Atti della Dante Alighieri a Treviso”, vol. II, Ediven, Venezia-Mestre, 1996.
  • Gioacchino da Fiore, Introduzione all'Apocalisse, (prefazione di Kurt-Victor Selge, traduzione di Gian Luca Potestà), Viella, 1996.
  • Herbert Grundmann, Gioacchino da Fiore- Vita e opere-, a cura di G. L. Potestà, traduzione di S. Sorrentino, Viella, 1997.
  • Carmelo Ciccia, Dante e Gioacchino da Fiore, Pellegrini, Cosenza, 1997.
  • Gioacchino da Fiore, Commento ad una profezia ignota, (a cura di Matthias Kaup, traduzione di Gian Luca Potestà), Viella, 1999.
  • Gioacchino da Fiore, Trattato sui quattro vangeli, (a cura Gian Luca Potestà), Viella, 1999.
  • Marjorie Reeves, Warwick Gould, Gioacchino da Fiore e il mito dell'evangelo eterno nella cultura europea, Viella, 2000.
  • Gioacchino da Fiore, Dialoghi sulla prescienza divina e predestinazione degli eletti, (a cura di Gian Luca Potestà), Viella, 2001.
  • Carmelo Ciccia, La santità di Gioacchino da Fiore in Allegorie e simboli nel Purgatorio e altri studi su Dante, Pellegrini, Cosenza, 2002, ISBN 88-8101-114-X.
  • Pasquale Lopetrone, La chiesa abbaziale florense di San Giovanni in Fiore, Librare, 2002.
  • Franco Prosperi, Gioacchino da Fiore e le sculture del Duomo di Assisi, Dimensione Grafica Editrice, 2003.
  • Carmelo Ciccia, Dante e l'abate Gioacchino: Un significativo incontro-rapporto, in “Abate Gioacchino”, Cosenza, marzo-giugno 2004.
  • Gian Luca Potestà, Il Tempo dell'apocalisse - Vita di Gioacchino da Fiore, Laterza, 2004.
  • Gioacchino da Fiore, Il Salterio a dieci corde, (a cura di Fabio Troncarelli), Viella, 2004.
  • Fabio Troncarelli, Il ricordo del futuro-Gioacchino da Fiore e il gioachimismo attraverso la storia, Adda Editore, 2006.
  • Pasquale Lopetrone (a cura di), Atlante delle fondazioni Florensi, vol. I, Rubbettino Editore, 2006.
  • Valeria de Fraja (a cura di), Atlante delle fondazioni Florensi, vol. II, Rubbettino Editore, 2006.
  • Valeria de Fraja, Oltre Cîteaŭ. Gioacchino da Fiore e l'ordine florense, Viella, 2006.
  • Carmelo Ciccia, Il ‘De gloria paradisi’ di Gioacchino da Fiore e la ‘Divina Commedia’ di Dante Alighieri, in Saggi su Dante e altri scrittori, Pellegrini, Cosenza, 2007, ISBN 978-88-8101-435-4.
  • Gioacchino da Fiore, Sermoni, (a cura di Valeria de Fraja), Viella, 2007.
  • H.W. Pfeiffer S.J., La Sistina Svelata, Libreria Editrice Vaticana, 2007.
  • E. Gabrieli, Una Fiamma che brilla ancora, La Fama sanctitatis dell'Abate Gioacchino, Comet Editor Press,Cosenza, 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]