Universitato Lucian Blaga Sibiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universitato Lucian Blaga Sibiu (ULBS) estas ŝtata universitato en Sibiu. Ĝi havas dek fakultatojn, proksimume 16.000 studentojn en taga studado kaj pliajn 5.000 en distanca (koresponda) studado.

La universitato estas nomita laŭ la rumana poeto kaj filozofo Lucian Blaga.

La ĉefa konstruaĵo de ULBS

Historio

La historio de Universitato Lucian Blaga komenciĝas en 1940, kiam la rumanlingva universitato Cluj-Napoca rifuĝis tien ĉi, ĉar la Dua Viena Arbitracio donis la urbon Cluj al Hungario. En tiu tempo, inter 1940 kaj 1948, ankaŭ Lucian Blaga instruis en Sibio.

En 1969 la Universitato de Cluj fondis en Sibio fakultaton pri historio; ĝi estis en 1971 ampleksigita en fakultaton pri lingvoj kaj historio. En la lingva departemento oni tiam instruis la anglan, germanan kaj rumanan. Same en 1971 estis fondita la fakultato pri publika administrado.

Ŝildo antaŭ la rektorejo

En 1972 la universitato de Braşov fondis filion en Sibio, nome fakultaton pri lignoprilaborado.

Je la 5-a de marto 1990 la rumana ministerio pri nacia klerigo dekretis la fondon de universitato en Sibio kun jenaj fakultatoj:

  • literaturo,
  • historio kaj jurscienco
  • medicino
  • nutraĵ- kaj teksaĵ-prilaborado
  • ekonomiko kaj inĝenieriko.

En 1991 aldoniĝis fakultato pri teologio.

Je la 12-an de majo 1995 la universitato dediĉis sian nomon al Lucian Blaga.

Eksteraj ligiloj